La unua rendevuo 相亲(短篇小说)
La unua rendevuo
Yin Jianxin(殷嘉新)
Je ĉirkaŭ du dek kilometroj malproksima de Vudan-urbo troviĝas ravineto, ĉe kies fundo inter du montetoj situas kvaretaĝa domego rigardanta al larĝa lago. Inter la domego kaj la lago estas granda ĝardeno borderita de vicoj da arboj.
Estis posttagmezo de malfrua printempo. Zefiro blovetis kaj brilis ondetoj sur la lago. Belaspekta kaj altastatura junulo vizaĝe al la lago staris apud benko en la ombro de arboj, tenante bukedon da sovaĝaj floroj. Li rigardis foren kun rigida mieno, ŝajne atendante iun. Baldaŭ laŭ pado tra la ĝardeno alvenis svelta junulino en blanka robo. Ŝiaj okuloj grandas, ŝia vizaĝo estis bela sed malvigla.
La junulino salutis dorse de la junulo, kaj ĉi tiu sin turnis. Li klinis sian korpon al la junulino dirante: “Saluton! Ĉu mi havas honoron paroli kun distingita fraŭlino Hu?”
La junulino respondis lian saluton per senfina riverenco: “Jes. Ja estas mi, Hu Ce, via humila servanto. Ĉu via moŝto estas la junulo, kiun prezentis la svatistino Cui?”
“Jes. Mi pensas, ke la svatistino Cui certe prezentis al vi mian humilan nomon Luan Suo.” Li al ŝi transdonis la bukedon da sovaĝaj floroj per ambaŭ manoj kaj diris: “Estimata fraŭlino Hu, bonvole akceptu la respekton el via humila servanto!”
“Ho, floroj? Bonege! Dankon!” La junulino aldonis: “Mi petas vian pardonon, ke vi atendis min longe!”
“Tute ne! Mi ĵus venis,” diris la junulo.
“Kiel via moŝto venis ĉi tien?” demandis la junulino.
“Mi stiris mian propran Lamborghini. Kaj vi?”
“Mi venis ĉi tien per mia propra Maserati.”
Ŝi daŭrigis: “Mi scivolas, ĉu via moŝto havas vian propran domon.”
“Mi havas vilaon kun granda ĝardeno kaj larĝa naĝbaseno.”
“Ŭa! Via moŝto estas tiom riĉa! Kian okupon via moŝto havas?” demandis la junulino.
“Mi havas nenian okupon?”
“Via moŝto havas nenian okupon, ĉu?” pligrandiĝis ŝiaj okuloj.
La junulo etendis manon kaj per fingro montris domegojn trans la lago: “Bonvole rigardu. Ĉu vi jam vidas la plej altan domegon?”
“Jes, jam. Tio estas banko.”
“Mia patro estas prezidanto de la banko kaj mia patrino fama kantisto-stelo. Mi estas ilia solfilo. Ĉiuj iliaj posedaĵoj ankaŭ apartenas al mi.”
“Ho, brave!” la junulino laŭtigis sian voĉon.
“Do, kio estas via okupo?” la junulo fiksis sian rigardon sur la vizaĝo de la junulino.
“Mi ankaŭ havas nenian okupon. Mia patro estas altranga oficisto de la provinca registaro, kaj mia patrino vicurbestro. Cetere, ŝi havas amanton, kiu ja estas lia provincestra moŝto. Ili triope liveras al mi ĉiun elspezon.”
Tiun momenton al la paro da gejunuloj paŝis mezaĝulo en loza vesto el striita ŝtofo. Tenante taseton da akvo per unu mano kaj injektilon per la alia, li alvokis: “He! Estas tempo preni medikamentojn kaj ricevi injektadon.”
Ĉe lia vokado, la paro ekrigardis malantaŭen. La junulo flustris al la junulino: “Ignoru lin, li estas frenezulo!”
La mezaĝulo daŭrigis sian paŝojn kaj alvokon. La junulo al li levis la pugnon kaj ekkris: “Damne for, vi frenezulo! Alie mi batos vin!”
La mezaĝulo foriris, senĉese vokante: “Estas tempo preni medikamentojn kaj ricevi injektadon.”
“Abomena frenezulo!” insultis la junulo.
“Nekuracebla frenezulo!” eĥis la junulino.
Kiam kvieteco refoje regis ĉirkaŭe, la paro da gejunuloj sin interrigardis. La junulo elmetis demandon: “Estimata fraŭlino Hu, mi volas scii, kiel vi pensas pri mi, via humila servanto.”
“Mi estas kontenta je la fono de via moŝto,” respondis la junulino.
La junulo preskaŭ ekdancis svingante kiel la manojn tiel ankaŭ la piedojn kaj milde diris: “Mi pensas, ke vi taŭgas por mi kaj plaĉas al mi. Mi deziras...deziras...ĉu mi rajtas brakumi vin?”
La junulino klinis sian kapon kun pudora sinteno, mallaŭte dirante: “Mi sentas min tre hontema!”
Li apenaŭ ekpremis ŝin al la sino, kiam laŭta voĉo de viro eksonis dorse de ili: “He! Kiel via amo iras?”
Surprizite, la paro tuj turnis sin kaj vidis viron vestitan en kuracista kitelo. La junulo indigne protestis: “Ĝi ne rilatas al vi, sinjoro ĉefo!”
Ridante la viro komentis: “Haha! Freŝaj floroj, vi estas romantikaj.” Rimarkinte pojnon de la junulo, la viro daŭre komentis: “Hodiaŭ vi desegnis belan brakhorloĝon. Lasu min aprezi, ĉu bone?”
“Ĉu sinjoro ĉefo ankaŭ iĝis frenezulo? Vi eĉ ne povas rekoni mian Rolexes! Ĝi estas tre tre multekosta. Ne tuŝu ĝin!” dirante, la junulo haste kaŝis la maldekstran manon dorsen.
La viro ekdirektis sian rigardon al la kolo de la junulino kaj mokante skuetis sian kapon: “Vi ĉiam pendigas la uzitan stetoskopon sur via kolo.”
Aŭdinte lian diron, la junulino abrupte kovris sian kolon per manplato, kaj retroiris du paŝojn, serioze avertante: “Restu kie vi estas! Ne provu tuŝi mian kolieron! Verŝajne via cerbo malsanus. Kiel absurde! Vi, sinjoro ĉefo, eĉ ne povas rekoni mian platena koliero! Mia dika kaj peza koliero estas unika en la mondo, ĝi valoras tre tre multe. ”
La viro rezignacie ŝultrotiris, grimacis per la lipoj kaj diris: “Lasu, lasu. Mi ne intencas vin ĝeni, sed nun estas tempo vespermanĝi. Oni ne povas plenigi sian ventron per amindumado, ĉu? Nu, iru kune kun mi por vespermanĝo!”
“Ne, mi ne volas iri.” La junulo decideme skuis sian kapon.
“Ankaŭ mi ne volas,” eĥis la junulino kaj ŝi ekbrakumis brakon de la junulo.
“Se vi ne iros kune kun mi,” la viro altigis sian tonon: “mi batos vin!”
“Kiun vi timigas?” la junulo diris kun sarkasma rido.
Ĝuste en la momento, magra junulo en loza vesto el striita ŝtofo venis kun mallonga bastono enmane. Li kriis al la gejunuloj: “Vi ambaŭ, sekvu min por vespermanĝo. Alie, mi pereos vin per mia trezora glavo.”
La paro obeeme sekvis la magran junulon laŭpaŝe al la domego. La viro scivole demandis la paron: “Mi vokis vin al vespermanĝo, vi ne obeis min. Kial vi obeeme sekvas lin?”
“Sinjoro ĉefo,” respondis la junulo: “ se ni ne obeus lin, li vere trapikus nin per sia damnita glavo! Ĉu vi ne scias, ke li estas frenezulo? Dirinte, li nepre faros.”
La viro balancis sian kapon, amare ridetante.
En la posta posttagmezo, la vetero ankaŭ serenis. La sama junulo vizaĝe al la lago staris apud la sama benko, portante bukedon da sovaĝajn florojn per ambaŭ manoj. La sama junulino alvenis kaj salutis dorse de la junulo, kaj ĉi tiu sin turnis. Li klinis sian korpon al la junulino dirante: “Saluton! Ĉu mi havas honoron paroli kun distingita fraŭlino Hu?”
La junulino respondis lian saluton per senfina riverenco: “Jes. Ja estas mi, Hu Ce, via humila servanto. Ĉu via moŝto estas la junulo, kiun prezentis la svatistino Cui?”
......
Tiel denove komenciĝis “la unua” rendevuo de la du gejunuloj.