头像

《法老王》84

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Friday, September 01, 2023, 08:06 (243天前)

La luno leviĝis pli kaj pli malfrue, proksimiĝante al la nova luno, la noktoj estis grizaj, la lumaj fenomenoj malaperis, sed Ramzes malgraŭ tio ĉiam vidis la helecon de la unua nokto kaj aŭdis la pasiajn strofojn de la Greko.

Ofte li leviĝis de la benko por iri rekte en la loĝejon de Kama, sed la honto haltigis lin. Li sentis, ke ne konvenas al la kronprinco sin montri en la domo de la pastrino, kiun vizitis ĉiu pilgrimo, kiu donis pli malavaran oferon al la templo. Sed estis io pli stranga: li timis, ke la vido de Kama, ĉirkaŭita de kruĉoj kaj malsukcesaj adorantoj, malklarigos al li la pentraĵon miraklan de la luna nokto.

Tiam, kiam ŝin sendis Dagon por forigi la koleron de la princo Kama ŝajnis al Ramzes juna knabino, alloga, sed por kiu oni ne povis perdi la kapon. Sed kiam unuan fojon en la vivo, li, la estro kaj vic-reĝo devis atendi apud la domo de virino, kiam la nokto igis lin revi, kiam li aŭdis varmegan aman konfeson de alia viro, tiam, ankaŭ la unuan fojon en lia vivo, naskiĝis en li stranga sento: miksaĵo de deziro, sopiro kaj ĵaluzo.

Se li povus havi Kaman post ĉiu alvoko, ŝi baldaŭ tedus lin, li eĉ eble ŝin ne serĉus. Sed la morto, staranta ĉe la sojlo de ŝia dormoĉambro, la kantisto adoranto, kaj fine la humiliĝo de plej alta ŝtata ĉefo antaŭ pastrino, ĉio ĉi kreis al Ramzes situacion ĝis nun nekonatan, allogan.

Jen kial de dek tagoj, preskaŭ ĉiuvespere, li venis en la ĝardenojn de la diino Astoret, kaŝante de la pasantoj la vizaĝon.

Foje vespere, trinkinte multe da vino dum la festeno en sia palaco, Ramzes elglitis kun firma decido. Li diris al si, ke hodiaŭ li eniros en la loĝejon de Kama, kaj ŝiaj adorantoj kantu sub ŝiaj fenestroj.

Li paŝis rapide tra la urbo, sed en la ĝardenoj apartenantaj al la templo li malrapidigis la paŝojn, ĉar ree li eksentis honton.

– Ĉu oni iam aŭdis – pensis li – pri faraona kronprinco, kiu kuras post la virinoj, kiel mizera skribisto, kiu povas nenie prunti dek draĥmojn? Ĉiuj venadis al mi, do ankaŭ ĉi tiu pastrino devas veni...

Kaj jam li volis reveni.

– Tamen ŝi ne povas veni – diris li en sia animo – ĉar oni mortigus ŝin...

Li haltis kaj ŝanceliĝis.

– Kiu mortigus ŝin?... Hiram, kiu kredas je nenio, aŭ Dagon, kiu mem ne scias plu, kiu li estas?... Jes; sed estas ĉi tie multaj aliaj Fenicianoj, trapasas centoj da miloj da pilgrimoj fanatikaj kaj sovaĝaj. En la okuloj de ĉi tiuj malsaĝuloj, Kama, vizitante min, farus malpiaĵon...

Li ree sin direktis al la palaceto de la pastrino. Li tute ne pensis, ke al li povas minaci tie danĝero. Al li, kiu ne eltirante la glavon, per la sola rigardo povas faligi al siaj piedoj la tutan mondon. Li, Ramzes, kaj la danĝero!...

Kiam la princo eliris el inter la arboj, li rimarkis, ke la domo de la pastrino estas pli hele lumigita kaj pli brua, ol ordinare. Efektive, la ĉambroj kaj la terasoj estis plenaj de gastoj, ĉirkaŭ la palaceto svarmis amasoj.

“Kia bando?” – pensis la princo.

Tio ne estis ĉiutaga kunveno. Ne malproksime de la domo staris grandega elefanto, kies dorso estis ŝarĝita per ora portilo kun purpuraj kurtenoj. Apud la elefanto malpacience blekis dekkelko da ĉevaloj kun dikaj koloj kaj kruroj, kun vostoj ligitaj malsupre, kaj portantaj sur la kapoj kvazaŭ metalajn kaskojn.

Inter la bestoj maltrankvilaj kaj preskaŭ sovaĝaj, iris kaj revenis kelkdeko da homoj, kiajn Ramzes vidis neniam antaŭe. Unuj portis longajn vestojn el maldelikata drapo, longajn barbojn, pintajn ĉapojn kun kufoj sur la oreloj; aliaj mallongajn surtutojn kaj pantalonojn, kelkaj botojn kun tibiingoj. Ĉiuj estis armitaj per glavoj, arkoj kaj lancoj.

Vidante ĉi tiujn fremdulojn, fortajn, malgraciajn, vulgare ridantajn, odorantajn sebon kaj parolantajn nekonatan kaj malmolan lingvon, Ramzes ekbolis. Kiel leono, kiam li ekvidas fremdan beston, eĉ se li ne estas malsata, prepariĝas al salto, same Ramzes, kvankam ĉi tiuj homoj ne estis kulpaj kontraŭ li, eksentis teruran malamon. Incitis lin ilia lingvo, vestoj, odoro, eĉ iliaj ĉevaloj. La sango alfluis al lia kapo. Li etendis la manon al la glavo por sin ĵeti sur ĉi tiujn homojn, mortigi ilin kaj iliajn bestojn. Sed li rekonsciiĝis.

“Set ĵetis sorĉon sur min!...” – pensis li.

En la sama momento pasis preter li nuda Egiptano kun kufo sur la kapo kaj zono ĉirkaŭ la koksoj. La princo sentis, ke ĉi tiu homo estas agrabla, eĉ kara por li en tiu ĉi momento, ĉar li estas Egiptano. Li prenis el la sako ringon, valorantan dekkelkon da draĥmoj kaj donis ĝin al la sklavo.

– Aŭskultu – demandis li – kiuj ili estas?...

– Asirianoj – murmuretis la Egiptano kaj malamo ekbrilis en liaj okuloj.

– Asirianoj!... – ripetis la princo. – Ili do estas Asirianoj?... Sed kion ili faras ĉi tie?...

– Ilia sinjoro, Sargon, amindumas la pastrinon, la sanktan Kaman. Kaj ili gardas lin... La lepro manĝu ilin, porkajn filojn!...

– Vi povas foriri.

La nuda homo profunde sin klinis antaŭ Ramzes kaj ekkuris, kredeble en la kuirejon.

“Tio do estas Asirianoj?... – pensis la princo, rigardante la strangajn figurojn kaj aŭskultante la malamatan, kvankam nekompreneblan lingvon. – Do Asirianoj jam estas apud Nilo, por fratiĝi kun ni, trompi nin, kaj ilia ĉefo amindumas Kaman?...”

Li reiris hejmen. Lia revado estingiĝis ĉe la brilo de nova, kvankam apenaŭ vekiĝanta pasio. Li, homo nobla kaj dolĉa, sentis mortan malamon al la eternaj malamikoj de Egipto, kiujn li renkontis la unuan fojon.

Kiam antaŭe, forlasinte la templon de Hator kaj post la interparolado kun Hiram, li komencis mediti pri la milito kontraŭ Azio, tio estis nur meditoj. Egipto bezonis homojn kaj la faraono trezorojn: la milito estis la plej facila rimedo akiri ilin, ĝi povis satigi lian bezonon de la gloro, li do projektis militon.

Sed en la nuna momento estis indiferentaj por li la trezoroj, sklavoj kaj gloro, ĉar vekiĝis en li la voĉo de la malamo, pli potenca ol ĉio. La faraonoj tiel longe batalis kontraŭ Asirianoj, ambaŭ kontraŭuloj verŝis tiom da sango, la malamo havis tiel profundajn radikojn en la koroj, ke la princo ĉe la sola vido de la asiriaj soldatoj kaptis la glavon. Ŝajnis, ke ĉiuj spiritoj de la mortintaj batalantoj, ĉiuj iliaj penoj kaj doloroj reviviĝis en la animo de la reĝa infano kaj alvokis venĝon.

Kiam la princo revenis en la palacon, li ordonis alkonduki Tutmozison. El la du amikoj, unu estis ebria, la alia furioza.

– Ĉu vi scias, kion mi vidis nun? – diris la princo al la favorato.

– Eble unu el la pastroj... – murmuretis Tutmozis.

– Mi vidis Asirianojn... – interrompis la princo. – Ho dioj!... kion mi eksentis... Kia malnobla popolo... Ilia korpo de la piedoj ĝis la kapo estas ĉirkaŭvolvita per lano, kvazaŭ ĉe la sovaĝaj bestoj, ili malbonodoras putran sebon, kaj kia lingvo, kiaj barboj, haroj!...

Li paŝis rapide en la ĉambro, malfacile spirante, ekscitita.

– Mi pensis – diris Ramzes – ke mi malestimas la ŝtelojn de la skribistoj, la trompojn de la nomarĥoj, ke mi malamas la ruzajn kaj ambiciajn pastrojn... Mi sentis abomenon al Hebreoj kaj mi timis Fenicianojn... Sed hodiaŭ mi konvinkiĝis, ke tio estis nur ludoj. Nur hodiaŭ mi scias, kio estas la malamo, kiam mi ekvidis kaj ekaŭdis Asirianojn; nun mi komprenas, kial la hundo disŝiras la katon, kiu trakuris lian vojon...

– Al Hebreoj kaj Fenicianoj vi kutimis, via ekscelenco, Asirianojn vi renkontis la unuan fojon – interrompis Tutmozis.

– Bagatelo Fenicianoj!... – daŭrigis la princo kvazaŭ al si mem. – Feniciano, Filistino, Saŝu, Libiano, eĉ Etiopiano, estas kvazaŭ membroj de nia familio. Kiam ili ne pagas tributojn, ni koleras kontraŭ ili, kiam ili pagis, ni forgesas...

Sed Asiriano estas io fremda, tiel malamika, ke... Mi ne estos feliĉa, antaŭ kiam mi ne estos kalkulinta almenaŭ cent mil detranĉitajn manojn!...

Tutmozis neniam vidis Ramzeson en tia stato de l’ animo.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum