头像

《法老王》70

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Tuesday, August 15, 2023, 09:49 (260天前)

ĈAPITRO II

La templo de Hator kun granda respekto akceptis Pentueron, kaj la malsuperaj pastroj antaŭeniris duonon da horo por saluti la gloran gaston. Kolektiĝis multe da profetoj, patroj de l’ temploj kaj diaj filoj, el ĉiuj miraklaj lokoj de Malsupra Egipto, por aŭdi la vortojn de l’ saĝo. Kelke da tagoj post ili venis: la pastrestro Mefres kaj la profeto Mentezufis.
Oni honoris Pentueron ne nur tial, ke li estis la konsilisto de la milita ministro kaj malgraŭ la juna aĝo ano de la plej alta kolegio, sed ĉar li estis fama en la tuta Egipto. La dioj donis al li superhoman memoron kaj la miraklan penetreman okulon. En ĉiuj objektoj kaj aferoj li tuj rimarkis flankojn kaŝitajn por aliaj homoj kaj sciis prezenti ilin kompreneble por ĉiuj.
Pli ol unu nomarĥo aŭ alta oficisto de l’ faraono, eksciinte, ke Pentuer solenos religian feston en la templo de Hator, enviis al la plej simpla el la pastroj, ke li aŭdos la homon inspiritan de la dioj.
La pastroj, kiuj iris antaŭe por saluti la profeton, estis certaj, ke Pentuer aperos al ili en kortega kaleŝo, aŭ en oksklava portilo. Kia do estis ilia miro, kiam ili ekvidis malgrasan asketon, kun nuda kapo, vestitan per maldelikata tuko; li rajdis sur azeno kaj tre humile salutis ilin.
Kiam oni enkondukis lin en la templon, li donis oferon al la dio kaj iris rigardi la placon, destinitan por la soleno.
De tiu momento oni ne vidis lin plu, sed en la templo kaj en la apudaj kortoj ekregis granda movado. Oni alportis diversajn multekostajn objektojn, grenojn, vestojn, oni kolektis kelkcenton da laboristoj, kun kiuj Pentuer sin fermis en la korto kaj faris preparojn. Post ok tagoj de laboro li sciigis al la ĉefpastro de Hator, ke ĉio estas preta.
Dum ĉi tiu tuta tempo Ramzes, kaŝita en sia ĉelo, preĝis kaj fastis. Fine unu tagon, je la tria horo post la tagmezo, venis al li dekkelko da pastroj en du vicoj por alvoki lin al la soleno.
En la vestiblo de la templo salutis la princon la ĉefpastroj kaj bruligis kun li incenson antaŭ la grandega statuo de Hator. Poste ili sin direktis en flankan koridoron, malvastan kaj malaltan, en kies fino brulis fajro. La aero de la koridoro estis saturita de odoro de peĉo, kiun oni boligis en kaldrono.
Najbare de la kaldrono, tra truo en la planko leviĝis teruraj homaj ĝemoj kaj malbenoj.
– Kion tio signifas?... – demandis Ramzes la pastron, kiu lin akompanis.
La demandita respondis nenion; sur la vizaĝo de ĉiuj ĉeestantoj oni povis legi emocion kaj timon.
En ĉi tiu momento la ĉefpastro Mefres prenis en la manon grandan kuleron kaj ĉerpinte el la kaldrono bolantan peĉon, diris per laŭta voĉo:
– Tiel pereu ĉiu, kiu perfidas la sanktajn misterojn!...
Dirinte ĉi tion, li verŝis la peĉon en la truon de l’ planko, kaj el la kelo eksonis kriego...
– Mortigu min, se vi havas en la koro iom da kompato!... – ĝemis la voĉo.
– La vermoj manĝu vian korpon!... – diris Mentezufis, verŝante la peĉon en la truon.
– Hundoj... ŝakaloj!... – ĝemis la voĉo.
– Vian koron englutu la fajro, kaj vian cindron oni ĵetu en la dezerton!... – diris alia pastro, ripetante la ceremonion.
– Ho dioj!... ĉu eble estas tiel suferi?... – respondis la voĉo el la kelo.
– Via animo, kun la bildo de ĝia malhonoro kaj peko, vagu eterne en la lokoj, kie vivas feliĉaj homoj... – diris alia pastro kaj ree verŝis kuleron da peĉo.
– Englutu vin la tero!... Kompaton!... Permesu al mi ekspiri... Antaŭ kiam venis la vico de Ramzes, la voĉo en la kelo jam eksilentis.
– Tiel la dioj punas la perfidulojn!... – diris al la princo la ĉefpastro de la templo.
Ramzes haltis kaj fiksis sur li rigardon, plenan de kolero. Ŝajnis, ke li eksplodos kaj forlasos ĉi tiun aron de ekzekutistoj; sed li eksentis dian timon kaj silente sekvis la aliajn.
Nun la fiera kronprinco komprenis, ke ekzistas potenco, antaŭ kiu kliniĝas la faraonoj. Ekregis lin preskaŭ malespero, li volis forkuri de tie, forlasi la tronon... Sed dume li silentis kaj iris antaŭen, ĉirkaŭita de la pastroj, kiuj kantis preĝojn.
– Jen mi jam scias, – pensis li – kie malaperas la homoj, malagrablaj al la diaj servistoj!...
Sed ĉi tiuj pensoj ne malgrandigis lian teruron.
Forlasinte la mallarĝan koridoron, plenan de fumo, la procesio ree estis sub libera ĉielo, sur altaĵo. Malsupre kuŝis grandega korto, de tri flankoj ĉirkaŭita de unuetaĝa konstruaĵo. De la loko, kie staris la pastroj, sin etendis malsupren amfiteatro kun kvin larĝaj ŝtupoj, sur kiuj oni povis promeni ĉirkaŭ la korto, aŭ malsupreniri.
Sur la placo estis neniu, el la interno elrigardis kelke da homoj.
La ĉefpastro Mefres, kiel la plej eminenta el la ĉeestantoj, prezentis Pentueron al la princo. La dolĉa vizaĝo de la asketo tiel kontrastis la teruraĵojn, kiuj okazis en la koridoro, ke la princo ekmiris. Por diri ion, li sin turnis al Pentuer:
– Ŝajnas al mi, ke mi iam renkontis vin, pia patro?
– En la pasinta jaro, dum la manovroj en Pi-Bailos. Mi estis tie kun lia ekscelenco Herhor – respondis la pastro.
La melodia kaj trankvila voĉo de Pentuer frapis la princon. Li ie aŭdis jam ĉi tiun voĉon, en iaj neordinaraj cirkonstancoj... Sed kiam kaj kie?...
En ĉiu okazo la pastro agrable impresis lin. Se li povus forgesi la kriojn de l’ homo, kiun oni surverŝis per bolanta peĉo!...
– Ni, povas komenci – diris Mefres.
Pentuer proksimiĝis al la amfiteatro kaj brubatis la manojn. El la unuetaĝaj konstruaĵoj elkuris aro da dancistinoj kaj eliris pastroj kun orkestro kaj kun malgranda statuo de la diino Hator. La orkestro iris antaŭe, post ĝi la knabinoj dancantaj sanktan dancon, fine la statuo, ĉirkaŭita de la incensa fumo. Tiamaniere ili ĉirkaŭiris la korton kaj, haltante ĉe ĉiuj kelke da paŝoj, petis la diinon pri beno kaj petegis la malbonajn spiritojn forlasi la lokon de la religia soleno, plena de misteroj.
Kiam la procesio revenis al la konstruaĵoj, Pentuer iris antaŭen. La altranguloj, dudek aŭ tridek personoj, kolektiĝis ĉirkaŭ li.
– Konforme al la volo de lia sankteco – komencis Pentuer – kaj al la konsento de la plej alta kolegio, ni devas malkovri al la kronprinco, Ramzes, kelke da detaloj de la vivo de l’ egipta regno, konataj nur de la dioj, estroj de la lando kaj temploj. Mi scias, respektindaj patroj, ke ĉiu el vi pli bone klarigus al la princo ĉi tiujn aferojn, ĉar plenigas vin la saĝo, kaj la diino Mut parolas per via buŝo. Sed ĉar sur min, kiu kompare kun vi estas nur lernanto kaj cindro, falis ĉi tiu devo, permesu al mi plenumi ĝin, sub via respektinda direkto kaj kontrolo.
Murmuro de kontento eksonis inter la pastroj, honoritaj tiamaniere. Pentuer sin turnis al la princo:
– De kelke da monatoj, servisto dia Ramzes, kiel eraranta vojaĝanto serĉas vojon en la dezerto, tiel vi serĉas respondon al la demando: kial malgrandiĝis kaj malgrandiĝas la enspezoj de lia sankteco? Vi demandis la nomarĥojn, kaj kvankam ili donis al vi klarigojn laŭ sia povo, vi ne kontentiĝis, kvankam la plej alta homa saĝo apartenas al ĉi tiuj altranguloj. Vi turnis vin al la grandaj skribistoj, sed malgraŭ peno ĉi tiuj homoj, kiel birdo el la reto, ne povis elŝiri sin el la malfacilaĵoj, ĉar la homa saĝo, eĉ instruita en la lernejo de l’ skribistoj, ne povas ĉirkaŭpreni tiujn ĉi aferojn. Fine, laca de la vanaj klarigoj, vi komencis rigardi la terojn de la nomesoj, iliajn homojn kaj la verkojn de iliaj manoj, sed vi trovis nenion. Ekzistas aferoj, pri kiuj la homoj silentas kiel ŝtonoj, sed pri kiuj rakontos al vi eĉ ŝtono, se falos sur ĝin la lumo de l’ dioj.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum