《中国寓言百则》第13则 Simiino el Dorna Pinto
《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabloj
世译:于涛,王丽华
输入:Pipi
第13则
Simiino el Dorna Pinto (HAN FEI)
Reĝo de Yan varbis lertajn metiistojn.
Iu el Wei-regno venis kaj fanfaronis: "Mi povas skulpti simiinon sur pinto de dorno." Reĝo de Yan tre ĝojis kaj donis al li altan salajron.
Kelkajn tagojn poste, reĝo de Yan diris al la Wei-regnano: "Mi volas rigardi la simiinon el dorna pinto." Tiu diris impertinente: "Se vi deziras vidi ĝin, duonjaron antaŭ tio vi ne iru al viaj edzinoj, nek trinku vinon nek manĝu viandon. Nur en momento de sereniĝo de la ĉielo tuj post pluvo vi vidos ĝin." La reĝo cedis antaŭ la malfacilo kaj daŭre vivtenis lin, tamen ne povis vidi lian verkon.
Iu forĝisto de Zheng-regno servanta en la palaco aŭdis pri tio kaj diris al la reĝo: "Mi produktas skulptilojn. Laŭ mia scio, oni faras delikatan artaĵon per skulptilo. Kaj la prilaboritaĵo nepre devas esti pli granda ol la klingo de la skulptilo. Sed la dorna pinto menciita de la Wei-regnano estas malpli granda ol la klingo. Ĉu oni povas skulpti ĝin? Via reĝa moŝto, ordonu al li montri sian skulptilon, kaj tiam vi scios, ĉu li povas skulpti la simiinon aŭ ne." Reĝo de Yan tuj komprenis: "Bona ideo!"
Li venigis la Wei-regnanon kaj demandis: "Per kio vi skulptis la simiinon el dorna pinto?"
"Per skulptilo."
"Montru ĝin al mi!" ordonis la reĝo.
"Mi iru preni ĝin."
La Wei-regnano forkuris.
完整帖子 kompletaj mesaĝoj: