头像

《中国寓言百则》第90则 Lernado de Skribado

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Monday, October 30, 2023, 14:29 (190天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabeloj

世译:于涛,王丽华
输入与注释:Pipi

第90则

Lernado de Skribado (LIU YUANQING)

En Ruzhou estis kamparana familio tre riĉa, sed analfabeta de multaj generacioj. Foje, la patro dungis instruiston el Chu por sia filo.

Unue la instruisto lernigis al la filo preni penikon kaj fari paŭsaĵon. Ekkoninte, ke unu streko signifas unu, du strekoj — du kaj tri strekoj — tri, la filo ĝoje forĵetis la penikon, kuris al sia patro kaj diris: "Mi ellernis ĉion! Mi ellernis ĉion! Mi ne bezonas la instruiston kaj ni maldungu lin." La patro ĝoje konsentis kun sia filo, donis iom da arĝentaj moneroj al la instruisto kaj lin maldungis.

Kelkajn tagojn poste, la patro volis regali parencon kun la familia nomo Wan, kiu signifas 10 000. Li diris al sia filo, ke li skribu invitilon. Sed post longa tempo la filo ankoraŭ ne plenumis la taskon. La patro urĝis lin, kaj ĉi tiu plendis: "En la lando estas multe da familiaj nomoj. Kial tiu homo portas la nomon Wan? Mi skribas de mateno ĝis nun, sed finis nur 500 strekojn."

——
注释:

1. En Ruzhou estis kamparana familio tre riĉa, sed analfabeta de multaj generacioj. 在Ruzhou有一个很富裕的农户,几代人都不识字。

2. dungi:雇佣,雇;聘用,聘

3. Unue la instruisto lernigis al la filo preni penikon kaj fari paŭsaĵon. 首先那位先生教那个儿子拿毛笔描字。

4. streko:一条线,一个横杠

5. maldungi:解雇(聘)

6. Kelkajn tagojn poste, la patro volis regali parencon kun la familia nomo Wan, kiu signifas 10 000. Li diris al sia filo, ke li skribu invitilon. 几天以后,父亲想要招待一个姓万的亲戚。他就让儿子写请柬。

7. plenumi:完成

8. tasko:任务

9. urĝi:催促

10. plendi:抱怨,埋怨,发牢骚

11. "En la lando estas multe da familiaj nomoj. Kial tiu homo portas la nomon Wan? Mi skribas de mateno ĝis nun, sed finis nur 500 strekojn." 天下有那么多姓,为何那个人偏偏姓万?我从早晨写到现在,可是只写完了500个横杠。


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum