Kiel Kolumbo Eltrovis Amerikon

作者 aŭtoro: 明, 发表于 afiŝita je Saturday, August 17, 2024, 10:25 (31天前)

邱地明(3963973560) 9:30:33
Kiel Kolumbo Eltrovis Amerikon

Iu ideo naskiĝis en la kapo de la hispana reĝo. La ideo estis, ke oni devas eltrovi Amerikon. Li venigis Kolumbon kaj demandis lin, “Kolumbo, ĉu vi povas eltrovi Amerikon?”

“Jes, mi povas!” aŭdiĝis la respondo.

Post kelkaj tagoj Kolumbo jam enŝipiĝis kun granda ovo en la mano. Oni enŝipigis ankaŭ la necesajn aĵojn, kaj komenciĝis la historia ekspedicio. Dum la tuta vojaĝo Kolumbo sidis en la kajuto kaj penis starigi sur la tablo la grandan ovon. Kelkajn semajnojn poste li fine sukcesis fari tion, kaj tuj la kapitano sciigis al li, ke Ameriko jam vidiĝas. “Mi scias,” respondis Kolumbo, “ĉar la ovo jam staras sur la tablo.”

Nun la ŝipo direktiĝis rekte al la tero, kaj post nelonge ili jam albordiĝis. Surborde staris granda amaso da indianoj. Kolumbo kun siaj homoj elŝipiĝis, enboatiĝis kaj remigis sin al la bordo, kie la unuan fojon en la historio li starigis siajn piedojn sur la Amerika tero. Li proksimiĝis al la indianoj kaj demandis ilin, “Ĉu vi estas indianoj?” Kaj ili respondis, “Jes, ni estas indianoj. Sed ĉu vi estas Kolumbo?”


Post kiam aŭdiĝis la jesa respondo, la indianoj paliĝis kaj ekkriis, “Ho ve, nun ni eltroviĝas.”

Vortoj (生词)

Kolumo 哥伦布 kapo 头
Ameriko 美洲 oni(不定代词)某人,人们
ideo 念头,想法 ŝipo 船
reĝo 国王 mano 手
ovo 蛋,鸡蛋 bordo 岸
necesa 必要的,必需的 amaso 一群,一堆
historio 历史 indiano 印第安人

说明一下,这是魏以达老师编的教财,希望同学们认真翻译成中文。

主题RSS Feed

powered by my little forum