
Hejmeniri 回家 (短篇小说)
Hejmeniri
Yin Jiaxin(殷嘉新)
1
La patrino telefonis al ŝi, ke baldaŭ urbo Udano estos atakata de neĝoŝtormo kaj ŝi devas tuj hejmeniri. Ŝi rigardis tra la fenestro. Kvankam estis la kvina kaj duono posttagmeze, tamen ekstere eknigris. La ĉielo pli kaj pli peze ŝarĝiĝis de plumbaj nuboj.
Elirinte el la pordego de sia kompanio, ŝi ektremis tutkorpe pro blovo de akra ventego. Kuntirinte la mantelon, ŝi paŝis al la parkumejo. Ekpluvetis subtile dum kelkaj neĝflokoj ekdancis en la aero. Ĝi estis la unua neĝo de la jaro 2018. La stratlampo ankoraŭ ne lumis, do ĉio ĉirkaŭe montriĝis nebula. Enironte sian aŭton, ŝi atentis ke ne proksime troviĝas eta silueto, kiu estas moviĝanta al ŝi.
Kiam ĉe ŝi la silueto haltis, ŝi vidis ke tiu estas knabineto kun ruĝa ronda vizaĝo, longa taŭzita hararo kaj densa nazmuko pendanta sur la lipo. La infano surhavis malpurajn vatitajn veston kaj pantalonon, kiuj estis tiel lozaj, ke ŝi aspektis kiel palac-lanterno.
Per frostfendetita mano levinte du monbiletojn al ŝi, la infano ploreme diris: “Onklino, saluton! Jen du juanoj. Mi donas al vi.”
“Onklino ne bezonas vian monon. Kion vi deziras?” demandis ŝi scivole.
“Vi eskortu min hejmen, ĉu bone?” petis la infano.
“Kial vi ne restas kune kun viaj gepatroj?”
“Panjo, mia panjo, kun mia frato en sia sino, ŝi malaperis. Ŝi forĵetis min.” Larmoj ekrulis sur la infanaj vangoj. “Panjo forĵetis min!”
“Ne tion diru! Ĉu eblas ke panjo forĵetas sian infanon?”
La infano klinis la kapon al la brusto.
“Ne ĉagreniĝu. Onklino nepre helpos vin.” Konsolante la infanon, ŝi malfermis la aŭtopordon.
Jam ĉesis pluveto, sed neĝo pli kaj pli furiozis , tiel ke la tero fariĝis blanka. Akra ventego ankoraŭ blovadis.
Per buŝpapero deviŝinte la nazmukon kaj larmojn por la infano, ŝi startigis la aŭton kaj ĝian klimatizilon. Ŝi demandis: “Kie estas via hejmo?”
“En granda bazaro,” respondis la infano.
“Kio estas la nomo de la granda bazaro?”
“Mi ne scias. Mia paĉjo vendas legomojn. Ĉiumatene, tie estas multaj, multaj kamionoj, kun legomoj sur ili.”
“Ĉu estas Hagu-Grocejo?” Ŝi pensis, ke se ĉiumatene troviĝas multaj kamionoj ŝarĝitaj de legomoj, tie devas esti la grocejo ĉe la antaŭurbo.
2
“Tin, tin, tin...” Ŝia poŝtelefono sonis.
Denove estis la patrino: “Mia kara, ĉu vi jam ekiris?”
“Jam, panjo.”
“Bone. Atentu, nun neĝado fariĝis fortega kaj la vojo estas glitiga. Stiru malrapide, mi ne parolu plu, ne ĝenu vin.”
“Panjo. Mi ĵus renkontis vojperdintan infanon. Antaŭ ĉio mi devas ŝin eskorti al ŝia hejmo. Eble mi atingos hejmen iomete malfrue. Vi vespermanĝu kune kun paĉjo, ne atendu min.”
Neĝo jam iĝis neĝoŝtormo. Vere, estis malfacile por iu ajn veturilo moviĝi sur la vojo. En la aero kirliĝis kaj dancadis papili-similaj neĝflokoj. Surtere pli kaj pli dike amasiĝis neĝo. Survoje rampis zigzage veturiloj. Hazarde vidiĝis koliziintaj veturiloj ĉe la vojorando. Ŝi ekstreĉiĝis kaj la infano restis kvieta.
Por mildigi la streĉitecon, ŝi ekbabilis kun la infano: “Etulino, kio estas via nomo?”
“Mia nomo estas Eta Dikulino.”
“Kiomjara vi estas?”
“Mi, mi, kvin- preskaŭ sesjara.” respondis la knabineto, pensinte iomete.
“Do, ĉiutage vi vizitas infanĝardenon, ĉu?”
“Malofte vizitas. Mi havas malsanon, je la cerbo,” la infano montris sian kapon per fingro kaj daŭrigis: “Mi ĉiujare vizitas hospitalon, kelkfoje. Panjo diris, ke la familio, jam konsumis multe, multe da mono, por mia malsano; la familio ne plu havas monon, por min kuraci. Ŝi ne ŝatas min. Mian fraton ŝi ŝatas.”
“Kiomjara estas via frato?”
“Preskaŭ unujara. Panjo kaj paĉjo ŝatis min antaŭe.”
Ekster la aŭto daŭris la neĝoŝtormo, kaj rulpremite de veturiloj la neĝo surtere tuj frostiĝis. Veturiloj glitis kiel sur sapo. Tenante la stirilon firme, ŝi pli malrapidis.
Je la sepa horo, ili atingis la grocejon, sed la infano diris ke ĝi ne estas la granda bazaro, kie ŝia familio estas!
“Ho, ve!” ŝi suspiris depremite. Ŝi ekmemoris ke kvankam Udano ne estas granda, tamen troviĝas du legomgrocejoj.
“Do, via hejmo estas en Maŭĝan-distrikto, ĉu?” ŝi demandis la infanon.
“Mi ne scias.” Perpleksa rigardo montriĝis en la okuloj de la infano.
“Por iri al via hejmo, oni devas trapasi longan longan ponton, ĉu?”
La infano kapjesis palpebrumante. Ŝi turnis la aŭton al Maŭĝan-distrikto.
La furioza vetero ĉesigis la servadon de ĉiuj publikbusoj kaj surstrate malmultis veturiloj, plejmulte jam ekipitaj per radoĉenoj. Ŝi apenaŭ povis sin orienti. Ŝia aŭto antaŭeniris kiel ebriulo jen glitante jen zigzagante. Post kelka tempo, ŝi sentis sin elŝivitanta sur la polmoj, frunto kaj dorso. Nerimarkite, sidante en la seĝo, la infano endormiĝis kun la nazmuko fluanta en la buŝon kaj daŭre eliĝanta ĉe la buŝangulo.
3
Finfine, la neĝoŝtormo ĉesis kaj ambaŭflanke de la vojo la neĝotavolo densiĝis ĝisgenue. La iluminita stajponto aperis fronte de ŝi. Sed inter ŝi kaj la ponto kuŝis longa forta deklivo, tra kiu ŝi ne lertis aŭtadi en tia vetero kia la nuna. Ŝi descendis atente kaj malrapide. Ĉe la fino de la deklivo, subite, oni ne sciis kial, la aŭto glite alkuris antaŭen, pli kaj pli rapide, kvazaŭ sovaĝa ĉevalo galopanta. Ŝi, kun la kapo malplena, apenaŭ kapablis regi la aŭton. Tre baldaŭ la aŭto alproksimiĝis al kamiono, kiu sin ŝanceladis kun bruego. Por eviti kolizion, ŝi deksteren turnis la stirilon tiel energie, ke la aŭto impetis sur la trotuaron kaj kun “krak” rompis la balustradon de la ponto, ĝi paneis en la rompita breĉo. Ŝia kranio batis la fenestron tiel peze ke ŝi svenis. La infano vekiĝis pro skuego kaj ekploregis, tirante ŝin je la brako kaj el la tuta gorĝo kriante: “Onklino, vekiĝu! Onklino, vekiĝu...”
Post pluraj minutoj, ŝi rekonsciiĝis.
La infano ne plu ploradis kaj demandis ŝin: “Onklino, ĉu la aŭto difektiĝis? Ni ne povos hejmeniri, ĉu?”
“Ne gravas, Eta Dikulino, estu trankvila. Onklino havos rimedon.”
Efektive, deprimite ŝi mem ne sciis kion fari. La kranio multe doloris al ŝi. Palpinte la kapon, ŝi tuŝis etan hematomon. Ŝi provis malfermi la pordon, sed vane, pro frostiĝo. Ŝi elprenis la poŝtelefonon por alvoki helpon. Bedaŭrinde, ĝia baterio elĉerpiĝis. Ŝi afliktiĝis, tiel ke ŝi preskaŭ larmis.
Kun sia dekstra frontrado pendanta en la aero kaj sia karoserio droninta en la dika neĝo, la aŭto sidis sur la difektita pontorando. Ĝi eble en la riveron falos en iu ajn momento.
Ekhaltis du preterpasantaj aŭtoj, el kiuj eliĝis kelkaj homoj. Vidinte ke troviĝas homoj en la akcidentaŭto, ili provis malfermi la pordon, sed ne sukcesis. Do, ili urĝe blokis la radojn per pecoj de la rompita balustrado, dume ili poŝtelefonis al 110 kaj 120, kaj sekve ekbruligis ion ĉe la aŭtpordo por degeligi la glacion.
Post momento, sinsekve 120-ambulanco kaj 110-policaŭto atingis la lokon, kiam la pordo de la akcidentaŭto malfermiĝis kaj eliĝis ŝi kun unu mano masaĝanta sian kranion kaj la alia tiranta la infanon. Por sekureco, la policanoj postulis ke la savintoj forlasu la scenejon. Asertinte, ke ŝi ricevis neniun vundon krom la eta hematomo, ankaŭ forveturis la ambulanco.
Laŭ la ordono de la policanoj, ŝi kaj la infano atendis en la policaŭto por ŝirmi sin kontraŭ malvarmego. Sed la timigita infano ne volis enaŭtiĝi, dirante: “Policano kaptas malbonulojn, mi ne estas malbonulo!”
Aŭdinte ŝian vorton kaj rigardante ŝian de nazmuko makulitan vizaĝon, ŝi eksentis la infanon kaj ridinda kaj kompatinda. Karesante la infanon je la kapo, ŝi konsolis: “Jen estas trafikpolicanoj. Ili helpas nin, ne kaptos vin. Vi estas bona infano, neniu policano kaptos vin.”
Tra la fenestro ŝi vidis, ke malgraŭ la malvarmego la du policanoj daŭrigis sian laboron: la maljuna fotadis tie kaj ĉi tie je la akcidentejo, dum la juna direktadis la trafikon. En ŝiaj okuloj la alta junulo, rekte starante sur la frostigita neĝogrundo, montriĝis vere impona.
Kiam alvenis tir-traktoro kune kun pluraj urĝriparistoj, la du policanoj ĝuste finis sian laboron kaj revenis al sia aŭto. La maljuna sidiĝis sur la ŝofora seĝo kaj la juna sur la apuda seĝo. La junulo sin turnis al ŝi, dirante: “Pardonon! Vi devas atendi plu momenton. Bonvolu montri al mi vian kondukpermeson.”
Ŝi la dokumenton elprenis kaj donis al la junulo, kies vizaĝon ŝi tiumomente vidis klare. Li aspektis vere okulfrapa.
“Ne ĉagreniĝu,” diris la junulo, registrante ŝian informon: “Morgaŭ, ĉu matene aŭ posttagmeze, laŭ via bontrovo, iru al la Tria Filio de Udana Trafikpolica Brigado, ĉe la alia ekstremo de la ponto, por elpreni vian aŭton kaj la raporton pri la akcidento.”
“Sinjoro, ĉu mi povus uzi vian poŝtelefonon? La mia elĉerpiĝis.” Ŝi petis honteme.
“Por raporti al la asekurkompanio?” demandis li.
“Tio ne urĝas. Mi deziras telefoni al mia panjo.”
Ricevinte lian poŝtelefonon, ŝi ekklavis. Subite ŝi ĉesis, demandante: “Kioma horo nun?”
“Duono post la naŭa.” respondis la maljuna policano.
“Ve, lasu! Mi prefere faras voĉmesaĝon.”
“Kial ne interparoli rekte?” demandis la junulo.
“Kutime mia paĉjo enlitiĝas je la naŭa, lia koro malsanas. Mi timas, ke la telefonsonoro eblus lin veki kaj surprizi.”
“Kia subtila fraŭlino!” laŭdis la maljuna policano.
Ŝi poŝtelefonis: “Panjo, mia telefono jam ne havas elektron. Mi timas ke vi maltrankviliĝas pro mi, do mi ĵus prunteprenis telefonon. Ĉe mi ĉio iras bone. Aranĝinte la infanon mi tuj hejmeniros, nur iomete malfrue. Paĉjo jam endormiĝis, ĉu? Ne atendu min, Panjo. Nun vi enlitiĝu. Ĝis, Panjo! ”
“Kion signifas via ‘aranĝinte la infanon’?” demandis la juna policano suspekteme.
Ŝi detale diris pri la afero inter si kaj la infano.
“Ha, estas tiel! Nun vi ne kapablas daŭrigi la eskortadon. Ni devas transigi vin ambaŭ al policostacio, kaj tieaj policanoj traktos vian aferon.”
4
En la policostacio du policaninoj akceptis ilin.
“Fraŭlino, dankon pro via helpo al la infano! Nun vi povas hejmeniri. Ni tuj eskortos la infanon al la grocejo. Bonvolu kredi ke ni nepre trovos ŝiajn gepatrojn.”
“Kompreneble mi kredu policanon! Antaŭdankon al vi!”
Subite, en la kapon venis al ŝi tio, ke ŝi kaj la infano ankoraŭ ne vespermanĝis. Ŝi havis neniun apetiton, sed ŝi intencis aĉeti manĝaĵon por la infano.
“En tiel frosta vetero kaj je tiel malfrua horo, kie vi povas aĉeti manĝaĵon?”
Policanino elprenis iom da frandaĵo. Klininte la kapon super la frandaĵo, la infano manĝegis kiel lupido.
“Eta Dikulino, onklino hejmeniros. Ĝis revido!” ŝi adiaŭis la infanon.
Englutinte la plenbuŝon da manĝaĵo, levinte la kapon kaj rigardante ŝin per la konfuzaj okuloj, la infano demandis: “onklino ne volis min eskorti plu, ĉu?”
“Policaninoj-onklinoj eskortos vin, ili havas aŭton. Eta Dikulino estas bona infano, obeema infano. Sekvu la policaninojn-onklinojn, ĉu bone?”
“Bone.” La infano elpoŝigis la du monbiletojn kaj donis al ŝi, dirante: “Onklino, mi donas la monon al vi, mi dankas vin.”
Ŝi forpuŝis la monon, dirante: “Dankema vi estas! Enpoŝigu la monon, Onklino ne bezonas. Se vi deziras fari ion por danko, do, memoru la aferon okazintan ĉi-vespere. Sufiĉe!”
“Bone. Onklino, mi volas kanti por vi.”
“Bonege!”
La ĉeestantoj ekaplaŭdis kaj la infano kantis jene:
“Serĉu, serĉu,
Saluton!
Bonvenon!
Vi estas
mia amiko.”
5
Kutime ŝi alvokis taksion per la poŝtelefono, sed nuntempe ŝia
telefono ne funkciis. Ŝi devis per mansvingado haltigis taksion ĉe la
stratrando. La blanka strato malplenis kaj neniu iranto vidiĝis. De tempo
al tempo preterrampis veturilo kvazaŭ heliko. Hazarde alveturis taksio,
sed ĉiam okupita.
Ventego kontinue blovadis. Neatendite ekneĝis denove. Sobiĝis neĝoflokoj luliĝante kvazaŭ leĝera virino. Ŝi sentis solecon enkore kaj malvarmon surkorpe. Ŝi rememoris ĉi-vesperajn okazaĵojn: la infano, la neĝoŝtormo, la kolizio, la policanoj, la poŝtelefono ...
“Ve, Ĉielo!” ŝi ekmiris: “Per la poŝtelefono sen elektro, kiel mi pagos por taksio?”
Kutime ŝi pagis per sia poŝtelefono, neniam portante kun si monbileton. Konsiderinte tion, ŝi konsterniĝis, kiam blua aŭto malrapide glitis al ŝi. La stiristo estis junulo en vesto el lanugo. Mallevinte la fenestron, li al ŝi vokis: “Ha lo, belulino! Eniru!”
Ŝi ĝojis rekoni en li la junan policanon.
“Ho, estas vi?” demandis ŝi surprize, enaŭtiĝinte.
“Fakte mia deĵoro finiĝis je la sesa. En tia vetero sendube multas akcidentoj, do mi memvole longigis la deĵoron.”
“Bona junulo, vere!”
“Jen iom da frandaĵo.” al ŝi enmaniginte pakaĵon, li diris: “Mi pensas ke vi certe malsatas.”
La pakaĵon ŝi metis apuden, dirante: “Dankon! Mi ne sentas malsaton nuntempe.”
“Mi eskortos vin hejmen, ĉu bone?”
“Ne ĝenu vin. Mi povas trafi taksion.”
“Ĉi-momente trafi taksion? Ha ha, ne eblas!” kun certeco li diris: “Lasu! Trafu mian aŭton. Ĝuste, estas oportune por mi.”
“Oportune?” ŝi ridetante demandis: “Ĉu vi scias kie mi loĝas, se vi diris ‘oportune’?”
“Kie?”
“Lahe-vilaĝo.”
“Ne gravas. Ne malproksime de mia domo.” Li mensogis bonintence.
“Nu, mi ne kredas.”
“Belulino! Mi petas, ke vi donu al mi ŝancon eskorti junulinon, kiu estas tenera, bela kaj ĉarma. Ĉu bone?”
Fininte la parolon, li ŝtele direktis la okulojn al ŝi, kiu ruĝiĝis kun rideto ludanta ĉe la buŝangulo.
Survoje, ili babiladis pri sia okupo, interesiĝo, hobio kaj tiel plu. Li sentis sin plezura elkore kaj ŝi varma tutkorpe. Ne rimarkinte ili proksimiĝis al Lahe-vilaĝo.
“Mi memoras ke troviĝas ponteto inter la ŝoseo kaj la vilaĝo. Se la ĝisgenua neĝo ne forŝoveliĝis, mia aŭto ne kapablas trapasi la ponton.” diris li maltrankvile.
“Ne gravas. Mi piediros hejmen, mia domo estas ĝuste apud la ponto.”
“Mi piede akompanos vin ĝis via domo.”
Ŝi nenion diris. Rideto refoje ekludis ĉe ŝia buŝangulo.
Kiam lia aŭto atingis la ponton, mirigite ili malkovris, ke sur la ponto situas senneĝa vojo sufiĉe larĝa por unu aŭto, kaj malgraŭ la flirtantaj neĝoflokoj du homoj estas ankoraŭ balaantaj la vojon. Ŝi tuj en ili rekonis siajn gepatrojn. Haste elaŭtiĝinte, ŝi alkuris kaj emocie kriis: “Panjo! Paĉjo!”
Ŝi sin ĵetis en la sinon de la patrino. Larmoj torentis el ŝiaj okuloj.
完整帖子 kompletaj mesaĝoj: