LA PSALMARO

作者 aŭtoro: Kapro, 发表于 afiŝita je Friday, December 22, 2023, 15:59 (132天前) @ Kapro

LA PSALMARO

Kiam Anna-Klara en sia sepa jaro vizitadis la unuan klason, iun tagon ŝi petis de mi
psalmlibron. “Kial?” mi demandis.
“Ĉar ankaŭ Gustavo havas.”
“Povas esti,” mi respondis, “sed mi neniam aŭdis, ke tiel etaj knabinoj havus
psalmaron.” “Sed ankaŭ Gustavo havas.”
Kion fari, mi iris aĉeti psalmaron.
Mi trovis multe da diversaj psalmlibroj, malgrandajn, belajn librojn kun mola
bindo, orkadraj paĝoj kaj ankaŭ grandajn librojn kun belaj, simplaj literoj. Mi aĉetis, kiu
estis la malplej kosta, por ke la infano bontempe lernu la ŝparemon, precipe en tiaj
seriozaj aferoj.
Mi skribis la nomon de Anna-Klara en la libron kaj posttagmeze transdonis ĝin al
ŝi. Ŝi ege ekĝojis, prenis la libron kaj diris:
“Ĝi estas ĝuste tia, kia tiu de Gustavo.”
Mi eksidis kaj iomete meditadis pri la okazintaĵoj, kaj poste — la dioj pardonu min
— mi iris al la pordo kaj enokulumis tra la ŝlosiltruo.
Anna-Klara staris meze de la ĉambro, antaŭ la granda spegulo. Kun la malfermita
psalmaro ŝi kantis falsvoĉe. De tempo al tempo ŝi rigardis al la spegulo, ĉu ŝia zono
bone kuŝas? Kelkfoje ŝi ordigis sian harplekton, kelkfoje glatigis ĉifon sur la robo, kiu ne
estis bonorde sur ŝia ŝultro.
Subite mi surprizis sin per pordmalfermo kaj eniris:
“Kara Anna-Klara,” mi diris, “psalmaro estas io multe pli serioza, ol vi imagas. Oni
ne staru antaŭ spegulo por kanti el psalmaro. La psalmolibro ne estas por ludi per ĝi.
Kiam vi estos pli aĝa, la instruist-onklino klarigos al vi, kio estas esence psalmaro.”
Anna-Klara sidis serioza kaj silenta. Ŝi rigardis sincere al mi kaj decidvoĉe diris:
“Mi volas diri al vi nur unu aferon : Oni ne eniras ĉambron antaŭ ol frapi.” Mi ne
kredas, ke Anna-Klara estas jam matura por religiaj problemoj.

Hasse Z. el la sveda: A ndreo Gauder (el "LiteraturaMondo" )


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum