
Aeratako (novelo) 空袭(短篇小说)
Aeratako
Yin Jiaxin
Malamikaj aviadiloj frekventis nian urbeton en la jaro kiam mi estis dek-jara. Super la urbeto ofte sonoris urĝaj alarmoj pri aeratako, iam eĉ en unu tago kelkfoje. Baldaŭ post eksonoro, bombaviadiloj hurle alvenis unu post alia. Distanca de la urbeto je du kilometroj estis gandega kaverno, kiun oni uzis kiel ŝirmejon. Do, ĉiufoje kiam la terurigaj alarmoj eksonoris, oni kun preparitaj manĝaĵoj kaj akvo tuj impetis ekster la urbeton al la kaverno.
Iun malfrumatenon de la somero, abrupte eksonoris orelpikaj alarmoj pri aeratako. La gepatroj haste forkuris portante miajn gefratojn en siaj brakoj, dum ilin sekvis mi, kaptinte la korbon kiu entenas manĝaĵojn kaj akvon. Sur la ŝoseo panike svarmis urbetanoj: iuj tirantaj aŭ portantaj infanojn, iuj rajdantaj biciklon aŭ triciklon kun siaj familianoj, iuj eĉ pelantaj siajn brutojn. Oni streĉite galopis antaŭen per ĉiuj siaj fortoj. Mi ne povis kuratingi la gepatrojn, kiuj jam malaperis en la homfluon.
Post nelonge aŭdiĝis malklare bruoj de aviadiloj kaj sekve klare tiujn de eksplodoj. Oni konsternite diskuris kun akraj plorkrioj kaj surprizvokoj.
Je la duona distanco, mi tre laciĝis, la koro batadis rapide kaj al mi ekdoloris la brusto. Survoje malmultiĝis homoj, plejparto de kiuj estas maljunaj aŭ kadukaj. En la ĉielo aviadiloj tondris, dume, jen tie kaj jen ĉi tie okazis bombado. La tero vibradis sub miaj piedoj kvazaŭ mi restus sur elasta lito. Subite, post mi alŝvebis bruo de infana plorego. Mi apenaŭ turnis la kapon por rigardi, kiam unu aviadilo muĝe preterflugis malalte super la kapo kaj bombo eksplodis ĉe mi. Mi skuigite falis surteren. Feliĉe mi ne vundiĝis, sed zumoj eĥe resonis en la oreloj. Ĝuste tiam min preterpasis triciklo kun du infanoj ploregantaj en la varujo. Ho ve, Ĉielo! La rajdanto ne havis la kapon, ĉe la kolo ŝprucis sango kiel fonto kaj liaj piedoj ankoraŭ pedaladis. Mi preskaŭ svenis de timo kaj ekploris. Leviĝinte kaj preninte la korbon, mi flugrapidis antaŭen kvazaŭ la animo perdiĝus. Tamen, baldaŭ mi ne povis daŭrigi la kuradon, sentante la piedojn kaj la korbon ekstreme pezaj. Malgraŭ plena elĉerpiĝo mi pene gurdis movojn de la kruroj en la direkto al la kaverno.
Mi daŭre trenis la krurojn al la celloko, hazarde renkontante sangajn kadavrojn aŭ vunditojn surtere. Proksime de la aperturo de la kaverno, surdorse kuŝis nuda viro, kies ambaŭ manoj protektas sangajn intestojn sur lia ventro, plengorĝe kriante: “Helpon! Helpon!” Je la vido de la sceno, miaj kruroj moliĝis kaj la korpo ektremis. Mi malforte falsidiĝis kaj sufokiĝis de plorego.
Du ambulancaj servistoj alkuris la scenejon kun brankardo. Ĝuste kiam ili ekmovis la viron, neatendite, la intestoj disglitis sur la teron. Mirigite sin levis la viro, kies ridoj miksiĝis kun larmoj. Li laŭte kriadis: “ Hejmeniru tagmanĝi! Hejmeniru tagmanĝi...” Li foriris pli kaj pli foren, ridante, saltante, svingante la manojn kaj ripetante “Hejmeniru tagmanĝi! Hejmeniru tagmanĝi...” Eble li jam freneziĝis.
Tiuokaze la du ambulancaj servistoj malhezite portis min per la brankardo al la koverno. Ĉe la aperturo interpuŝe amasiĝis homoj, kiuj maltrankvile observadis la eksteron por serĉi kaj atendi siajn familianojn. Mia patro renkontis min tie. Vidinte la patron, mi plorvokis: “Paĉjo! Panjo...”
“Mi estas ĉi tie. Via panjo ene flegas viajn gefratojn.” Li larmante premis min al sia sino kaj demandis: “Kiel vi fartas, mia filo? Ĉu vi vundiĝis?”
Mi plore skuis la kapon.
Suspektante li denove demandis: “Kial la korba kovrituko dense makuliĝis de sango?”
La patro malkovris la tukon. Ho ve, Ĉielo! En la korbo troviĝis homkapo kies okuloj estas malfermitaj.
——发表于《Beletra Edeno》
完整帖子 kompletaj mesaĝoj: