头像

Mesaĝoj de poŝtelefono手机短信(小小说)

作者 aŭtoro: 殷嘉新 Yin Jiaxin, 来自 el: 湖北 Provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Wednesday, August 27, 2025, 09:59 (100天前)
编辑: Solis, 时间: Thursday, December 04, 2025, 22:00

Mesaĝoj de poŝtelefono

Yin Jiaxin(殷嘉新)

La virino metis sian poŝtelefonon sur la litkapan ŝrankon antaŭ ol sin bani. La viro, kuŝante sur la lito, estis aŭskultanta disaŭdigon de radio. Subite ekvibris la poŝtelefono de la virino, kaj la viro vidis, ke sur la ekrano montriĝas la vokanto “Bankoservisto”. Li apenaŭ alportis la poŝtelefonon al la banĉambro, kiam la vibrado ĉesis. La viro ne kredis, ke banka servisto voku sian klienton je tiel malfrua horo. Do li scivole alklakis la poŝtelefonon por esplori. Je sia surprizo la viro trovis, ke la virino restas konstante en kontakto kun tiu ĉi “Bankoservisto”, kaj plurfoje ilia interparolo daŭris eĉ pli ol duonan horon. “Ĉu tiu vere estas banka servisto?” Suspekto aperis en la cerbo kaj li ekhavis nigrajn ideojn.
En tiu momento venis de Banksoervisto mesaĝo, kiu legiĝis: “Kial vi ne akceptis mian telefonvokon?”
La viro ŝajnigis la posedanton de la poŝtelefono, eltajpante vortojn: “Pardonon! Min banante, mi ne aŭdis vibradon de la poŝtelefono. Ĉu vi bonfartas? Kio estas al vi?”
Jen estis respondo: “Mi fartas bone, panjo. Hodiaŭ nia ĉefinstruisto postulis, ke ĉiu lernanto morgaŭ pagu po ducent juanojn por studmaterialoj. Mi ne aŭdacas sciigi tion al paĉjo. Li nuntempe estas en acida humoro, ĉar lia kompanio jam bankrotis kaj lia virino ĵus foriris al oni ne scias kie. Mi ne devas al vi sendi mesaĝon por mono, sed mi ne havas alian elirejon.”
Grizaj nuboj balaiĝis el la kapo de la viro, kaj li al “Bankoservisto” tuj per la poŝtelefono ĝiris kvincent juanojn.
Baldaŭ venis el “Bankoservisto” alia mesaĝo: “Dankon, panjo. Sed vi donis tricent pliajn.”
“Por via eventuala bezono, mi intence donis la pliajn.” la viro respondis mesaĝe.
“Efektive mi ne volas peti de vi la monon, timante ke la onklo, via nova edzo, malĝojos sciinte ĉi tiun aferon. ”
Denove per la sama poŝtelefono la viro respondis mesaĝe: “Kara filino, bonvole komuniku min kiam ajn vi havos malfacilaĵon. Parenteze, estu trankvila. Vi plaĉas al onklo. Ja estas li, kiu donis al mi kvincent juanojn.”
“Brave! Bonvolu transdoni mian dankon al onklo,” legiĝis la mesaĝo de “Bankoservisto”.
La viro plue sendis mesaĝon: “En ordo. Onklo kelkfoje esprimis, ke en libera tempo li veturos kune kun mi al via urbo kaj renkontiĝos kun vi.”
“Bonege! Mi kun plezuro kaj malpacienco atendos vi ambaŭ ĝis la renkontiĝa tago.”
Alklakinte la liston de kontaktuloj, la viro memdecide ŝanĝis la nomon “Bankoservisto” por “Kara Filino”, kaj poste transigis kvincent juanojn el sia poŝtelefono en tiun de la virino.
Post kiam la virino eniris en la dormoĉambron, la viro malŝaltis la radioaparaton, dirante al ŝi nenion pri ĵusa okazaĵo. La virino enlitiĝis kaj kuŝiĝi en la sinon de la viro. Brakumante la virinon, la viro estingis la lampon.
En la sekvanta frumateno, dum la viro estis en aŭtobuso al sia fabriko, li ricevis de la virino mesaĝon: “Kara edzo, koran dankon! Mi amas vin!”


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum