Ŝtelado 偷(小小说)
Ŝtelado
Yin Jiaxin(殷嘉新)
La rakonto okazis en iu frusomero.
Ĉe vesperiĝo, li ricevis telefonon de la edzino, kiu diris ke ĉi-vespere ŝi ne manĝos hejme kaj revenos iom malfrue. Do post vespermanĝo li iris al ludejo de maĝango (ĉina hazardludo).
Tiuvespere li estis mirinde malbonŝanca ĉe la maĝangoludo. Baldaŭ li jam malgajnis la tutan monon en sia poŝo. Ĉe lia forlaso de la ludejo, oni proponis, ke li hipotekos sian fingroringon por daŭrigi ludadon. Li ne konsentis. En lia koro, la orringo estis trezoro pli grava ol ajna aĵo. Ĉe la geedziĝo la edzino donacis al li la ringon kun sia nomo gravurita sur ĝi. Dume li al la edzino donacis oran kolieron kun granda koroforma pendaĵo, sur kiu lia nomo gravuriĝis. Li esperis, ke la amo daŭros eterne inter li kaj la edzino.
Kun malplena poŝo kaj malĝoja emocio, li ekiris al sia domo. Survoje li ĉiam pripensis kiel gajni la monon perditan en la ludejo. Sed por daŭrigi maĝangoludon bezoniĝas kapitalo. Kie kaj kiel tuj akiri ĝi?
Kiam li preterpasis la domegon de la urbetestro, li vidis, ke la tuta domego estas malluma. Li mallaŭte iris al la fenestro por spioni kaj aŭdis neniun bruon ene. Kiel sciate de ĉiuj, ekde sia enposteniĝo, la urbetestro prenis subaĉeton kaj malversacion tiel multe, ke li estiĝis unu el la plej riĉaj uloj en la urbeto kaj liaj du filoj, akompanataj de sia patrino, jam iris studi en Usono. Li kredis, ke en la domego certe troviĝas multaj valoraĵoj.
Laŭ la fenestra krado, li grimpis sur la balkonon de la dua etaĝo. Ĝojinde, la vitrita pordo ne estis riglita. Enŝoviĝinte en la salonon li streĉe malfermis siajn okulojn sed povis nenion vidi en malhelo. Lia koro batis rapide. Li restis nemove kun la okuloj fermitaj por sin trankviligi. Post iomete da tempo, li malfermis la okulojn kaj ĉikaŭrigardis. Subite li trovis, ke sub la pordo de unu ĉambro troviĝas lumo. Lia koro preskaŭ elsaltus el la gorĝo kaj la kapo pligrandiĝus. Li intencis eskapi sed sentis sin rigidiĝinta en la kruroj. Tre baldaŭ, lia kapo klariĝis. Li senbrue proksimiĝis al la pordo por subaŭskulti kaj aŭdis bruon de plaŭdanta akvo, kiu montris ke iu banas sin. Li aŭdace puŝmalfermis la pordon iomete. Tra la fendo li vidis, ke surplanke troviĝas multaj buloj el neceseja papero kaj du uzitaj penisingoj, enlite vizaĝe al la muro kuŝis nuda viro ronkanta kiel mil diabloj, kaj tra la malpolurita vitro videblis la silueto de virino bananta sin. La plej okulfrapaj estis brilaj dika kolĉeno, ora koliero kaj ringego sur la litŝranko. Li riskeme paŝis sur la pintoj de la piedoj al la litŝranko. Kun la valoraĵoj en sia mano, li elglitis el la dormoĉambro, descendis laŭ la ŝtuparo kaj haste forlasis la domegon.
Kun eksciteco kaj streĉiteco, li flugrapide revenis hejmen. Post kelka tempo li finfine trankviliĝis. Do li komencis ekzameni la ŝtelitaĵojn. Ho ve, Ĉielo! Kion li jam trovis sur la koroforma pendaĵo de la ora koliero? Tio estis lia propra nomo gravurita!