头像

Ridetema soldato 爱笑的士兵(短篇小说)

作者 aŭtoro: 殷嘉新 Yin Jiaxin, 来自 el: 湖北 Provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Sunday, July 27, 2025, 07:23 (131天前)
编辑: 殷嘉新 Yin Jiaxin, 时间: Sunday, November 16, 2025, 10:18

Ridetema soldato

Yin Jiaxin(殷嘉新)

En 1938, la kontraŭjapana rezistmilito jam atingis blankardan staton. Komence de junio la japana armeo ekatakis Wuhan-urbon en la centra Ĉinio. Post pli ol ducent bataloj dum du monatoj, mortis aŭ vundiĝis granda nombro da soldatoj de ambaŭ flankoj. Por kompletigi la soldatokvanton de la frontlinio, la ĉina registaro urĝe varbis novajn soldatojn el proksimaj urbetoj kaj vilaĝoj.

Iutage de Julio, komisiite de la redakcio, mi kun fotilo vetruis al Maĉen-urbeto por fari raportadon pri tiea soldatvarbado. Inter vicoj da marŝantaj varbitoj mi ekvidis infanecan vizaĝon, sur kiu ludas rideto tiel brila kiel maja floro.

Mi retenis la knabon: “Saluton, eta soldato! Mi estas raportisto el Ĵurnalo de Wuhan. Ĉu mi rajtas scii viajn nomon kaj aĝon?”

Li ridetante respondis: “Saluton! Mi nomiĝas Lu Bisen kaj aĝas dek kvar jarojn.”

“Ah!” mirigite mi aldonis: “Tiom juna, vi devus viziti lernejon.”

“Lernejo?” Malĝoja rigardo ekfulmis en liaj okuloj. Li daŭrigis: “Ni jam ne havas lernejon.”

Antaŭ ol mi malfermis la buŝon, la knabo diris: “Ĝin ruinigis bombado de japanaj diabloj.”

Mi ŝanĝis la paroltemon: “Ĉu viaj gepatroj konsentas vian soldatiĝon en tiom juna aĝo?”

“Certe! Ili ĉiuj konsentas kun mi, la gepatroj kaj pli juna fratino. Ili rigardas min en paradizo, atendante ke mi venĝu ilin kontraŭ japanaj diabloj.” Dirante tion, la knabo kun amara rideto suprenrigardis la ĉielon kvazaŭ vere vidante siajn familianojn.

Mi ne sciis kion diri, sed proponis fari fotadon por li.

“Bonege! Mi neniam fotigis min.” Gaja mieno montriĝis sur lia vizaĝo.

Mi emis plori en tiu momento, kiam mi direktis la objektivon al la knabo, kiu pozis rigide kun radia rideto.

Fotite, li scivole demandis min: “Ĉu mia foto povos aperi sur la ĵurnalo?”

“Jes, nepre,” mi respondis afable.

“Tre bone!” Li ridis elkore kaj preskaŭ ekdancis de ĝojo farante grandajn gestojn.

“Mi intencas doni al vi la foton post la milito kaj denove intervjui vin, kie mi povos serĉi vin?”

Aŭdinte mian demandon, li mirstultiĝis unue kaj tuj respondis: “Eble vi povos eltrovi min je numero 1, Paco-avenuo, Maĉen-urbeto.” Tion dirinte, li forkuris al la vicoj kaj ĉeno da liaj ridegoj sonoris ĉe miaj oreloj por iom da tempo.

Je la 14-a de aŭgusto 1945 Japanio senkondiĉe kapitulacis, kaj la milito finiĝis finfine.

Laŭ la promeso, mi kun la foto veturis al Maĉen-urbeto por intervjui la soldeton Lu Bisen. Elirinte la busostacion, mi alvokis rikiŝon kaj al la koĉero diris: “Bonvolu iri al numero 1, Paco-avenuo.”

La koĉero iom konfuzite demandis min: “Ĉu via moŝto vere deziras iri al numero 1, Paco-avenuo?”

Mi jesis.

“Tiu loko estas tre malproksima,” li daŭre diris.

“Ne gravas. Mi pagos vin. Mi volas renkonti konaton.”

Ĵetinte strangan rigardon al mi, li sin returnis kaj ektrenis la timonetojn de la rikiŝo.

Atinginte la cellokon, ekster mia atendo mi trovis, ke tie estas martira tombarejo.

Gvidite de laboranto, mi elserĉis la tombon de Lu Bisen. Ne troviĝis foto sur la tomba ŝtono. Mi eligis lian foton el mia teko kaj metis ĝin en la fotokadron sur la ŝtono. Vizaĝe al la naiva viazaĝo, mi deziris paroli ion sed nenion diris. La ridetanta vizaĝo estas tiel dolĉa kaj pura, ke mi ne forgesos por ĉiam.

主题RSS Feed

powered by my little forum