头像

Popoldiroj

作者 aŭtoro: Solis @, 发表于 afiŝita je Sunday, June 16, 2024, 20:49 (83天前)
编辑: Solis, 时间: Sunday, June 16, 2024, 20:49

Ĉiu "tial" havas sian "kial."

Popolo diras–Dio diras.

Kia patrino, tia filino.

Kiu vivos, tiu vidos.

Se infano ne krias, patrino ne scias.

Pelu muŝon tra l' fenestro, ĝi venos tra l' pordo.

En sia urbeto neniu estas profeto.

Kiu iras trankvile, iras facile.

Post la faro venas saĝo.

Kiu ne salutas per ĉapo, salutos per kapo.

Ne diru "hop" antaŭ salto.

Antaŭe intencu kaj poste komencu.

Ne tiel terura estas la diablo, kiel oni lin pentras.

Kia la festo, tia la vesto.

Restu tajloro ĉe via laboro.

el la Dua Libro
https://eduinf.waw.pl/esp/lern/librejo/0020/0004.php

主题RSS Feed

powered by my little forum