头像

《中国寓言百则》第23则 Bova Kapo kaj Ĉevala Viando (YANZI)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Monday, August 14, 2023, 06:40 (261天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabloj

世译:于涛,王丽华
输入:Pipi

第23则

Bova Kapo kaj Ĉevala Viando (YANZI)

Reĝo Ling de Qi-regno ŝatis vidi, ke liaj virinoj vestiĝu kiel viroj. Tion sekvis ankaŭ la popolanoj — ĉiuj virinoj en la regno portis virajn vestojn.

Reĝo Ling malpermesis tion kaj ordonis: "La vestoj kaj zonoj de vire vestitaj virinoj estos disŝiritaj."

Kvankam oni propraokule vidis, ke iuj estis punitaj, tamen multaj virinoj ankoraŭ tiel faris.

Reĝo Ling tre ĉagreniĝis pri tio. Yan Ying petis aŭdiencon de la reĝo, kaj ĉi tiu demandis: "Mi malpermesis al virinoj porti virajn vestojn kaj ordonis ŝiri iliajn vestojn, kial ili ankoraŭ tion faras?"

Yan Ying respondis: "Vi permesas tion en la palaco, sed malpermesas tion ekster la palaco, kvazaŭ oni pendigus bovan kapon kiel ŝildon por vendi ĉevalan viandon. Kial via Reĝa Moŝto ne unue malpermesas tion en la palaco? Tiel la eksteraj virinoj ne kuraĝos fari tion."

"Vi pravas," diris la reĝo.

Li ordonis, ke la palacaj virinoj ne sin vestu vire. Monaton poste, en la tuta regno neniu virino kuraĝis sin vesti vire.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum