
Fano de ĉina ŝako 象棋迷(短篇小说)
Fano de ĉina ŝako
Yin Jiaxin(殷嘉新)
En la infanĝardeno Dalin eme ludis neniun ludilon alian ol ludbrikojn. Iun tagon li hazrde vidis skatolon da ŝakpecoj en oficejo de la insrtuistoj. Li pensis, ke la rondaj kaj plataj pecoj eble estas alitipaj ludbrikoj. Post kiam instruisto diris al li, ke ĝi estas ĉina ŝako, li eke interesiĝis pri ĝi, malgraŭ sia analfabeteco al la ideogramo sur ĉiu ludpeco.
Antaŭ legoscio, Dalin ellernis de sia patro kiel ludi ĉinan ŝakon. Ĉiutage la paro da la patro kaj filo faris plurajn partiojn. Dalin progresis en ŝakludo tiel rapide, ke li havis neniun egalulon en la elementa lernejo, kaj eĉ ofte venkis la patron. Li volis ludi ŝakon kun plenkreskuloj en la parko. Sed neniu el ili volis ludi kun li, konsiderante ke ne estas honorinde venki infanon, dume estas hontinda afero eventuale venkiti. En februaro de 2019, la pandemio kovim-19 atakis la tutan mondon, oni devigite restis hejme. Ekde tiam, Dalin komencis serĉi rivalon surrete kaj memstudi iujn manlibrojn de ŝakludo.
En la jaro 2021 Dalin ekvizitis mezlernejon. La gepatroj ne maltrankvilis pri sia filo en la elementa lernejo. Tamen, kiel lernanto de mezlernejo, Dalin havis pezan studtaskon. La gepatroj avertis, ke li ne plu dediĉu tro multe da tempo al ŝakludo. Sed Dalin ne observis la gepatran instrukcion. En la jarfino, la lerneja raporto montris, ke li ne akiris bonajn notojn en sia lernado. Kun indigno la gepatroj riproĉis lin severe.
En la sekvanta semestro, Dalin ankoraŭ agis kiel antaŭe, konservante pasion al ŝakludo.
Iun postagmezon pluvegis. La unua leciono estis sporto, la instruisto lasis la lernantojn sin distri libere en la klasĉambro. Dalin elprenis ŝakon kaj ekludis kun knabo. Sciante ke li estas tre lerta en ŝakludo, kelke da knaboj apude helpis lian rivalon, egale kelkaj kontraŭ unu. Dalin kun plena memfido pensis, ke eĉ pli da knaboj kune ne povos gajni la partion. Baldaŭ, li trovis, ke li ĵus subtaksis la unuiĝintan forton de la knaboj. Ju pli li deziris rapide venki la rivalon, des pli facile li eraris en juĝado. La batalo sur la ŝaktabulo fariĝis pli kaj pli intensa kaj malrapide. Kiam la leciono finiĝis, la partio ankoraŭ ne solviĝis. Dalin komprenis, ke se la ludo daŭrus, la rezulto eble estus remio. Li ne volis akcepti la fakton, ke li ne venkis la knabojn. Sidante sur sia loko, li meditis pri ĵusaj eraroj kvazaŭ sorĉite, tiel ke li ne perceptis, ke la dua leciono jam ekiris kaj la ĉefinstruisto paŝis al li.
Laŭ la ordono de la ĉefinstruisto, Dalin petis la patron viziti tiun. Informiĝinte pri lia spiritforesto en leciono pro ŝakludo, la patro elprenis la ledan zonon kaj batis lin furioze, dum la patrino minacis forĵeti lian ŝakon kaj bruligi la manlibrojn. Poste Dalin ne plu aŭdacis ludi ŝakon enlerneje.
Iun ĵaŭdon, surreta ŝakamiko sendis al li finiĝontan partion por studi. Pripensinte kelkatempon, li ne povis eltrovi rimedon por plenumi la partion. Vendredon matene dum leciono, li pretervole ekmemoris la partion kaj ne povis sin deteni ŝtele elpreni la kopion de la partio. Fiksante sia rigardon al la kopio, li dronis en profundan pensadon. Ĉi-foje la ĉefinstruisto ankaŭ trovis lian spiritforeston kaj postulis lin venigi familiestron.
Dalin ne kuraĝis sciigi al la gepatroj la postulon de la ĉefinstruisto, timante violentan batadon de la patro kaj pereiĝon de sia ŝako kaj manlibroj. Li tre ĉagreniĝis. Tagmeze kiam li pasis preter la parko, subite ideo venis en lian kapon. Postagmeze li kun kuraĝo demandis al la ĉefinstruisto, ĉu li povas venigi sian avon, ĉar la gepatroj estas okupitaj. Jesis la ĉefinstruisto.
Dimanĉe post tagmanĝo, Dalin iris al la sudokcidenta angulo de la parko, kie oni ludas ŝakon. Tiam malmultis ludantoj kaj spektantoj. Li venis al maljunulo, kiu sola sidis antaŭ ŝaktabulo, ŝajne atendante ludanton. Salutinte al la maljunulo, li prove damandis: “Ĉu mi rajtas ludi kun vi?”
“Ah, vi kapablas ludi ŝakon, ĉu?” La maljunulo ekgajis kaj aldonis: “Mi donas al vi avantaĝon de unu aŭ du pecoj, ĉu?”
Antaŭe Dalin kelkafoje spektis la maljunulon ludantan kun alia, kaj bone sciis la nivelon de la maljunulo. Li diris: “Ne necesas doni avantaĝon al mi.”
“Haha, vi knabeto estas memfida al vi!” La maljunulo ekridis kun intereso.
Dalin enkore asertis, ke li povas facile venki la maljunulon. Tamen li lasis la unuan ludon finiĝi per egalstato. La maljunulo pensis, ke li ne gajnis pro sia subtakso pri la knabeto. Dum la dua partio, li sin koncentris. Dalin intence faris kelkajn perdojn kaj fine malvenkiĝis. La maljunulo en instriga tono konsolis la knabeton: “Mi ne atendis, ke vi estas iom lerta.”
“Sed mi vere deziras vin venki. Ni ludu denove. Se mi malgajnos, vi punos min laŭ via plaĉo.” Dalin faris defion.
La maljunulo incitiĝis kaj ŝercis: “Se vi malgajnos, mi piedbatos vian pugon.”
“Konsentite! Se vi estos venkita, vi devos fari aferon por mi, ĉu bone?”
“Decidite!”
Dum la tria partio, Dalin simulis fari grandajn penojn kaj klopodi tre malfacile antaŭ ol gajni.
Akceptinte sian malvenkon, la maljunulo scivoleme demandis al la knabeto: “Kion vi esperas min fari por vi?”
“Avĉjo, ĉu vi volus helpi min, ŝajnigante mian propran avon?” petis Dalin.
“Por kio?”
“Mi studis manlibron de ŝakludo dumlecione, la ĉefinstruisto trafis min kaj postulas renkontiĝi kun mia familiestro.”
La maljunulo abrupte ekkomprenis kaj ridete diris: “Ne estas mirinde, ke vi uleto povas ludi tiel bone, vi estas fano de ĉina ŝako!” Li daŭre demandis: “Kial vi ne sciigos al viaj gepatroj?”
“Mi timas ke ili min batos, forĵetos mian ŝakon kaj bruligos la manlibrojn,” diris Dalin en plora tono.
Sekvatage Dalin kondukis la maljunulon al la oficejo de la ĉefinstruisto. Li skrupule frapetis je la pordo kaj laŭte anoncis pri sia veno: “Saluton, sinjorino! ”
Depost la pordo venis virina voĉo: “Bonvolu eniri!”
Puŝmalferminte la pordon, ambaŭ eniris la oficejon. La ĉefinstruisto tuj stariĝis renkonte al la maljunulo kaj ĝentile salutis: “Paĉjo, kial vi venis?”
Surprizite kaj perplekse Dalin timide demandis al la ĉefinstruisto: “Ĉu li estas...?”
“...mia bopatro,” respondis la ĉefinstruisto kun serioza mieno.
完整帖子 kompletaj mesaĝoj: