
《中国寓言百则》第89则Sovaĝansero Forflugis dum Ilia Disputo
《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabeloj
世译:于涛,王丽华
输入与注释:Pipi
第89则
Sovaĝansero Forflugis dum Ilia Disputo (LIU YUANQING)
Antaŭe, iu rigardis al la ĉielo kaj vidis sovaĝanseron alflugantan. Li pretis pafi ĝin kaj diris: "Mi kuiros ĝin por manĝi." Lia frato diris: "Kuirita ansero estas bongusta, sed sovaĝansero bongustas post rostado." Ili diskutis senĉese kaj venis al la Tera Dio por juĝo. La Tera Dio proponis, ke ili duigu la sovaĝanseron, duonon kuiru kaj la alian rostu.
La fratoj aprobis tion, sed kiam ili levis la kapon, la sovaĝansero jam forflugis malproksimen.
——
注释:
1. sovaĝansero:雁
2. "Kuirita ansero estas bongusta, sed sovaĝansero bongustas post rostado." “炖的鹅好吃,而雁烤了好吃。”
3. La Tera Dio proponis, ke ili duigu la sovaĝanseron, duonon kuiru kaj la alian rostu. 土地神建议他们将雁分成两部分,炖一半,烤一半。
完整帖子 kompletaj mesaĝoj: