头像

《中国寓言百则》第45则 Konstrui Domon el Freŝa Ligno

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Tuesday, September 05, 2023, 07:22 (238天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabloj

世译:于涛,王丽华
输入与注释:Pipi

第45则

Konstrui Domon el Freŝa Ligno (Anonime)

Gao Yangying, altranga oficisto de la regno Song, planis konstrui domon. Bonkora ĉarpentisto diris al li:

"Ni ne komencu la konstruadon, ĉar ligno estas ankoraŭ freŝa, kiu certe kurbiĝos, post kiam oni ŝmiros ĝin per koto. La domo konstruita el freŝa ligno aspektas bele, tamen disfalos poste."

Tion aŭdinte, Gao Yangying diris:

"Mia domo certe ne disfalos. Vidu, nun la ligno estas freŝa, sed poste, kun tempopaso ĝi pli kaj pli sekiĝos. Ju pli ĝi sekiĝos, des pli ĝi malmoliĝos; dume la koto pli kaj pli malpeziĝos. Kun la malmoliĝonta ligno kaj malpeziĝonta koto, la domo ne disfalos."

La ĉarpentisto povis fari nenion alian ol obei lin.

La domo bone staris komence, sed poste disfalis, kiel atendite.

——
注释:

1. Konstrui Domon el Freŝa Ligno 生木造屋

2. altranga oficisto:高级官员

3. konstrui :建造(筑)

4. ĉarpentisto:木工

5. Ni ne komencu la konstruadon, ĉar ligno estas ankoraŭ freŝa, kiu certe kurbiĝos, post kiam oni ŝmiros ĝin per koto. 我们先别开始建造,因为木头还没干,抹上泥后肯定会弯曲变形。

6. La domo konstruita el freŝa ligno aspektas bele, tamen disfalos poste. 湿木建的房子看起来漂亮,然而以后会倒塌的。

7. kun tempopaso ĝi pli kaj pli sekiĝos. 随着时间的流逝(推移),它会变得越来越干的。

8. Ju pli ĝi sekiĝos, des pli ĝi malmoliĝos; dume la koto pli kaj pli malpeziĝos. 它变得越干,就越坚硬。而泥巴也会变得越来越轻。

9. Kun la malmoliĝonta ligno kaj malpeziĝonta koto, la domo ne disfalos. 木头终将变硬,泥巴终将变轻,这房子就不会倒塌。

10. La ĉarpentisto povis fari nenion alian ol obei lin. 木工无语了,只有服从。

11. kiel atendite 正如所料,不出所料


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum