Verdstelo Mian Sorton Ŝanĝis 绿星改变了我的命运
Verdstelo Mian Sorton Ŝanĝis
Yin Jiaxin(殷嘉新)
Sorto estas seruro, kaj oportuno estas la ŝlosilo. Mi volas rakonti mian historion al tiuj, kiuj eklernas Esperanton kaj tiuj, kiuj havas intencon forlasi lernadon de la lingvo.
Kiam mi estis mezlernejano, mi revis fariĝi interpretisto aŭ internacia komercisto. Sed la sorto faris min studento de porinstruista kolegio. Diplomiĝinte en 1984, mi servis kiel instruisto de mezlernejo en la urbo Shiyan, Hubei-provinco. Unu monaton antaŭ diplomiĝo, mi eklernis Esperanton, kaj poste mi daŭrigis lernadon malgraŭ temporaba laboro. Kortuŝis min la spirito de Zamenhof kaj allogis min la ĉarmo de Esperanto. Post malpli ol unu jaro, mi ricevis diplomon de la Koresponda Esperanto-Lernejo de Huangshi. Dank' al Esperanto mi havis multajn geamikojn en- kaj eksterlandajn kaj ofte korespondis kun ili. Tio tre ĝojigis min.
En la jaro 1986, Shiyan-a Profesia Lernejo estis preta funkciigi vesperajn kursojn de la angla lingvo kaj de Esperanto. Kun memfido, mi sur min prenis la instruadon de la du kursoj kaj bone plenumis la taskojn. Maje de la jaro 1987, mi kun kelkaj esperantistoj iniciatis kaj fondis Shiyan-an Esperanto-Asocion, tiam ĝi havis pli ol 80 membrojn. Por fondiĝo de la asocio, multe kontribuis s-ro Zhang Danchen kaj aliaj estroj de Hubei-a Esperanto-Asocio kaj la registaro de la urbo Shiyan.
En la jaro 1988, kiel parttempa instruisto de la angla lingvo kaj Esperanto, mi estis daŭre dungita de la profesia lernejo. Tiujare, por celebri la datrevenon de naskiĝtago de Zamenhof, Shiyan-a Esperanto-Asocio okazigis Esperantan amuzvesperon en la Laborista Kultura Palaco de Shiyan. La amuzvesperon ĉeestis ankaŭ fraŭlino Yun, kiu estis lernantino de la anglalingva kurso. Mi kaj alia esperantistino kune prezidis la amuzvesperon, dum kiu mi parolis tute Esperante anstataŭ ĉine. Pri la amuzvespero raportis lokaj televidstacio, radio kaj ĵurnaloj.
Ekde tiam, ankaŭ fraŭlino Yun lernis Esperanton de mi. Poste, ni enamiĝis. Ŝi diris al mi, ke en la amuzvespero ŝi estis kortuŝita kaj ekenamiĝis al mi. Sed, pro tio ke mi estis malriĉa instruisto, ŝiaj gepatroj persiste malkonsentis ŝian amrilaton kun mi. Tamen, grandega estas verdstela potenco! Spite al malestimo, insultoj kaj eĉ batoj, ŝi marŝadis kune kun mi. Nia amo fariĝis pli kaj pli forta. La verdstela afero estis nia komuna plezuro.
Dum kelkaj jaroj, mi diskonigis al multaj homoj Esperanton, kaj dume Esperanto helpis min konatiĝi kun multaj homoj. Iutage, al mi venis vicestro kaj direktoro de Shiyan-a Buroo de Internacia Komerco. Ili esperis, ke mi laboros en la buroo. Mi delonge revadis okupiĝi pri internacia komerco. Neatendite, mia revo realiĝis tiel facile. Ja Esperanto helpis min.
En januaro 1990, mi edziĝis kun Yun. En la geedziĝa ceremonio, ni ambaŭ portis verdstelajn signojn. Ja estis la verda stelo, kiu kunigis nin. La stelo brilas kaj brilos poreterne.