《中国寓言百则》第12则 Skatolo kaj Perlo
《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabloj
世译:于涛,王丽华
输入与讲解:Pipi
第12则
Skatolo kaj Perlo (HAN FEI)
En Chu-regno estis juvelisto. Foje li vendis perlon en Zheng-regno. Li faris skatolon el valora ligno, ornamis kaj parfumis ĝin. Poste li metis perlon en ĝin.
Iu Zheng-regnano vidis la belegan skatolon kaj aĉetis ĝin kontraŭ granda sumo. Ricevinte la skatolon, li elprenis la perlon kaj redonis ĝin al la komercisto.
完整帖子 kompletaj mesaĝoj: