Revo kaj realo 理想与现实(短篇小说)
Revo kaj realo
Yin Jiaxin (殷嘉新)
En malgaja humoro ŝi finis sian laboron pli frue ol kutime. Haltiginte la taksion, ŝi eniris la loterio-butikon ĉe la elirejo de la loĝkvartalo.
“La saman numeron?” demandis la vendisto.
“Jes.”
Enpoŝiginte la bileton, ŝi ne rekte hejmeniris sed ekpaŝetis ĉirkaŭ la gazono. Ŝia koro estis peza pro maltrankvilo, ja malica vento skuis la rutinon de ŝia laborema vivo.
En 2017 ŝi eniris Universitaton de Vudan, kie ŝi konatiĝis kun la nuna kunulo, tri jarojn pli aĝa ol ŝi. Diplomiĝinte, li ne volis forlasi ŝin kaj restis en Vudan, kiel asistanton de direktoro en granda kompanio. Du jarojn poste ankaŭ ŝi diplomiĝis, sed malgraŭ plirfoja provo, ŝi ne povis akiri taŭgan okupon. Do ŝi kontraktis kun taksi-kompanio kaj ekperlaboris kiel ŝoforo sian vivtenadon. Por ŝpari monon ili kunloĝis en luita apartamento unuĉambra. Ili planis aĉeti per monatpagoj apartamenton kun du ĉambroj kaj okazigi la nupton post la antaŭpago. Li al ŝi donis grandan parton de sia salajro kaj ĉiumonate ŝi deponis en banko la plejparton de ilia enspezo. Jam pli ol du jaroj pasis, la bela celo estis preskaŭ atingita.
Tamen, antaŭ nelonge amikino ŝin imformis ke ŝia amato tro intimiĝas kun belulino ĵus alveninta en la kompanio. Komence ŝi pensis ke temas nur pri klaĉo, kredante ke li ne povas perfidi ŝin. Tamen, laŭ konata onidiro, se ne blovas vento, ne ondas la torento. Pripensinte tion, ŝi suspektis la famon eble vera.
Do, ŝi decidis rekte demandi la amaton: “Oni diras ke vi intimiĝas kun bela nova kolegino en via kompanio, ĉu vere?”
“Tio tute ne veras! Kalumnio, absurda kalumnio!” Li premis ŝin en sian sinon kaj emocitone murmuris en ŝian orelon: “Mia kara, mi amas vin profunde. Ĉu eblas ke mi havus tian maldecan konduton?”
Ankoraŭ iom malfideme, ŝi plu demandis: “Kial en la lastaj monatoj, kial vi donis al mi malpli da monon ol antaŭe kaj ofte vespermanĝis ekstere?”
Li respondis: “Mi estas viro, do mi devas partopreni sociajn aktivaĵojn, krome pro laboro mi devas amikiĝi kun la kolegoj. Tio postulas iom da mono.”
“Ĉu vere?” ŝia koro moliĝis.
“Vere.” Li tenere liberigis ŝin el ĉirkaŭbrako kaj levis sian dekstran manon fronte al ŝi, deklamante:
“Mi volas al vi enamiĝi,
Kunvivi, neniam disiĝi,
Ĝis monto solviĝos je cindro.
Sekiĝos la akv’ en rivero,
Fulmtondros rulbrue en vintro,
Kaj falos la neĝ’ en somero,
Kuniĝos ĉielo kun ter’:
Nur tiam...”
“Sufiĉe! Denove via glata lango...” lian deklamon rompis ŝi kun rideto ludanta ĉe la buŝangulo.
Tiufoje ŝi ankoraŭ kredis liajn vortojn. Sed hodiaŭ, ŝi per siaj propraj okuloj konstatis ke la klaĉo estas fakto. Posttagmeze, kiam ŝi veturigis pasaĝeron preter Hotelo Vudan, ŝi vidis ke li eliras ŝultron ĉe ŝultro kun junulino . Ŝi estis tiom ĉagrenita ke ŝi tuj finis la laboron kaj reiris al la loĝkvartalo.
Subite la poŝtelefono sonis. Estis lia mesaĝeto: “Kara, mi ne vespermanĝos hejme. Kisas vin!”
En ŝia koro ekflamis ŝia kolero. Evidente, antaŭ ol vespermanĝi kun la malĉastulino li ne forgesis trompe sendi la mesaĝeton al sia kunulino. “Kara”, “kisas vin”, kiaj abomenindaj mensogoj!
Vespere ŝi atendis ĝis li revenis. Kun serioza mieno, ŝi lin alparolis: “Diru al mi, kion vi faris posttagmeze, kun kiu?”
“Posttagmeze?” Li surpriziĝis, sed tuj aplombe respondis: “Mi kaj la nova kolegino iris al Hotelo Vudan kaj renkontiĝis kun aliloka kliento de nia kompanio.”
“Kun kiu vi vespermanĝis?” ŝi plu demandis.
“Mi kaj la kolegino regalis la klienton en la nomo de nia kompanio. Kio malbona en tio?”
Kvankam ŝi ne estis tute kontenta pro lia respondo, tamen ŝi elektis ankoraŭ kredi al li.
Jam komencis nova tago kaj frumatene ŝi akceptis taskon: tri anoj de iu familio petis veturi al la flughaveno de Zufan, urbo distanca cent okdek kilometrojn de Vudan. Plenuminte la taskon, ŝi deziris ripozi iomete antaŭ ol reveni. Ĝuste en tiu momento, la poŝtelefono aperigis informon por ŝi ĝojige ŝokan: la numero hieraŭ lotumita por la ĉefa premio en la loterio tute konformas al tiu de ŝia bileto en la mansako: tio signifas ke ŝi jam gajnis dudek ok milionojn da juanoj (pli ol kvar milionoj da usonaj dolaroj)! Ĝoje ekscitita, ŝi sentis la tutkorpan sangon kvazaŭ boli. Estis la naŭa horo matene. Laŭregule, oni devas preni la monpremion en la ĉefurbo de sia provinco. Do ŝi tuj startigis sian taksion kaj veturis al la provinca ĉefurbo, proksima al Zufan.
Survoje al la ĉefurbo, ŝiaj pensoj kaj emocioj ankoraŭ ondis. Ŝi penis kvietigi la ekzaltitajn sentojn, sed vane. En la kapo ŝi ekplanis brilan estontecon...
Transiginte la monon de la premio en sian konton, ŝi intencis komuniki al sia amato la mirindan novaĵon, kiam la poŝtelefono eksonis. Estis li.
“Ha lo, mia kara!” Lia voĉo montris ĝojegon kaj ekscitiĝon: “Ĉu vi jam enkasigis la premion?”
“Kiel vi sciis?” demandis ŝi surprizite.
“Preterpasante la loterio-butikon mi vidis afiŝon kiu grandlitere reklamis la ĝojigan anoncon. La numero ja estas la sama de mia naskiĝtago. Mi memoras ke vi ĉiam aĉetas tiun ĉi numeron.”
Ŝi volis sciigi al li ke ŝi jam prenis la monon, sed subite en ŝia kapo venis ideo, tial ŝi ne elbuŝigis la vortojn. Ŝi nur diris: “Mi nun estas survoje al Vudan. Ni babilos pri tio hejme, ĉu bone?”
Ĉe la vesperkrepusko ŝi atingis la urbon. Haltiginte la taksion sur la parkejo apud la loĝkvartalo, ŝi eniris la hejmon kun perturbita mieno.
La kunulo, brile ridetante ĝis la oreloj, iris al ŝi renkonte kaj diris: “Vi gajnis la premion, ĉu ne? Montru al mi la bileton.”
El tirkesteto de la tualettablo ŝi elprenis la bileton aĉetita antaŭ du tagoj. Kontrolinte la numeron, li preskaŭ saltis kiel infano, sed fine atentis ŝian mienon kaj demandis: “Ŝajnas ke vi ne ĝojas gajni tian grandan premion. Kial?”
“Okazis kolizio! Maljuno estis renversita de mia aŭto.” diris ŝi kun bedaŭra mieno.
“Serioze aŭ ne?”
“La maljuno kuŝis surtere senmove, mi pensis ke eble li mortis.” ŝi aspektis tre timigita.
“Kaj poste?”
“Mi memoras ke la sceno estis ĉe la 65a kilometro de ŝoseo 307. Tiumonete nek aŭto nek piediranto pasis, mi do tiris kaj puŝis la maljunon en la lagon apud la ŝoseo.”
Li teruriĝis, kaj demandis: “Kio estas al via aŭto?”
“Fronta lampo rompiĝis. Mi jam portis ĝin al mekaniston”, ŝi mensogis.
“Kiam ĝ estos riparita?” demandis li anksie.
“La ulo diris ke mi povos ĝin preni morgaŭ tagmeze.” kaj ŝi aldonis: “Preninte la aŭton, mi rekte veturos al la ĉefurbo por enkasigi la premion. Kun tiu mono ni foriros el Vudan kaj iros al urbo kie neniu konas nin, ĉu ne?”
“Bone, bone!” Lia ĝojo denove ekbrilis.
“En la nova urbo ni aĉetos grandan domon, propran aŭton, geedziĝos, poste mi naskos infanojn. Kompreneble, vi laboros dum mi vartados la infanojn hejme.”
“Bona ideo!” li tute aprobis.
“Ni ankaŭ aĉetos unu domon por viaj gepatroj kaj alian por miaj.”
“Bonege!” li laŭte kriis kaj ne povis regi sin pro ĝojo.
En la sekva mateno, li iris al laboro kiel kutime dum ŝi restis hejme. Post nelonge, venis du policanoj kaj alvokis ŝin.
“Pro kio vi volas min?”
“Iu denuncis al la polico pri viaj fuĝo el trafika akcidento kaj intenca hommortigo”
Ŝi ridetis amare kaj multesignife, kaj iris kun la policanoj al ilia oficejo. Kelkajn horojn poste la policanoj devis konstati la fakton: en la antaŭa tago neniu aŭtokolizio okazis ĉe la 65a kilometro de ŝoseo 307, kaj tie estas vasta kampo, ne lago, eĉ ne akvosulko.
Elpolicejiĝinte, ŝi telefonis al la kunulo, sed lia numero ne plu funkciis. Ŝi telefonis al lia laborejo. La respondanto diris: “Li ĉi-matene rezignis sian funkcion. Strange, ankaŭ la nova oficistino samtempe forlasis sian postenon, memvole.”
Reveninte hejmen, ŝi trovis ke la jam malvalida loteribileto malaperis. Ŝi mokridis, kun profunda malestimo al tiu paro de stultaj friponaĉoj.
Tuj poste ŝi ekagis: ĉesigi luadon de la loĝejo kaj ŝanĝi la poŝtelefonan numeron, paki sian necesaĵojn, redoni la taksion. Kaj fine ŝi altkape forlasis la urbon Vudan, kie iam troviĝis ŝiaj ĝojo kaj malĝojo, amo kaj malamo.
完整帖子 kompletaj mesaĝoj: