Viziti Matenan Bazaron Kun Fantomo 与鬼一起赶早集
Viziti Matenan Bazaron Kun Fantomo
与鬼一起赶早集
Ni havis malproksiman onklon nomata Elito. Malalta li staturas, sed korpe li estas fortika kiel urso kaj muskolhava kiel tigro. Li legis multe da libroj kaj inter ni vilaĝanoj li estis konsiderata klerulo, do oni nomis lin Elito. Krom scipovi legi kaj skribi, li ankaŭ posedis iom da la ĉina gongfuo*, kaj unu aŭ du homoj ne povus venki lin per luktarto. Oni diris, ke li eĉ estis enprizonigita en Hengyang-urbo pro interbatiĝo kun aliaj. El onia buŝo ofte sonas: "Lerta homo estas kuraĝa". Vere senbride kuraĝa li estis, neniam timante fantomojn aŭ malicaĵojn. En ĉiuj ĉirkaŭaj vilaĝoj disvastiĝis rakonto pri li, kiu iris kun vivanta fantomo al la matena bazaro en Dahe-urbeto.
Ne plu memoreblas, en kiu jaro aŭ monato, iun tagon post noktomezo, verŝajne ĉe la kvara noktovoko* – ĉiuokaze, ankoraŭ tre malproksime de tagiĝo – Elito pro ia urĝa afero devis frue leviĝi por viziti la matenan bazaron en Dahe-urbeto kaj por aĉeti varojn. Li ellitiĝis kaj tuj ekvojiĝis impeteme. Senhalte li marŝis unu aŭ du kilometrojn ĝis la apudloko de Koko-monto ĉe Rano-ponto (kuŝanta super rojeto ponteto el unu peco da ŝtono formsimilanta al granda rano).
Pro la frueco kaj rapidema irado, li ekosciis sinsekve, kaj enpense li supozis, ke lia fumdeziro lin ekkaptis. Li palpe serĉis siajn poŝojn; la tabako ja ĉeestis, sed li forgesis kunporti alumetojn. Ĝuste kiam li eksentis kion fari, li ekvidis iom antaŭe homon, kiu tenante lanternon marŝis nokte. Li sin retrovis, kaj pensis en koro: "Por fumi mi trovis fajron!"
Li alkuris en paŝoj kunigitaj, laŭvokante la antaŭiranton ke li atendu momenton kaj pruntedonu fajron. Tiu do iom malrapidiĝis, kaj kiam Elito alvenis, kaj etendis la manon por transpreni la lanternon kaj ekfumis klak-klak la pipon. Sed, kiel ajn li fumadis forte, la pipo neniel ekbrulis, kaj li eksentis, ke la lanternlumo estas malvarma! Elito subite duone komprenis: Fantomo! Fantomlumo!
Kvankam li estis sentima, en la koro iom bamburetis, tamen li tuj rekonsciiĝis kaj montris neniun timon kondute. Se aliulo estus tie, eble jam li terenfaliĝus de timo, kaj la malica fantomo forprenus al li la animon! Sed onklo Elito diris al si mem : "Ne timu! Laŭ la diraĵo, 'Homo timas fantomon nur iom, sed fantomo timas homon multiom'! Hodiaŭ mi ja renkontis vivantan fantomon! Mi volas vidi kiajn lertaĵojn ĝi havas!"
Li rapide retiris la pipon, dirante: "Ho, eble la tabako malsekiĝis kaj ne brulas. Forlasu! Ne fumu! Dankon, pardonon pro mia ĝeno." Sekve li redonis la lanternon kaj daŭrigis la vojon. Pro la malklara lanternlumo, Elito ne povis vidi la vizaĝon de la alia; la voĉo sonis nekonata, kaj la vestoj ŝajnis iom arkaikaj, kun longa robo kaj mallonga jako, iom neatempaj – do en lia koro kreskis plia certeco.
Dum li pensadis pri kontraŭrimedo, la alia unua parolis: "Via viveca esenco tre fortas, ĉu ne?" Elito aŭdinte, tuj manmontris al luma domo sur la zono de Koko-monto kaj tuj respondis: "Mi loĝis ja en la domo. Mi ĵus spirperdis kaj eliris de tie."
"Ho, ho, mi ja diris, kompreneble, kompreneble! Kaj kien vi iras?" Elito diris: "Mi iras al Dahe-urbeto kaj ĉirkaŭaĵoj por rekolekti piedsignojn*. Kaj vi?" La lanternulo diris: "Mi hazarde ankaŭ havas aferon ĉe Dahe-urbeto, do ni samvojas! Bone, bone, ni kune iru." Elito eĥis: "Ĝuste, sole iri nokte estas tre solece kaj timinde. Ni du ĝuste povas iri kaj samtempe interbabili, estos pli vigle." Do ili ekinterparolis.
Iom post iro, la lanternulo proponis: "He, ni ambaŭ marŝas, tre lacige. Eble ni laŭvice nin portu, ĉu bone?" Elito aŭdinte diris: "Bona ideo! Vi unue min portu." La alia jesis: "Bone."
Do la lanternulo surportis onklon Elito sur sian dorson, kaj petis ke Elito tenu la lanternon por lumigi la vojon. Ili kuretis senĉese ĝis Kalko-vilaĝo, jam ne tre malproksime de la strato de la urbeto. Elito diris: "Sufiĉas, sufiĉas, jam venas mia vico porti vin! Vi lacis! Ripozetu!"
Onklo Elito redonis la lanternon en sia mano al la posedanto, portis la kunulon sur sian dorson kaj ekkuretis direkte al la strato de la urbeto. Komence, onklo Elito sentis ĝin tre malpeza, kvazaŭ portante nenion; sed dum la ĉielo pli kaj pli heliĝis kaj ili ju pli alproksimiĝis al la urbeto, Elito des pli sentis ke la surdorsaĵo fariĝis pli kaj pli peza!
La lanternulo kriis: "Sinjoro, sufiĉas, sufiĉas, portu ĝis ĉi tie! Lasu min malsupren! Dankon! Dankon!" Tiuhore, neniel Elito aŭskultis lin! Li silentis kaj senbrue per ambaŭ manoj malantaŭe fortege kunpremis la portiton al sia dorso, kaj liaj piedoj kuris rapidege rekte al la homplena loko en la strato.
Apenaŭ atinginte la urbeton, la tago jam tute heliĝis, kaj la vendloko estis jam vigla kaj brua. Onklo Elito tuj demetis la dorsportiton: ho, strange! Estis nenio krom grasa kaj fortika sovaĝkapro! Onklo Elito pensis: "Klare estis homo, kiel ĝi fariĝis sovaĝkapro? Bonege! La mono, kiun mi kunportis, eble ne sufiĉas." Li tuj vendis la sovaĝkapron al la buĉejestro, ricevis la monsumon kaj tuj foriris!
Onklo Elito iris al butikoj en la strato por aranĝi siajn aĉetojn, kaj post ĉio finita, li revenis ĝoje kaj triumfe! Poste, la rakonto pri la iro al la matena bazaro kun fantomo disvastiĝis de unu al dek, kaj de dek al cent!
(verkis Gajo)
---
klarigoj
*kongfuo estas tradicia luktarto de Ĉinio.
*noktovoko estas tempunuo de nokto de la ĉina tradicia divido,la kvara noktovoko egalas al la unua - - tria frumatene.
*rekolekti piedsignojn - - laŭ popola legendo, post morto, homa animo devas iri al ĉiuj lokoj, kie li estis dum sia vivo, por rekolekti la piedsignojn lasitajn de li mem dum vivo kaj reporti ilin kun si al la alia mondo.
完整帖子 kompletaj mesaĝoj: