
Denove renkonti Flavon 又见大黄(短篇小说)
Denove renkonti Flavon
Yin Jiaxin(殷嘉新)
Iun vesperon, en somero de 2022, mi laŭkutime promenis ĉirkaŭ la malgranda lago apud nia loĝkvartalo. Sur la pado troviĝis malmulte da promenantoj. Mi ekvidis, ke sur herbejo duonkuŝas granda flava hundo. Antaŭe, ĉe la lago hazarde videblis sole vaganta hundo, al kiu mi neniam donis atenton. Ankaŭ ĉifoje mi ignoris la hundon. Kontraŭ mia atendo, ekvidinte min, ĝi sin levis kaj al mi lame paŝetis. Mi rimarkis, ke ĝia dekstra antaŭa kruro estas rompita, kaj bukla drato volviĝas ĉirkaŭ ĝia kolo. Unu ekstremo de la drato trapikas ĝian nukon, kiu elŝvitas sangon. Mi komprenis, ke la hundo petas de mi helpon.
Mi telefonvokis la edzinon alstiri nian aŭton kaj mi veturigis la hundon al veterinara kliniko.
Dum kuracado, la veterinaro diris al mi ke krom la evidentaj vundoj, la hundo havas aliajn vundojn sur sia korpo, eble ricevinte plurfoje batadojn per bastono kaj piedoj.
“Kiu atakis la hundon tiel kruele?” – mi iom indignis.
“Ĝenerale, fremdulo malfacile trafas hundon per bastono aŭ piedo. Mi suspektas, ke estis ĝia mastro kiu vundis ĝin,” diris la kuracisto.
“Ĝia mastro?” Mi estis kaptita de surprizo, kaj demandis: “Ĉu ĝi ne estas senhejma hundo?”
“Ne. Ĝi devas havi mastron,” la kuracisto asertis: “Rigardu, ĝi estas kastrita kaj ne tiel malpura kiel vaganta hundo. Cetere, ĉe la kolo videblas ŝnursigno.”
“Kial la mastro traktis sian hundon tiel malbone?” Mi sentis min perpleksa.
La kuracisto indiferente respondis: “Iuj homoj sin distras per turmentado de bestoj. Ili estas persekutaj maniuloj kun anormala psiko. Mi mem ja konas kelkajn tiajn homojn.”
Mi estis mirigita kaj enkore malbenis tiajn barbarajn homojn. La kuracisto konjektis, ke la hundo probable fuĝis el la hejmo de sia mastro. Mi decidis ĝin akcepti en mian hejmon.
Sed ĉe la pordo de mia domo, kie mi teretaĝe loĝas, la hundo rifuzis eniri, sin kuntirante kaj tremadante,. Mi perforte prenis ĝin en la gastoĉambron, kaj ĝi obstine rampis al la pordo por eliri. Mi telefone konsultis la bestokuraciston. Li opiniis, ke en la estinteco la hundo turmentiĝis enĉambre, tial ĝi nun timas resti en ĉiu ajn ĉambro. Do ekstere, sub la fenestro apud mia aŭto, mi el tabulo konstruis simplan dometon, en kiu la hundo volonte ekkuŝis. Mia edzino donis al la hundo la nomon “Flavo”.
En la sekva frumateno, antaŭ ol eliri kun la edzino por laboro, mi metis manĝaĵon kaj akvon ĉe la hunda dometo, Flavo pene sin levis kaj svingante la voston sekvis nin per tri kruroj ĝis nia aŭto ekmoviĝis. Hejmenirinte ĉe sunsubiro, ni trovis la hundejon malplena kaj Flavo ne videblis ĉirkaŭe. Maltrankvila je tio, ke Flavo pro fideleco returnis sin al la eksmastro, ni serĉis ĝin ĉie, vokadante: “Flavo, Flavo...” Finfine, ni trovis ĝin sidantan sur herbejo ĉe la lago. Aŭdinte nian vokadon, Flavo ŝancele trenis la krurojn al ni, svingante la voston.
En la sekvaj tagoj, kiam finiĝis nia laboro, Flavo ne estis hejme: ni ne ĉagreniĝis, sciante ke ĝi nepre revenos ĉe vesperiĝo. Pasis unu monato. Iun tagon, Flavo ne revenis. Mi kaj la edzino tie kaj ĉi tie serĉis plurajn tagojn, sed vane. Ni malĝojis perdi Flavon. Dum la tuta somero, nin ofte ĝenis la sopiro al ĝi. Kun la tempofluo, la sopiro iom post iom mildiĝis.
Matene de iu dimanĉo, apud superbazaro mi vidis, ke malpura flava hundo, kun sia vosto inter la kruroj, traserĉas rubujon por akiri manĝeblaĵon. Mi rekonis en la hundo Flavon. Kun miksado de ĝojo kaj surprizo mi laŭte vokis: “Flavo!”
Je mia voko, la hundo turnis sian kapon kaj vidis min. Ĝi, rapide svingante la voston, lame alkuretis kaj antaŭ mi paŝadis tien kaj reen. Mi gaje diris al ĝi: “Flavo, sekvu min, ni hejmeniru, ĉu ne?” Mi iris kelkajn paŝojn, Flavo ne sekvis min. Returne mi alvokis ĝin, sed ĝi ne moviĝis. Mi provis ĝin brakpreni, sed ĝi evitis min kaj foriris, retrorigardante min foj-foje.
Kun trista humoro, mi iris hejmen kaj rakontis la okazaĵon al la edzino, kiu korŝire larmis dum tempeto. Ni ambaŭ scivolis, kial Flavo ne volas vivi kun ni. Mi telefone petis klarigon de la bestokuracisto, kiu eksplikis: “La hundo iam turmentiĝis furioze kaj vundiĝis multfoje, tiel ke ĝi ne plu kredas je la homaro, do ĝi preferas vivi libere ol kun ĉiu ajn homo.”
Post nelonge, mia edzino gravediĝis. Krom laboro, por la infano ni sinsekve faris antaŭnaskiĝan preparon kaj postnaskiĝan vartadon. Ni do senvole tute forgesis pri Flavo.
Iumatene mi kaj la edzino, kun nia infano jam kvarmonata, faris aĉetojn en superbazaro. Antaŭtagmeze ni ekrevenis. Mi apenaŭ veturigis la aŭton en la loĝkvartalon, kiam tre malpura hundo bojante baris al mi la vojon. Kvankam oni ne povis distingi ĝian koloron ĉar ĝi tro malpuris, tamen mi kaj la edzino per la unua rigardo rekonis Flavon.
Mi ne sciis kio okazis al Flavo, sed pensis ke ĝi refoje petas de ni helpon. Mi elaŭtiĝis kaj observis, ke malgraŭ la malpureco Flavo estas en bona stato. Sed ĝi, starante antaŭ mia aŭto, obstine laŭte bojadis al mi. Rezignacie, mi proponis al la edzino, ke ŝi unue piediru hejmen portante la infanon.
Ŝi elaŭtiĝis kaj metis la envolvitan infanon en la bebĉareton. Neatendite, Flavo, galopinte al la bebĉareto, per la buŝo kaptis mian infanon kaj forkuris rapide. La edzino teruriĝis kaj tuj postkuris, kriegante: “Flavo, revenu! Flavo, redonu mian infanon...” Konsternite, mi stiris post ĝi la aŭton.
Baldaŭ Flavo atingis la placon ekster la loĝkvartalo, lasis la infanon surtere kaj malaperis kiel vaporo. Mi ambaŭmane levis la infanon, ankoraŭ profunde dormantan. Dum palpebruma daŭro, la edzino anhelante alkuris kaj plorvoĉe demandis: “Kio estas al la infano?”
“Ne gravas. Ne vundita,” mi respondis.
La edzino transprenis kaj premis la infanon en sian sinon, insultante: “Damninda Flavo! Maldankema Flavo! Hundaĉo...”
Subite mi eksentis vertiĝon, kaj la tero ektremis forte. Mi haste subtenis la edzinon, kaj ni kune ekkaŭris. Ni sentis nin kvazaŭ en boato flosanta sur furioze onda maro. Kun surdigaj bruegoj, sinsekve disfalis ĉiuj etaĝdomoj ĉirkaŭ la placo. Rigardante nian loĝkvartalon, mi vidis nenion alian ol ĉeno da kolosaj ruinoj kaj densa nubo de polvo.
Tiun momenton, same kiel Flavo mi fariĝis senhejma, tamen, danke al Flavo, mi ankoraŭ havis la tutan familion.
——发表于《Literatura Foiro》
完整帖子 kompletaj mesaĝoj: