头像

《春天里的秋天》22 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Thursday, November 02, 2023, 09:20 (187天前)

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

22 Mateno. Sunlumo venis en mian ĉambron ridetante.

Mi frotis la lacajn okulojn kaj oscedis al la suno.

Lastanokte mi sonĝis pri ŝia reveno kaj ŝi diris multajn dolĉajn vortojn al mi.

Mi vestis min elegante kaj iris al la doko por ŝin renkonti.

Longe mi atendis la malgrandan vaporŝipon. Kiel ĝi malfruiĝis hodiaŭ! Sed en tiu tago ĝi forveturis tiel rapide!

La vaporŝipeto alvenis. Ĝia sireno igis mian koron ĝoje batadi.

Mi veturis al ĝi per boato.

Multaj pasaĝeroj kaj pakaĵoj komencis descendi de la vaporŝipeto.

Mia rigardo serĉadis mian Rong.

Estis viroj kaj virinoj, junaj kaj maljunaj, sed ne estis la knabino kun du grandaj okuloj kaj longaj sveltaj brovoj.

Mi rapidis sur la ŝipon kaj vokis ŝian nomon. Ne aŭdiĝis ŝia respondo.

Mi kuris al la supra ferdeko.

Ĉe la ŝtupetaro nombro da pasaĝeroj interpuŝiĝis por descendi rapide. Atente mi rigardis ĉiun vizaĝon.

Mi atingis la supran ferdekon. Tie restis nur malmultaj pasaĝeroj.

Mi vokadis la nomon de Rong, kaj ili rigardis min scivoleme.

Dufoje mi traserĉis la ŝipon, sed ne trovis Rong.

"Certe ŝi jam elŝipiĝis," mi pensis saĝe.

"Certe," mi eĉ konvinkiĝis.

Mi veturis returnen, ascendis la bordon kaj kuris al mia domo.

Ekvidinte mian pordon, mi ekkuregis ignorante la bojantan hundon. Mi puŝmalfermis la pordon kaj kriis: "Rong!"

Neniu respondis. Ĉio en la ĉambro restis same kiel kiam mi eliris. Neniu estis veninta.

"Stultulo! Ŝi certe iris unue al sia loĝejo!" Tio estis mia dua ideo, pli saĝa ol la unua.

"Ŝi certe atendas vin en sia domo!"

Mi tuj kuris al ŝia domo.

La fermita verda barilpordo ne cedis je mia puŝo. Mi premis la butonon de la elektra tintilo, sed neniu respondis. Mi frapadis je la pordo, neniu respondis.

Interne de la pordo floris ruĝaj kaj blankaj floroj. Ili komencis velki. Mi ekpensis pri la rozoj en mia domo.

La blanka punta kurteno post la verda dratgazo nevidebligis ĉion en la ĉambro.

La suno karesis mian dorson, ĝemis melodio de violono.

Mi preteriris la najbaran domon kaj iu infano ridetis al mi.

"Eble ŝi revenos morgaŭ," venis en mian kapon la tria saĝa ideo.

Sed tro malproksima estis tiu morgaŭ.

Mi nepre skribos al ŝi por demandi la kaŭzon.

"Baldaŭ velkiĝos la rozoj, sed kial vi ankoraŭ ne revenas?"

——
Pipi
2016.8.13
于大连


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum