
Dezirindaĵoj 可欲 (短篇小说)
Dezirindaĵoj
Yin Jiaxin (殷嘉新)
1
Ĉu printempe aŭ somere, ĉu aŭtune aŭ vintre, se ne pluvas aŭ neĝas, mi ĉiutage ellitiĝas je 4:30 por kurado por unu kaj duono da horoj laŭ bordo de la rivereto preterfluanta la loĝkvartalon, antaŭ ol hejmeniri por pretigi matenmanĝon.
Estas plezure kuradi en freŝa aero, aŭskultante Esperanto-elsendon el poŝtelefono. Sed, tiun tagon antaŭ kelkaj monatoj, kiam la viro aperis en arbusto, mia bona humoro difektiĝis. En tiu frumateno kurinte nelonge, mi vidis silueton en arbusto nemalproksime. Mi pensis, ke tiu estas ekzerciĝanto. Proksimiĝinte, mi vidis, ke tie staras mezaĝa viro kun la okuloj fiksrigardantaj min, la buŝo murmuranta ion, kaj la brakoj tremantaj. Supozante, ke tiu estas pisanto, mi ŝajnigis ne vidi lin, daŭrigante la kuradon.
Kelkajn tagojn poste, en la sama horo kaj la sama loko, la viro aperis denove, starante inter la arbusto kaj la vojo. Kiel lastfoje, liaj okuloj fiksrigardis min, la buŝo murmuris ion, kaj la brakoj tremadis. Aĥ, li jam el la pantalono eligis sian penison, kiun li senĉese tirludis fronte al mi. De surprizo mi antaŭen kuris flugrapide.
Ekde tiam, mi restis singardema ĉiufoje kiam mi preterkuris la lokon, timante aperon de la viro. Tamen, mi ne plu renkontis lin tie.
Unu matenon de la frua somero, mi laŭkutime kuradis ĉe la rivereto. Kurinte trans la ponton, mi returnis min al la hejmo. Baldaŭ, el la arbusto, subite, sin ĵetis viro tute nuda. Ja estis la sama viro! Murmurante “Belulino, belulino, mi amas vin! Belulino, belulino, mi amas vin!” tenante la penison, li, vide al mi, faris obscenan teniĝon. Terurite, mi tutforte forkuris. Hejmen reveninte, mi diris la okazaĵon al la edzo. Li respondis, ke mi certe trafis perversiulon, kaj ke mi devas ŝanĝi la vojon por kurado.
En la sekva tago, kurante laŭ la inversa direkto, mi ne renkontiĝis kun la perversiulo. Sed la trankvilo daŭris ne longe. Alimatene, kurante ne fore de la loĝkvartalo, mi aŭdis paŝobruon de malantaŭe. Konjektinte ke eble estas iu korpekzercanto, mi ne returnis la kapon, daŭrigante la kuradon. Neatendite, denove estis la viro, kiu alkuris al mi kaj forte palpis min je la pugo. Mi laŭte kriis, ”For, for, vi fripono!” Li haste eskapis.
2
Mi iritiĝis kaj min direktis al policejo por denunco.
Farinte la registron, mi estis kondukita de juna policano en oficejon, sur kies muro pendis multaj honoraj flagoj. La policano demandis min pri la ofendoj, kiuj min trafis. Li faris detalan noton. Fine li invitis min al la ĉambro de monitorado por spekti la ĉeriveretan videaĵon. Li jam eltrovis kaj elŝutis la videaĵon, el kiu vere videblas la ofendoj, kiujn la viro faris al mi. Li diris, ke oni aranĝos policanojn embuski ĉe la rivereto ĉiutage, kaj ke li sciigos min tuj kiam la viro kaptiĝos. Poste la policano akompanis min tre ĝentile ĝis la pordego de la policejo.
Post kelkaj tagoj, la policano telefone informis min, ke jam kaptiĝis la viro, kiun mi devas rekoni. En la policejo tra vitromuro, mi tuj rekonis la perversiulon. Subskribinte sur la konfirmilo, mi, akompanate de la policano, iris ekster la policejon. Ni ambaŭ descendis de la ŝtuparo kaj paŝis pluen, kiam li per mallaŭta voĉo diris al mi, ”Ni nepre punos la viron laŭleĝe. Via problemo estas jam solvita. Ĉu kontenta?”
“Kontenta, kontenta” mi dankeme respondis.
“Kiam ajn okazus ofendo al vi, tuj venu al mi. Oni diras, ‘Kiam malfacilas, policanojn vokas.’ Ha, ha...”
“Bone, bone.”
“Tamen, mi havas etan peton.” Lia voĉo plimallaŭtiĝis, “Ĉu vi
volas al ni donaci honoran flagon?”
“Volonte. Kio skribiĝu sur la flago?”
“Vi ne bezonas tion prizorgi.” Li donis al mi paperslipon “ Eltrovu la flagfarejon laŭ la adreso kaj butiknomo, diru al la mastro, ke vi mendas flagon por la Binhe-policejo. Li ĝuste donos al vi la flagon, tuj kiam vi pagos. Preninte la flagon, vi min telefonu, kaj mi sciigos al vi kiam kaj kiel donaci la flagon.”
3
Ĉiufoje kiam mi prenas la filon el la infanĝardeno, la filo tuj elmontras al mi ruĝajn paperfloretojn, kiujn li gajnis dum lecionoj. Ju pli multe da ruĝaj paperfloretoj li gajnas, des pli li ĝojas, ĉar oni povas ŝanĝi dek floretojn kontraŭ unu granda, kaj tiuj, kiuj posedas multajn grandajn florojn, povas elektiĝi kiel “Bona Infano en la Ĝardeno”. En la klaso tiu, kiu gajnas la plej multajn floregojn, fariĝos “Gvida Infano”.
Ĉi-matene, la filo ektusis kun nazmuko fluanta kaj la korpo febra. Mi intencis porti lin al hospitalo. Dume, zorgante la ruĝan paperfloreton, li ploris kaj bruis por viziti la infanĝardenon.
Mi deadmonis, dirante: “Kara filo, pro via malsano, la instruistino ne permesos al vi eniri en la infanĝardenon. Se iu infano infektiĝus je via malsano, vi ne nur gajnus neniun floreton, sed ankaŭ riproĉon.”
“Do, post la vizito al la hospitalo, ni tuj, tuj rapidos al la infanĝardeno, ĉu bone?” la filo diris naive.
Mi sentis lian vorton kaj koleriga kaj amuza. “Mia filo, tute egale, ĉu vi gajnas floretojn aŭ ne, vi ja estas bona infano de paĉjo kaj panjo.”
Kara filo, efektive, via panjo tute ne prizorgas, ĉu vi povas fariĝi “Gvida Infano”, nur dezirante, ke vi estu ĉiam sana kaj ĝoja.
Vespermanĝinte kaj preninte la medikamenton, la filo enlitiĝis. Eĉ dum dormo, li ankoraŭ tusis de tempo al tempo. Mi estis tre maltrankvila. Por akompani la filon, mi en la lito duonkuŝis, nekonscie foliumante la de mi ofte legatan libron Dao De Jing de Laŭzi. Jen estas el Ĉapitro 3:
“Ne honoru la kapablulojn, por ke la popolo ne konkuru inter si.
Ne valorigu la rarajn varojn, por ke la popolo ne faru ŝteladon.
Ne elmontru la dezirindaĵojn, por ke la mensoj ne estu konfuzitaj.
···“
——发表于《Beletra Almanako》
完整帖子 kompletaj mesaĝoj: