头像

《中国寓言百则》第22则 Sendito Yan Ying (YANZI*)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Sunday, August 13, 2023, 06:43 (262天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabloj

世译:于涛,王丽华
输入:Pipi

第22则

Sendito Yan Ying (YANZI*)

Yan Ying el Qi-regno vojaĝis al Chu-regno kiel sendito. La Chu-regnanoj vidis lin malalta kaj intencis humiligi lin. Ili malfermis malgrandan pordon apud la ĉefpordo de la palaco kaj invitis Yan Ying eniri tra ĝi.

Sed Yan Ying rifuzis kaj diris: "Se mi oficvojaĝus al lando de hundoj, mi eniru tra hunda pordo. Nun mi vizitas Chu-regnon, mi ne devas eniri tra tiu pordo." La akceptantoj ne povis ne lasi lin eniri la palacon tra la pordego.

Reĝo de Chu-regno demandis intence: "Ĉu Qi-regno ne havas alian taŭgan homon?" Yan Ying respondis kviete: "En Linzi, ĉefurbo de Qi-regno, loĝas miloj kaj dekmiloj da familioj. Se ili disetendus siajn manikojn, tio ŝirmus la sunon; se iliaj ŝvitgutoj falus, kvazaŭ pluvegus; kaj surstrate oni malfacile moviĝas pro multeco de homoj. Kiu povas diri, ke Qi-regno ne havas homojn?"

Reĝo de Chu demandis: "Kial do ili sendis tian homon, kia vi?"

Yan respondis: "Qi-regno sendas homon laŭ cirkonstancoj de la koncerna lando. Talentulo estas sendita al lando, kies reĝo estas saĝa; sentaŭgulo estas sendita al lando, kies reĝo estas malsaĝa. Mi estas la plej malbona sendito, tial mi venis al via regno."

——
*Yanzi (?—500 a.K), alinome Yan Ying, fama politikisto kaj diplomato de Qi-regno.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum