
Ĉu vi ankoraŭ belos morgaŭ? 你明天是否依然美丽?(随笔)
Ĉu vi ankoraŭ belos morgaŭ?
Yin Jiaxin(殷嘉新)
De la centro de la urbo Shiyan je dekkelkaj kilometroj distancas Ĉerizo-ravino, kiu serpentumas plurajn kilometrojn. Ĉerizo-ravino akiris sian nomon pro tio, ke tie tra la montoj kaj ravino kreskas ĉerizarboj.
Dum ĉerizfloroj estas en sia plena prospero, oni el la urbo veturas tien por ekskurso. Tiam, la ravino pleniĝas de veturiloj publikaj kaj privataj tiom, ke verŝajne oni alirus por rigardi veturilojn kaj homojn anstataŭ la ĉerizflorojn. Malgraŭ tio, ĉiujare miaj amikoj invitis min admiri florojn en la ravino. Ĉiufoje mi ja intencis aliri, sed neniam sukcesis pro okupiteco.
Ĉi-jare, ĉerizfloroj pompis ĝustatempe. Iuj miaj amikoj kun siaj familianoj iris respektive por aprezi la florojn. Hejmen reveninte, ili surrete alŝutis la fotojn de sia rendevuo kun ĉerizfloroj. Mi miris pri la mistera potenco de la Kreinto. Kiel pimpaj kaj ĉarmaj aspektas la ĉerizfloroj, kovrante komplete tieajn ĉiujn montojn, de piedo ĝis supro! Mi decidis eltrovi tempon por Ĉerizo-ravinon viziti.
Post malpli ol duonhoro, mi per mia aŭto atingis enirejon de Ĉerizo-ravino. La ravino tute ne estis la kruda , kian mi imagis. Tie estis formiĝanta iomskala turisma regiono: ĉe la enirejo estas vasta parkumejo; larĝa asfaltita vojo interligas la ŝoseon kun la fundo de la ravino; laŭlonge de la vojo disŝutiĝas vojmontriloj kaj aliaj instalaĵoj por vizitantoj.
Ĉar ne estis semajnofino, survoje malmultis kaj veturiloj kaj ekskursantoj, do ne estis svarme. Tra la tuta ravino staris ĉerizarboj, sed bedaŭrinde, ne troviĝis pejzaĝo de ĉerizfloroj pompantaj. Mi jam preterlasis la pompan periodon. Sur branĉoj dise pendis velkantaj floroj, kiuj povraj ne volis foriri, ŝanceliĝante en zefiro. Surtere kuŝis densa tavolo da petaloj, ĉu palruĝaj ĉu blankaj, rakontante pri sia ĵusa beleco. Iuj spektantoj suspiris: estas malfrue; ne vidindas la ĉerizarboj senfloraj, nek vizitindas la peladosimila ravino; ja atendu ĝis la venonta jaro!
Ho! Oni nur preferas sin okupi pri sia afero, ol ĝui vivon. Do kial oni kulpigas la scenon per senbeleco, anstataŭ sin mem per sia prokrastemo? Preterlasinte florperiodon, oni povas atendi unu jaron plue. Tamen, koncerne homon, kiu unufoje preterlasiĝas, tiu dumvive perdiĝos!
Apud la vojo troviĝis legombudoj de komparanoj kaj ŝtontaburetoj. Mi ekripozis sur ŝtontabureto, kiam de ne malproksime alvenis gaja voĉo de infano: “Panjo, rigardu, ĉerizoj! Sur la arbo sidas ĉerizoj!”Subtile pririgardinte la branĉojn, mi eltrovis, ke vere pendas iom da ĉerizoj tiel etaj kiel sojfaboj. La infano intencis ĉerizetojn ekpluki, ĝustatempe la patrino haltigis lian agon, dirante, ke estas ne manĝeblaj tiel etaj ĉerizoj, kiuj estos bongustaj post ĉirkaŭ unu monato.
Pimpaj ĉerizfloroj jam velkiĝis, kaj ĉerizetoj ekkreskis. Foriro de floroj signifas la esperon pri fruktoj. Mi pensas, ke vizitantoj absolute ne estos tiom multaj en rikolto-sezono, kiom tiuj en floranta sezono. Ĝenerale, oni facile allogiĝas de tia aĵo bela kaj brila, kia ĉerizfloro, dume neglektas la senornaman kaj simpla.
Aŭdinte la diron de la partino, maljuna kolportistino veis: “Ve, nuntempaj ĉerizoj gustumas malpli bone ol la antaŭaj.” Mi demandis al ŝi, kial tiel kaj ĉu pro tio, ke la arboj estis troaĝaj. La virino ankaŭ ne konis la kialon, sed ŝi asertis, ke ne pro troaĝo, ĉar ĉe ŝia naskiĝloko sur montegoj sin trovis ĉerizarboj, kiuj plantiĝis dum la sama tempo kiel tiuj ĉi tie, kaj la ĉerizoj tie estis ankoraŭ bongustaj same kiel la antaŭaj. Plue mi demandis al ŝi, ĉu pro tio, ke cirkonstancoj jam ŝanĝiĝis? En la pasinteco Ĉerizo-ravino estis kruda, sen ŝoseo, sen aŭta vostogaso, sen ekskursantoj kaj sen tiel multa rubaĵo. Ŝi respondis: “ Mi ne komprenas, kion vi diris. Mi nur konas, ke la legomoj for de ŝoseo kreskas pli bone, ol tiuj proksime. Ni ne manĝas la proksime de ŝoseo kreskintajn legomojn, kiujn ni vektoportas en urbon por vendo.”
Hejmenirante, mia aŭto ellasadis malpuran vostogason. Laŭlonge de la vojo mi vidis, ke en konstruado estas kelkaj iomskalaj tavernoj, eble por akcepti ekskursantojn dum la rikolto-sezono. Imagebla estas tio, ke post nelonge la ravino estos nomita vidindaĵo kun pluraj A-j; siatempe iuj oficialuloj ektondos la rubandon ĉe la malferma ceremonio; sekve, oni gaje venos ĉi tien por aprezadi ĉerizflorojn, faradi fotojn, plukadi ĉerizojn, ludi maĝangon, ĝui friskon, sin distri ...
Antaŭe, Ĉerizo-ravino restis silenta, ĉerizfloroj aspektis belegaj, ĉerizoj gustumis kaj dolĉaj kaj iomete acidaj. Nun Ĉerizo-ravino ekplenmovas; kvankam la floroj ankoraŭ belas, tamen la ĉerizoj gustumas ne samkiel antaŭe. Kun forflugo de tempo, ĉitiea turismo plue evoluiĝos kaj en Ĉerizo-ravino pli kaj pli multos aŭta vostogaso, bruado, rubaĵo, fumo...
Rigardante la disajn ĉerizflorojn, kiuj persiste prenis branĉojn, mi senvoĉe demandis: “Ĉu vi ankoraŭ belos morgaŭ?”
完整帖子 kompletaj mesaĝoj: