头像

《中国寓言百则》 第44则 Tamburado de la Reĝo Yu

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Monday, September 04, 2023, 07:44 (240天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabloj

世译:于涛,王丽华
输入与注释:al la

第44则

Tamburado de la Reĝo Yu (Anonime)

La dinastio Zhou havis sian ĉefurbon en Hao proksima al la tribo Xirong. La reĝo de Zhou havis interkonsenton kun siaj feŭdestroj: Starigi altan gvatturon kaj instali sur ĝi grandan tamburon. Se malamikoj el Xirong invados, oni tamburados por alarmi kaj la trupoj de la feŭdestroj tuj venu helpi.

Foje, kiam la malamikoj invadis, la reĝo Yu tamburadis por alarmi. La trupoj de la feŭdestroj venis laŭ la interkonsento. Tion vidinte, Bao Si, kromedzino favorata de la reĝo Yu ekridis de ĝojego.

Por plezurigi sian kromedzinon, la reĝo Yu plurfoje tamburadis kaj venigis la trupojn de la feŭdestroj, sen veno de malamikoj.

Poste, kiam la malamikoj vere venis, la reĝo Yu tamburadis, sed neniu trupo aperis.

Rezulte la trupoj de la reĝo Yu malvenkis, kaj li mortis ĉe la piedo de Lishan-monto.

——
注释:

1. dinastio: 王朝,朝代

2. tribo:部落

3. feŭdestro:封建主

4. gvatturo:瞭望塔

5. instali:安装(置,放)

6. invadi:入侵,侵犯

7. alarmi:报警

9. kromedzino favorata de la reĝo Yu ekridis de ĝojego. Yu王宠爱的小妾很高兴地笑起来。

10. plezurigi:使愉快(高兴,惬意)

11. Rezulte la trupoj de la reĝo Yu malvenkis, kaj li mortis ĉe la piedo de Lishan-monto. 结果Yu王的部队战败了,并且他死于Lishan山脚下。


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum