幸运的鱼

作者 aŭtoro: Kapro, 发表于 afiŝita je Thursday, February 13, 2025, 17:22 (35天前) @ dalianjasco

Fortuna fiŝo
  
Iam Reĝo Brahmadato havis tre saĝan konsilanton, kiu komprenas parolon de bestoj. Li ne nur komprenis, kion ili diras, sed ankaŭ kapablis paroli kun ili en iliaj lingvoj.   
Iutage la konsilanto promenis laŭ riverbordo kun siaj sekvantoj. Ili renkontis kelkajn fiŝistojn, kiuj metis grandan reton en la riveron. Rigardante en la akvon, ili rimarkis grandan kaj belan fiŝon sekvanta sian ĉarman edzinon.   
Ŝiaj glimbrilaj skvamoj reflektis la matenlumon en ĉiujn kolorojn de ĉielarko. Ŝiaj ledsimilaj naĝiloj moviĝis kiel delikataj flugiloj de feino kiam ŝi naĝis en la akvo.
Evidente, ŝia edzo raviĝis de ŝiaj aspekto kaj movo, ne plu zorgante pri aliaj aferoj.  
Kiam ili proksimiĝis al la reto, la edzino eksentis la danĝeron. Kiam ŝi ekvidis ĝin, ŝi sprite evitis ĝin je la lasta momento. Sed la edzo tiel dronis en sia revo al ŝi, ke li tute ne povis sin turni sufiĉe rapide. Anstataŭe, li naĝis rekte en la reton kaj estis kaptita! La fiŝistoj eltiris la reton kaj ĵetis la grandan fiŝon sur la bordon. Ili bruligis fajron kaj pretis rosti ĝin.   
Kuŝante sur la tero, la fiŝo baraktis kaj ĝemadis en granda agonio. La konsilanto komprenis la fiŝajn vortojn, li do interpretis al aliuloj. Li diris: "Tiu ĉi kompatinda fiŝo freneze ripetis foje kaj refoje:   
'Mia edzino! Mia edzino! Mi devas esti ĉe mia edzino! Mi pli zorgas pri ŝi ol pri mia propra vivo! 'Mia edzino! Mia edzino! Mi devas esti ĉe mia edzino! Mi pli zorgas pri ŝi ol pri mia propra vivo!'"   
La konsilanto pensis: "Tiu ĉi fiŝo estas vere freneza. Li dronis en terura situacio ĉar li fariĝis sklavo de sia propra revo. Estas klare, ke li lernis neniom el la rezultoj de siaj antaŭaj kondutoj. Se li mortos en agonio kaj interna revo, kiu kaŭzis lian agonion, li daŭre suferos en sia venonta renaskiĝo en la infera mondo. Do mi devas savi ĝin!"
La bonkora konsilanto iris al la fiŝistoj kaj diris: "Miaj amikoj, la lojalaj popolanoj de nia reĝo. Vi ankoraŭ ne donis fiŝon kiel manĝaĵon al mi kaj miaj sekvantoj. Ĉu vi bonvolas doni al ni nun?" La fiŝistoj respondis: "Ho, Nia Reĝa Konsilanto, bonvolu akcepti iun ajn fiŝon laŭ via plaĉo." "Tiu ĉi granda fiŝo sur la bordo ŝajnas bongusta," diris la konsilanto. "Bonvolu preni ĝin, Sinjoro," ili respondis.   
Sidiĝinte sur la bordon, la konsilanto portis la ĝemantan fiŝon per ambaŭ manoj kaj parolis al li en lingvo komprenebla nur al la fiŝoj.
Li diris: "Vi malsaĝa fiŝo! Se mi ne vidus vin hodiaŭ, vi perdus vian vivon. Via blinda revo gvidis vin al konstanta sufero. Ekde nun, ne lasu vin kateniĝi de via propra revo!"
  Tiam la fiŝo ekkonsciis, kiel fortuna li estas havante tiel bonan amikon. Li dankis la konsilanton por lia saĝa admono. La konsilanto liberigis la fortunan fiŝon en la riveron, kaj daŭrigis sian vojon.   
La moralinstruo estas: Malsaĝuloj estas katenitaj de siaj propraj revoj.

AI翻译:幸运的鱼
从前,国王婆罗门达多有一位非常聪明的顾问,他懂得动物的语言。他不仅能听懂它们的话,还能用它们的语言与它们交流。

有一天,这位顾问带着随从沿着河岸散步。他们遇到了一些渔夫,渔夫们正在河里撒网。看着水面,他们注意到一条美丽的大鱼正跟着它迷人的妻子游动。

她闪闪发光的鳞片在晨光中反射出彩虹般的色彩。她皮革般的鳍在水中游动时,像仙女的翅膀一样轻盈。

显然,她的丈夫被她的外表和动作迷住了,不再关心其他事情。

当他们靠近渔网时,妻子感觉到了危险。当她看到渔网时,她在最后一刻灵巧地避开了它。但她的丈夫沉浸在对她的幻想中,无法迅速转身。结果,他径直游进了渔网,被抓住了!渔夫们拉起渔网,把这条大鱼扔到了岸上。他们生起火,准备烤它。

躺在地上,鱼痛苦地挣扎着,呻吟着。顾问听懂了鱼的话,便向其他人解释。他说:“这条可怜的鱼疯狂地一遍又一遍地重复着:

‘我的妻子!我的妻子!我必须和我的妻子在一起!我关心她胜过关心自己的生命!我的妻子!我的妻子!我必须和我的妻子在一起!我关心她胜过关心自己的生命!’”

顾问心想:“这条鱼真是疯了。他陷入了可怕的境地,因为他成了自己幻想的奴隶。显然,他没有从之前行为的结果中学到任何东西。如果他在这痛苦和内心的幻想中死去,他将在下一世的地狱中继续受苦。所以我必须救他!”

这位善良的顾问走到渔夫们面前,说:“我的朋友们,我们国王忠诚的臣民。你们还没有给我和我的随从们提供鱼作为食物。你们现在愿意给我们一些吗?”渔夫们回答:“哦,我们的皇家顾问,请随意挑选任何你喜欢的鱼。”顾问说:“岸上这条大鱼看起来不错。”他们回答:“请拿走吧,先生。”

坐在岸边,顾问用双手捧着那条呻吟的鱼,用只有鱼能听懂的语言对它说话。

他说:“你这愚蠢的鱼!如果今天我没有看到你,你就会失去生命。你那盲目的幻想让你陷入了无尽的痛苦。从今以后,不要再被自己的幻想束缚了!”

这时,鱼意识到自己有多么幸运,能有这样一位好朋友。他感谢顾问的明智劝告。顾问把这条幸运的鱼放回了河里,继续他的旅程。

这个故事的寓意是:愚者被自己的幻想所束缚。


:-D :-D :-D 我也许是那条“幸运的鱼”。


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum