头像

《中国寓言百则》第47则 Homo Lerta en Kriado

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Thursday, September 07, 2023, 06:42 (367天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabloj

世译:于涛,王丽华
输入与注释:Pipi

第47则

Homo Lerta en Kriado (LIU AN*)

Gongsun Long** en la regno Zhao foje diris al siaj disĉiploj: "Mi ne kontaktiĝas kun sentaŭguloj."

Iutage venis homo en vesto el kruda ŝtofo kaj kun malnova zono ĉirkaŭ la talio. Endomiĝinte, li sin prezentis dirante, ke li lertas en kriado. Gongsun Long demandis siajn disĉiplojn: "Kiu el vi lertas en kriado?" Ili respondis: "Neniu." Gongsun Long diris: "Ni akceptu kaj restigu lin!"

Kelkajn tagojn poste, Gongsun Long vojaĝis al la regno Yan. Kiam li atingis riveron, pramo estis ĉe la transa bordo. Gongsun Long venigis tiun, kiu lertis en kriado. Aŭdinte lian krion, la pramisto tuj direktis la boaton al tiu ĉi bordo.

El tio oni vidas, ke ankaŭ granda saĝulo ne devas rifuzi homon lertan en io.

——
*LIU AN (?—122 a.K), nepo de Liu Bang, la unua imperiestro de Han-dinastio.

**Gongsun Long, filozofo dum la periodo de Militantaj Regnoj (475—221 a.K)

——
注释:

1. Homo Lerta en Kriado 擅于叫喊的人

2. "Mi ne kontaktiĝas kun sentaŭguloj." 我不和无用之人交往。

3. Iutage venis homo en vesto el kruda ŝtofo kaj kun malnova zono ĉirkaŭ la talio. 一天,来了一个身穿粗布衣服,腰系旧腰带的人。

*homo en vesto el kruda ŝtofo kaj kun malnova zono ĉirkaŭ la talio ——en vesto el kruda ŝtofo kaj kun malnova zono ĉirkaŭ la talio介词短语作后置定语修饰名词homo.

*en表示:衣着,穿着
*el表示:由......制成,用......做的;由......构(组)成 vesto el kruda ŝtofo:用粗布做的衣服

4. Endomiĝinte, li sin prezentis dirante, ke li lertas en kriado. 进屋之后,他自我介绍说他善于叫喊。

5. "Ni akceptu kaj restigu lin!" 那我们就接受他,留下他!

6. Kiam li atingis riveron, pramo estis ĉe la transa bordo. 当他到达河边时,渡船却在对岸。

7. Gongsun Long venigis tiun, kiu lertis en kriado. Gongsun Long请来了那位擅于叫喊的人。kiu lertis en kriado为定语从句。

8. Aŭdinte lian krion, la pramisto tuj direktis la boaton al tiu ĉi bordo. 听到他的叫喊,那个船夫立即将船驶向这个岸边。

9. El tio oni vidas, ke ankaŭ granda saĝulo ne devas rifuzi homon lertan en io. 由此可见,大智者也不应该拒绝在某方面有特长的人。

主题RSS Feed

powered by my little forum