RAKONTO PRI LA HAROJ
RAKONTO PRI LA HAROJ(冯文洛先生世译鲁迅的《头发的故事》)
Estis dimanĉmatene, mi deŝiris la folion antaŭtagan de la kalendaro kaj rigardis kaj rerigardis la novan folion dirante: “Ha, estas la deka de oktobro, — la Festo de Du Deka-oj. Tamen estas nenia noto ĉi tie!”
Unu el miaj konatoj pliaĝaj, sinjoro N, kiu venis al mia loĝejo por forbabili horeton, aŭdinte mian rimarkon diris malbonhumore:
“Ili pravas! Ili ne memoras, sed kion do vi povas fari al ili? Vi memoras, sed kio sekvas?”
Nu, ĉi tiu sinjoro N estas iom spitema. Ofte li koleretas nenecese kaj diras sensencaĵojn. En tiaj okazoj laŭkutime mi lasas lin paroli al si mem kaj ne eligas eĉ unu vorton, ĉar fininte sian argumentadon li eksilentos.
Li diris:
“Mi admiras plejmulte la Feston de Du Deka-oj en Pekino. Matene policano venas al ĉies pordo kaj ordonas: ‘Hisu la flagon!’ ‘Jes, hisu la flagon!’ El ĉiu pordo elpaŝas apatie civitano kaj elpendigas sur stango pecon de diverskolora tolo. Tie ĝi restas ĝis la nokto. — Tiam oni malhisas la standardon kaj fermas la pordon; iuj forgesas tion fari, kaj ĝi restas tie ĝis la sekvanta antaŭtagmezo.
“Ili forgesis la feston, kaj la festo ilin!
“Ankaŭ mi forgesas ĝin. Se mi ĝin rememoras, la eventoj ĉirkaŭ la unua Festo de Du Deka-oj eksvarmas en mia cerbo kaj min maltrankviligas.
“La vizaĝoj de multaj miaj amikoj ekŝvebas antaŭ miaj okuloj. Kelkaj junuloj penadis kaj kuradis de loko al loko dum pli ol dek jaroj kaj iu kuglo finis ilian vivon en sekreto. Kelkaj junuloj pafis kaj maltrafis sian celon, kaj suferis torturon en karcero pli ol unu monaton. Jen aliaj junuloj havis altan celon, sed ili malaperis subite, kaj eĉ iliaj kadavroj perdiĝis, neniu scias kie.
“Ili ĉiuj pasigis la vivon inter la mokridoj, insultoj, persekutoj kaj insidoj de la socio, kaj iliaj tomboj jam delonge ebeniĝis en forgeso.
“Mi ne povas elporti la memoron de ĉi tiuj eventoj.
“Preferinde ni memoru ion fierindan kaj babilu pri tio.”
Rideto aperis subite sur la vizaĝo de sinjoro N: li ektuŝis sian kapon kaj parolis laŭtvoĉe:
“Mi estas plej fiera pri tio, ke de la unua Festo de Du Deka-oj oni ne plu ridas kaj insultas min dum vojiro.
“Frato, ĉu vi scias ke la haroj estas trezoro kaj malamiko de la ĉinoj? Pro ili multaj suferis senbezone en la pasinteco kaj en la nuno!
“Niaj tre antikvaj prauloj probable malalte taksis la harojn. Laŭ la kriminala kodo, kompreneble, la kapo estis la plej grava, kaj la senkapigo plej severa puno. Duavice sekvis la seksorgano: tial kastro kaj ŝloso de la utero estis ankaŭ teruraj verdiktoj: ja senharigo estis la plej eta el la etaj punoj. Tamen oni ne scias, kiom da homoj estis tutvive piedpremataj de la socio pro iliaj senharaj kapoj.
“Kiam ni laboris por la revolucio, la Dek Tagoj de Jangĝoŭ kaj la Masakro en Giading estis de ni multe pridiskutataj. Fakte tio estis nur taktiko. Reale la ĉinoj ribelis ne pro la pereo de 1’ patrujo, sed nur por kontraŭi la harligon.
“Kiam la obstina popolamaso estis finmasakrita, la postrestantaj aĝuloj ĉiuj finis la vivon per natura morto kaj la kutimo kunplekti la restantajn longajn harojn en harligon jam de longe enradikiĝis, sed Hong kaj Jang denove ekribelis. Mia avino iam rakontis al mi, ke la popolo estis tiutempe en tre malfacila situacio: tiujn, kiuj havis nerazitajn kaj nekunplektitajn harojn mortiĝis la soldatoj de 1’ ŝtato, kaj la aliajn ankoraŭ havantajn harligon mortigis la longharuloj!’
“Mi ne scias, kiom da ĉinoj suferis, estis persekutataj kaj pereis pro la sensentaj haroj.”
Kun okuloj turnitaj al la tegmenta trabo, N ŝajne pensis pri io; poste li daŭrigis:
“Kiu do supozis, ke ankaŭ mi suferos pro la haroj?
“Mi iris por studi en fremdlandon kaj fortranĉis la harligon. En tio ja estis nenia mistero; tio okazis nur pro ĝia maloportuno. Kiu do supozis, ke pro tio kelkaj miaj kolegoj kun harligo kunvolvita sur la verto forte malamos min, la inspektoro koleregos kaj minacos, ke li ĉesigos mian stipendion kaj resendos min al Ĉinio?
“Post malmultaj tagoj oni tamen fortondis la harligon de tiu sama inspektoro, kaj li forkuris. Unu el la tondintoj estis Zoŭ Ĵong, kiu verkis la libreton Revolucia Armeo. Pro tio li ne plu povis studi tie, revenis Ŝanhajon kaj poste mortis en la ‘okcidenta malliberejo’. Eble vi de longe forgesis lin.
“Post kelke da jaroj mia hejma stato financa ege malboniĝis, kaj se mi ne serĉus laboron, mi devus suferi malsaton. Mi povis fari nenion krom reveni al Ĉinio. Alveninte Ŝanhajon mi tuj aĉetis falsan harligon — ĝi kostis tiam du juanojn — kaj revenis hejmen ĝin portante. Mia patrino ja diris nenion, tamen kiam aliaj homoj renkontis min, unue ili ekzamenis la harligon, kaj trovinte ĝin falsa, ili ekridaĉis kaj aŭguris al mi la kondamnon al senkapigo. Unu el miaj parencoj eĉ estus min denunconta ĉe la registaro, sed poste li nur pro la timo, ke la ribelo de 1’ revoluciuloj eble sukcesos, ne faris tion.
“Mi pensis ke la falsa ne estas tiel oportuna kaj simpla kiel la vera, kaj mi forĵetis la falsan harligon kaj simple iris sur la strato en okcidenta kostumo.
“Irante mi aŭdis mokridojn kaj insultojn tutvoje; kelkaj sekvis min kaj kriis insulte: ‘Impertinentulo! Falsa fremda diablo!’
“Mi do anstataŭigis la okcidentan kostumon per robo, sed ili des pli insultis min.
“Ne sciante kion fari, mi kunportis bastonon kaj kelkfoje batadis ilin tutforte, kaj iom post iom ili ĉesis insulti. Sed mi estis ankoraŭ insultata, kiam mi iris al iu fremda loko, kie oni ne gustumis la bastonon.
Ĉi tiu afero tre ĉagrenis min kaj ĝis nun ne estas forgesebla. Studante en fremdlando mi legis en ĵurnalo pri turisma veturo de iu doktoro Honda al la Malaja Insularo kaj Ĉinio. Tiu ĉi doktoro ne komprenis la ĉinan kaj malajan lingvojn. Oni demandis lin, kiel li povas vojaĝi ne komprenante la lingvojn? Levinte sian bastonon li klarigis, ke ĝi estas ilia lingvo. Ili ĉiuj komprenas ĝin! Pro tio mi koleris dum pluraj tagoj, sed kiu supozis, ke ankaŭ mi faros la samon senkonscie, kaj ĉi tiuj homoj efektive komprenis. . . .
“Dum la unua jaro de Hjuantong mi servis kiel vokto en hejmurba liceo. Miaj kolegoj evitis min kiel eble de plej malproksime, kaj la burokratoj de la supera instanco observis min kiel eble plej atente, tiel ke mi kvazaŭ sidis tuttage en glacikelo aŭ staris ĉe ekzekutejo; kaj la tuta kaŭzo estis nenio alia ol tio ke mankis al mi harligo!
“Kelkaj lernantoj venis iun tagon subite en mian ĉambron kaj diris: ‘Sinjoro, ni volas fortondi la harligon.’ Mi ne permesis! ‘Ĉu estas bone kun la harligo aŭ sen ĝi?’ ‘Estas pli bone sen ĝi...’ ‘Do kial vi ne permesas ĝin tondi?’ ‘Ne indas tion fari, estas pli konvene ĝin konservi,— atendu iomete!’ Ili respondis nenion kaj eliris kun lipgrimaco: fine, tamen ili tondis la harligon.
“Ho, la afero graviĝis; riproĉoj venis de tiuj flankoj; sed mi afektis nescion kaj lasis ilin eniri la klasĉambron sen harligo kune kun multaj aliaj, kiuj havis ĝin.
“La epidemio de 1’ hartranĉo tamen infektis: la trian tagon ses harligoj estis tonditaj inter la studentoj de la pedagogia lernejo, kaj la saman tagon ses lernantoj estis forpelitaj. Ili ne povis resti en la lernejo nek hejmeniri. Ili baraktis en tiu malfacilo ĝis unu monato post la unua Festo de Du Dekaj, kaj nur tiam forviŝiĝis la stampo de ilia kulpo.
“Kaj koncerne min? Estis ankaŭ same. Mi venis al Pekino en la unua jaro de la Respubliko kaj tiam estis ankoraŭ kelkfoje insultata. Poste la policanoj tranĉis la harligon ankaŭ de miaj insultantoj, kaj neniu plu ĉagrenis min; sed mi ne iris al la provinco.”
N aspektis tre fiera, sed lia vizaĝo subite malheliĝis.
“Nun vi idealistoj denove krias, ke la virinoj tondu siajn harojn. Vi ree kreos multe da homoj suferantaj pro nenio utila!
“Ĉu ne estas jam nun virinoj, kiuj tondis siajn harojn kaj pro tio ne povas eniri lernejon aŭ estis el ĝi forpelitaj ?
“Ĉu reformi? Kie estas la armiloj? Ĉu laborante studi? Kie estas la fabrikoj?
“Kiam ili denove havos harnodon kaj fariĝos ies edzino, kaj tute forgesos pri ĉio ĉi, ili tamen estos feliĉaj. Sed se ili memoros iom pri egaleco kaj libero, ili suferos dum la tuta vivo!
“Mi demandas vin per la vortoj de Arcibaŝev: ‘Vi promesas oran epokon al la posteuloj de 1’ nunaj homoj; sed kion vi donas al ili mem?’
“Ve, dum la skurĝo de 1’ Kreinto ankoraŭ ne falos sur la dorson de Ĉinio, ĝi restos tiom longe la sama kaj ne volas ŝanĝi eĉ unu hareton!
“Ja ne estas venendentoj en via buŝo; kial vi skribas la vorton ‘vipuro’ sur via frunto, por ke la almozuloj mortbatu vin?. . .”
La monologo de N fariĝis pli kaj pli stranga, sed rimarkinte, ke mi ne tre atentas, li tuj fermis la buŝon kaj ekstaris por preni sian ĉapelon.
“Ĉu vi reiras?” mi demandis.
“Jes, pluvos,” li respondis.
Silente mi akompanis lin ĝis la pordo.
Surmetinte sian ĉapelon, li diris:
“Ĝis revido! Bonvolu pardoni la ĝenadon. Feliĉe, morgaŭ ja ne plu estos la Festo de Du Dekaj, ni do povos ĉion forgesi.”
一九二0年十月。
Oktobro 1920.
(Trad. Venlo Fon)
我假设这就是世界语原文小说。如果我们学过世界语的,再把它翻译成中文,肯定是每个人都不同鲁迅的原文。当然我肯定做不到,所以就让AI(DeepSeek)来吧,喏,如下:
那是个周日的早晨,我撕下日历上前一天的纸页,反复端详着新的一页,喃喃道:
"啊,今天是十月十日——双十节呢。可这日历上竟没标注!"
我的一位年长的熟人N先生来我住处闲聊,听见我的嘀咕后没好气地说:
"他们做得对!他们不记得又怎样?你能拿他们如何?你记得——可又能怎样?
这位N先生啊,脾气是有点倔。常常为些鸡毛蒜皮的事怄气,说些没头没脑的话。每逢这种时候,我照例由着他自说自话,半句也不搭腔——等他牢骚发完,自然就消停了。
他说道:"北京的双十节才最叫我开眼呢。大清早警察挨家挨户敲门喝令:'挂旗!''是,挂旗!'每户人家便慢吞吞踱出个人来,往竿子上系块五颜六色的破布。那旗子就这么晾到天黑——到时候有人收旗关门,也有忘了收的,破布条子便在竿头飘到第二天晌午。"
"他们忘了这节日,这节日也忘了他们!
"连我也快忘了。可只要稍一回想,当年第一个双十节前后的旧事就在我脑子里翻腾起来,搅得人不得安生。"
"许多故人的面容又浮现在我眼前。有些青年奔波劳碌了十余载,最终却悄无声息地丧命于一颗子弹;有些青年举枪射击却未能命中,反在牢狱里受尽月余酷刑;还有些青年胸怀壮志,却突然消失得无影无踪,连尸骨都无处可寻——谁也不知他们葬身何处。"
"他们的一生,都在社会的讥笑、辱骂、迫害和暗算中度过,如今他们的坟茔,早已在遗忘中夷为平地。"
"这些往事,我实在不堪回首。
"倒不如想些值得骄傲的事,说说这个吧。"
N先生脸上突然浮现一丝笑意,他摸了摸脑袋,提高嗓门说道:"最叫我得意的是,自打第一个双十节起,走在街上再没人笑话我、辱骂我了。"
"老兄啊,你可知道这头发既是宝贝又是祸根?古往今来,多少人平白无故就因它遭了殃!
"想来咱们老祖宗当初定是轻贱了这毛发。按刑律,砍头自然是头等大罪,宫刑阉割也算极刑——至于剃发,原不过是最末流的惩戒。可谁料想,就因这顶上无毛,竟叫多少人一辈子抬不起头来!"
"待到那些顽固的百姓被屠戮殆尽,剩下的老人也都寿终正寝,梳辫子的习俗早已根深蒂固时,洪杨又揭竿而起了。祖母曾对我说,那时百姓真是进退维谷——留着散发不梳辫子的,要被官兵杀头;依旧拖着辫子的,又要被长毛砍了脑袋!
"这无情的头发,不知害得多少中国人遭难、逃亡、丧命。"
N先生仰望着房梁,若有所思,片刻后又道:"谁曾想,我竟也为这头发遭了殃?
"我留学时剪了辫子,本只为图个方便,哪晓得几个盘着辫子的同窗竟因此恨我入骨,学监更是勃然大怒,威胁要停了我的官费,遣送回国!
"可没过几天,那学监自己的辫子也被人剪了,落荒而逃。动手的有个叫邹容的,写了本《革命军》,后来书也念不成了,逃回上海,最终死在'西牢'里——这人,你怕是早忘了吧?"
N先生仰面望着房梁出神,忽又继续道:"谁料我竟也为这头发吃尽苦头?
"当年留学时剪了辫子,本只为图个方便。谁知几个盘着辫子的同窗竟恨我入骨,学监更是大发雷霆,威胁要停我官费,押送回国!
"不出几日,那学监的辫子也被人剪了,仓皇逃走。动手的有个叫邹容的,写了本《革命军》,后来书也念不成,逃回上海,终死在'西牢'里——这人,你怕是早忘了吧?
"几年后家道中落,不谋差事便要挨饿。只得硬着头皮回国。刚到上海就买了条假辫子——那时要两块钱——戴着回家。母亲虽没说什么,旁人见了却总要细看,发现是假的便哄笑咒骂,说我该杀头。有个亲戚竟要去告官,后来怕革命党成事,才作罢。
"我想假辫终究不便,索性扔了改穿洋装上街。一路尽是'假洋鬼子'的嘲骂,有人追着喊'冒失鬼!'换上长衫,骂声更凶。
"无奈只得拄根手杖,见追骂的就狠狠打去,渐渐骂声少了。可到了陌生地方,仍免不了受辱。
"这事叫我窝火至今。留学时见报上载本田博士游历南洋,不通华语却持杖曰'此即吾语',当时气得我几日难眠。谁想后来自己竟也不自觉用了这'语言'......
"宣统元年在乡中学当学监,同僚避我如蛇蝎,上司盯我如钦犯,整日如坐冰窖、似立刑场——全因少了这条辫子!
"有天几个学生闯进我屋说要剪辫,我不许。他们反问:'留辫好还是不留好?''自然不留好。''那为何不许剪?''现在剪不值当...再等等!'他们撇嘴走了,到底还是剪了。
"这下闹大了,各方问责不断。我佯装不知,任他们光着脑袋与留辫生一同上课。
"这'剪辫瘟'到底传开了:师范学堂一日剪了六条辫,当天就开除六人。他们无处容身,挣扎到双十节后月余,才得销了'罪籍'。
"我呢?民国元年到北京时还常挨骂。后来巡警把骂我的人的辫子也剪了,这才清净。可我再不敢出京了。"
N先生面有得色,忽又阴沉下来:
"如今你们理想家又嚷着女子剪发,怕又要平白害苦多少人!现下不是已有剪发女生被拒入校或遭开除的么?
"改良?枪炮在哪?勤工俭学?工厂在哪?等她们盘起髻来做了谁家太太,把这事忘个干净,倒能快活。若还记得什么平等自由,怕要苦一辈子!
"且用阿尔志跋绥夫的话问你:'你们将黄金时代预约给他们的子孙了,可有什么给这些人们自己呢?'
"唉!在造物主的鞭子还没抽到中国脊梁上前,这地方怕是要永远如此,连根头发丝都不肯变!
"你嘴里又没金牙,何必在额上刻个'蝮蛇'二字,招乞丐来打死你?......"
N的独白越发离奇,见我反应冷淡,便戛然而止,起身取帽。
"要走了?"我问。
"嗯,要下雨。"他答。
我默默送他到门口。
他戴上帽子忽然说:"再见。恕我叨扰。好在明日已非双十节,我们尽可都忘却了。"
你们看,AI翻译得怎么样?
完整帖子 kompletaj mesaĝoj:
- RAKONTO PRI LA HAROJ -
Kapro,
2025-05-22, 16:21
- 头发的故事 - Kapro, 2025-05-22, 16:28