头像

《春天里的秋天》13(纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Sunday, October 08, 2023, 07:56 (210天前)

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

13 Letero de mia pli juna fratino alvenis finfine. Ŝajne ĝi iom malfruis, tamen estis longa.

Ĝi diris, ke mia frato memmortigis pro amo.

Li enamiĝis al filino de iu parenco kaj la knabino amis lin. Tio estis ilia unua pura amo, simila al tiu en la filmo.

Sed samtempe alia junulo enamiĝis al la knabino.

Mono, socia pozicio, honoro ... obstaklis sur la vojo de amo. Lia svatiĝo estis rifuzita de ŝia familio.

La poezia unua amo profunde vundis lian koron.

La knabino edziniĝis al iu alia, dume mia avo devigis mian fraton preni knabinon, kiun li ne amis.

Vanis liaj petegoj kaj kontraŭstaro, kaj li povis trovi nenian eliron.

Sekve li tranĉis al si la gorĝon per sia propra mano.

Tiel finiĝis lia mallonga vivo.

Lia morto vekis pli da teruro ol larmoj kaj simpatio.

Li kuŝas por eterne apud la tombo de miaj gepatroj, ĉirkaŭate de multaj cipresoj. Antaŭ lia tombo estas kelkaj malgrandaj persikarboj, kiuj ne donas fruktojn sed rozkolorajn florojn en printempo, florojn similajn al la vangoj de la amata knabino.

Mia fratino diris al mi, ke mia frato postlasis testamenton kaj ŝi sendos al mi kopion post ordigo de ĝi.

Mi atendis lian testamenton, pensante ke en ĝi certe estas multaj aferoj sciindaj por mi.

Sed miaj okuloj jam komencis larmi.

Mi ploris ne nur pro tio ke li estis mia frato kaj li amis min, sed ankaŭ pro tio ke li estis forlasita de virino.

En la tempo de Garbo, ankoraŭ estas viroj similaj al mia frato forlasita de virino kaj pelita al memmortigo! Mi neniam atendis tion.

Rong mensogis. En tiu ĉi socio ne nur la sorto de la virinoj estas tragika. Ankaŭ mia frato estis senigita je sia printempo.

La okuloj de Garbo rigardis malsupren sen rideto. Ŝia mieno ĉiam estis malgaja.

"Ĉu ŝi havas ion por diri al mi? Ĉu ŝi nur dirus, ke la sorto de la virinoj estas pli mizera ol tiu de la viroj?"

"Rong, Rong, donu al mi respondon!"

——
Pipi
2016.7.30
于大连


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum