头像

《春天里的秋天》6.4 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Saturday, September 30, 2023, 07:09 (218天前) @ Pipi

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

6.4 "Rong, vi ja konas min, mian koron. Mi neniam mensogis. Mi amas vin, pli ol antaŭe."

Mia voĉo tremis, mia koro batis rapide kaj timeme, mi parolis ne rapide, timante ke ŝi min miskomprenus.

Mia tuta sango kuris al la vizaĝo. Mi rigardis ŝin kun plena atento.

"Ekagu! Ĉirkaŭbraku ŝin! Levu ŝin, kisu ŝin, diru al ŝi viajn suspektojn, viajn ĉagrenojn. Diru al ŝi, ke vi volas scii ŝian tutan sekreton. Diru al ŝi, kion ŝi sentigis al vi en la lastaj tagoj." Tiuj vortoj sonis en mia kapo.

Miaj manoj forte tremadis, sed ili restis senfare.

Ŝi diris nenion kaj nur rigardadis min.

"Ŝi jam scias! Rapidu do!" mi urĝigis min.

Mi ekvidis la pluvon en ŝiaj grandaj okuloj, ŝiaj pupiloj glimis en la pluveto. Pluvo, aŭtuna pluvo. Mia koro malsekiĝis.

"Rong, mi amas vin, eterne amos vin. Mi ne povos vivi sen vi. Mi volus distranĉi mian koron por montri al vi, ke kian lokon vi okupas en ĝi." Mi parolis kvazaŭ mi estus deklamanta poemon. Mi sentis, ke mi jam diris ĉion dirindan, sed fakte mi preterlasis la plej gravajn vortojn.

Ankaŭ miaj okuloj malsekiĝis de pluvo, somera abrupta pluvo. Mi kvazaŭ aŭdis tondron en la cerbo.

"Ne hezitu, Rong. Mi jam tute min fordonis al vi. Pro vi mi volonte oferos ĉion." Mi povis aŭdi nenion krom ŝia voĉo, mi povis vidi nenion krom ŝia vizaĝo.

"Ĉu vi estas certa, ke vi neniom bedaŭros, se vi promesis oferi ĉion pro mi? Tio ne estis sonoro de arĝenta tintilo, sed flutaj tonoj post fenestro en aŭtuna pluva nokto.

Mia koro ektremis refoje.

"Aŭtuno venas," tiel sentis mia koro.

"Ne, neniam mi bedaŭros. Pura amo neniam alportos bedaŭron," mi respondis.

"Kial vi ankoraŭ suspektas? Ĉu via koro ŝanĝiĝis?" Mi volis tiel demandi ŝin, sed mi diris nenion similan.

"Mi kredas vin," ŝi diris, kaj englutis la vortojn kiuj devus sekvi tion.

Mi pensis, ke mi estis savita.

Ŝi kredis min kaj amis min, do solviĝis la tuta problemo. Sed kial ŝi englutis la sekvantajn vortojn?

Mi stariĝis kaj rigardis ŝian vizaĝon. La suno ĝin lumigis. En ŝiaj grandaj okuloj brilis larmoj. La nuboj malaperis. Mi denove vidis printempon.

Tiel rapide ŝanĝiĝis la sentoj kaj mienoj de virino.

"Mi kredas vin. Sed se vi iam ŝanĝos vian koron, mi tranĉos al mi la gorĝon kiel via frato."

Ŝi stariĝis kaj ekridetis al mi. La arĝenta tintilo sonoris denove, sed mi ne sciis, ĉu tio estas en printempo aŭ en aŭtuno.

Do ŝi ankoraŭ memoras mian fraton, kiun mi jam forgesis antaŭ longe.

"Ni descendu, ke li ne longe nin atendu sube," ŝi diris.

Mi sekvis ŝin malsupren, kaj ni retrovis Xu ĉe la rojo. Tiam en ŝiaj okuloj jam ne estis larmoj.

——
Pipi
2016.7.22
于大连


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum