Serĉi pretekston por viziti la patrinon找理由看母亲(随笔)
Serĉi pretekston por viziti la patrinon
Yin Jiaxin(殷嘉新)
Je mia aĝo de kvar jaroj, pro malriĉeco, la gepatroj adoptigis min al la pli juna onklo, kies familio vivis iomete pli bone ol la mia. Nuntempe, la patro kaj la adoptaj gepatroj jam forpasis, dum la patrino fartas sane. Mi kelkfoje invitis la patrinon vivadi en mia familio. Sed ŝi obstine volas nek loĝi kune kun mi nek akcepti mian iun ajn helpon, ĉar, laŭ ŝiadiro, ŝi ne vivtenis min antaŭe, do ŝi preferas ne ĝeni min nun.
Post sia eksedziĝo, mia pli juna frato loĝas kun la patrino en luita domo, kiu distancas de mia loĝejo je kvar kilometroj. Mia frato laboras tre malproksime, ĉiutage eliras frumatene kaj revenas malfrue. Kiel introvertito, li malofte interparolas kun la patrino. Do tuj kiam al mi ne mankas tempo, mi stiras la aŭton por viziti la patrinon kaj babiladi momenton kun ŝi. Estas malfacile paroli kun la patrino, kiu iomete surdas. Tamen mi ĉiam sentas min trankvila kiam ŝi al mi parolas tro laŭte, ĉar ju pli laŭte ŝi pridemandas tiun kaj ĉi tiun, des pli montriĝas ke ŝi estas sana. Ja estas feliĉo por gefiloj, ke sanas gepatroj.
La patrino trapasis tre multe da mizeraĵoj, do ŝi neniam konsideras vivan malfacilaĵon kiel malfacilaĵon, ĉiam dirante ke ŝi vivas bonan vivon. Ŝi neniam esprimas sian deziron por vizito de la gefiloj. Mi scias, ke nur kiam ĉiu familio de la kvar gefiloj restas harmonia kaj sekura, la patrino sentas sin kontenta kaj sensoleca, ne atentante kiu venas aŭ ne. Ĉiufoje kiam mi ŝin vizitis , ŝi ĉiam provis konstati, ĉu mi venis por iu celo, ripete demandante: “Por kio vi venas?” Ŝi kutime demandas, ĉu mi jam manĝis, eĉ se tiam estis la oka- naŭa horo vespere aŭ la tria- kvara posttagmeze. Traktante min kiel gaston, ŝi intencis elportis al mi manĝaĵojn, kvankam en la kuirejo troviĝis nur plado da kuirita legomo kaj telereto da la de ŝi peklita legomo. Post kiam mi sciigis al ŝi, ke mi venis por nenio, ŝi ĉiufoje rigardis min duondube. Ŝi ĉiam interrompis nian interbabiladon per siaj demandoj: “Ĉu vi venis por io?” “Kio okazis al via familio?” “Kiel via edzino fartas?” “Ĉu via filo bonas en la lernejo?” Ŝajnas al ŝi, ke mi vizitas ŝin certe por io. Mi finfine komprenis, ke ŝi ne kutimas al mia vizito sencela.
Por forigi el la patrino la senton ke mi vizitas ŝin nepre por iu celo, antaŭ ol iri al ŝi, mi unue serĉas pretekston, kiun ŝi sentas konvena: doni ion al la frato, kontroli lian komputilon, alporti la el komparo aĉetitajn legomojn, postuli al la patrino la de ŝi peklitan legomon (efektive mi neniam ŝatas peklitan legomon) ... Poste, mi vere ne povas eltrovi novan pretekston.
Troviĝas brulligna kuirforno en la domo de la patrino. Por ŝpari monon, ŝi kiel eble plej multe uzas la brulligna kuirforno anstataŭ la fornon de likvigita gaso. Instaliĝis du novaj klimatiziloj en mia domo, kaj restis eluzitaj pakumoj, kiujn mi donis al la patrino por bruli. Ŝi tre ĝojis, dirante ke mi devas doni al ŝi bruleblajn eluzitaĵojn, kiun mi kiam ajn havos. Subite mi cerbumis tion, ke por vidi ŝin de tempo al tempo mi povas alporti bruleblaĵojn. Ekde tiam, mi intence amasigas bruleblaĵojn, ekzemple, skatoletojn, malnovajn librojn kaj ĵurnalojn k.t.p. Kiam mi iras al la patrino, mi alportas nur unu parton da la kolektitaĵoj, sed ne ĉiujn, ĉar tiamaniere mi povas plurfoje viziti la patrinon.