
Kial li ĉiam gajnis ? 他为什么总是得手? (故事)
Kial li ĉiam gajnis ?
Yin Jiaxin (殷嘉新)
Mi naskiĝis, kreskis kaj laboras en Wuhan, ĉefurbo de provinco Hubei, Ĉinio. En ĉiutaga vivo, mi uzas Wuhan-dialekton, kiun alilokanoj malfacile komprenas. Cetere, mi povas paroli la anglan lingvon.
Septembre de 2014, mia kompanio sendis min al Guangzhou por en la ĉina eksporta foiro vendi gajlon de ĉina sumako.
Iutage al mia eksponbudo venis junulo kun blonda hararo, bluaj okuloj kaj alta nazo. Li anglalingve demandis: “Saluton! Kio estas la prezo de via gajlo?”
“Saluto! FOB 4000 usonaj dolaroj por unu tuno.”Mi respondis en la sama lingvo.
Li donis al mi sian nomokarton, per kiu mi sciis, ke li nomiĝas Jeremy Short kaj venis de St. Louis, Usono. Ricevinte mian nomokarton, li detale ekzamenis mian gajlo-specimenon, poste li marĉandis: “3700 dolaroj por tuno, ĉu bone?”
Ah, tio ja estas la baza prezo de mia kompanio!
Mi hezitis kiel respondi, kiam li daŭrigis: “Por paroli malkaŝe, mi ĵus kontraktis kun alia kompanio pri 180 tunoj je la sama prezo. Nun estas la unua fojo por mi kontakti kun via kompanio, mi intencas fari provan mendon de 18 tunoj. Se ĉifoje ni kunlaboros bone, en la venonta jaro mi faros grandan mendon.”
Dirinte, li al mi montris la kontrakton kun alia kompanio. Certe, 3700 dolaroj por unu tuno, mi pensis, ankaŭ estas la baza prezo de tiu kompanio. Mi tre scivolis, kiel sinjoro Jeremy Short sciis ties bazan prezon.
Por akiri la novan klienton, mi povis fari nenion alian ol akcepti lian prezon.
En la sekva jaro, refoje mi renkontiĝis kun sinjoro Jeremy Short en la foiro en Guangzhou.
Li diris: “Ĉifoje mi intence mendos 360 tunojn da via gajlo, vi devas min favori je la prezo,”
“Certe.” Mi proponis la prezon de 3600 dolaroj por unu tuno.
“Ne, ne, tre alta!”li diris laŭte: “mi scias, ke via kompanio el kamparanoj kolektis la gajlon je tre malalta prezo, ĉar ĉijare la rikolto estas riĉega.”
“Do, kiun prezon vi povas akcepti?” mi demandis al li.
“3000 dolaroj.”li respondis.
Mi skuis la kapon, esprimante ke ĉi prezo estas nepagebla.
Efektive, mia baza prezo estis 3300 dolaroj por unu tuno.
“Se vi ne povas decidi, vi nun telefonu al via direktoro pri mia propono.”
Mi elprenis la poŝtelefonon. Kvankam sinjoro Jeremy Short sidis apude, tamen mi ne timas, ke li povas subaŭskulti mian komercan sekreton, ĉar mi kaj la direktoro interparolis en Wuhan-dialekto. Mi telefone informiĝis, ke, dum mia restado en Guangzhou, la kompanio kolektis grandan kvanton da gajlo je tre malalta prezo, kaj la baza prezo povas esti 3200 dolaroj por unu tuno.
Post kelka tempo da disputo, ni du partioj atingis interkonsenton je 3200 dolaroj por unu tuno, kiu ja estis la baza prezo de mia kompanio.
Ekde tiam, ĉiujare sinjoro Jeremy Short mendas gajlon de mia kompanio. La prezo varias laŭ diverseco de rikolto. Estas mirinde, ke ĉiufoje li ŝajne scias la bazan prezon de mia kompanio. Mi ne povas ne admiri, ke li vere lertas en komerca traktado.
Somere de 2019, sinjoro Jeremy Short oficvojaĝis al Wuhan. Profitante la ŝancon, li vizitis mian kompanion. Konfuceo diris: “ Se vi havas amikojn venintajn de malproksime, ĉu tio ne estas ĝojo? ” Mi regalis lin en restoracio. Tuj kiam la kelnerino surtabligis la pladojn, ni komencis manĝi. Mi trovis, ke unu plado estas tro salita. Fingromontrante la pladon, mi kolere demandis al la kelnerino: “Knabino, kial la plado estas tiel forte sala?”
“Pardonon, mi petas!” diris la kelnerino timeme kaj humile.
Mi ripetis la demandon. Ŝi rigardis min kun perpleksa mieno. Evidente, ŝi ne komprenis mian dialekton. Eble, ŝi, alilokano ekster Hubei, ĵus eklaboris en Wuhan.
Ĝuste en ĉi momento, sinjoro Jeremy Short eksplikis al la kelnerino, en ĉina komuna lingvo tre norma: “Knabino, li demandis, kial la plado estas tiel forte sala.”
Aŭdinte lian parolon, mi ege surpriziĝis.
Fakte, li iam studis en Wuhan Universitato kvar jarojn, kaj li povis ne nur flue paroli en ĉina lingvo sed ankaŭ kompreni Wuhan-dialekton.
Finfine, mi eksciis, kial li ĉiam gajnis en la traktado inter ni.
完整帖子 kompletaj mesaĝoj: