Dungiĝo求职记(短篇小说)
Dungiĝo
Yin Jiaxin
Je la tagiĝo fraŭlino Han ellitiĝis kaj sin tualetis subtile, poste ŝi plezure veturis al la urbocentro, kie situas Zisin Psikokonsulta Kompanio. En universitato ŝi studis psikoterapion kaj ĵus diplomiĝis kun elstaraj rezultoj. Ŝi intencis daŭre fari postdiplomiĝan studadon por akiri magistrecon, sed sen financa kapablo ŝi devas unue perlabori sian panon. Ŝatante sian fakon, ŝi aspiras al okupo pri psikoterapio kaj kredas, ke estontece ŝi povos fariĝi lerta psikoterapiisto.
Estis ankoraŭ frue, kiam ŝi haste venis al Zisin Psikokonsulta Kompanio, kies pordego ne malfermiĝis. Tamen, kelke da junaj okupopetantoj estis jam atendantaj ĉe la pordego.
Plena de espero kaj memfido, post ioma atendado Han eniris la oficejon de la ĉefo respondecanta pri varbado. Ekster ŝia atendo, la ĉefo diris al ŝi, ke ŝi retiru sian posteno-peticion.
Al la ĉefo Han en petega tone diris: “Bonvole provdungu min nur por unu monato. Se je la limdato vi opinios, ke mi ne taŭgas, mi kompreneble akceptos maldungiĝon.”
“Bedaŭrinde, mi ne povas doni al vi ŝancon. La kompanio publikigis anoncon pri dungado de du psikoterapiistoj, ĝis hodiaŭ ni ricevis tiom multe da peticioj... Neatendite, inter la postenpetantoj troviĝas du doktoroj kaj kelkaj magistroj.Do, la kompanio ĵus decidis elekti inter la doktoroj kaj magistroj, rifuzante diplomitojn de universitato.”
Han povis fari nenion ol hejmeniri. Kiam la aŭtobuso atingis la haltejon Aglabek-klifo, ŝi elbusiĝis. Aglabek-klifo estas longa kaj kruta deklivo. Starante sur ĝia supro oni povas birdrigardi maron. Rande de la maro oni povas vidi, ke klifo aspektas kiel giganta aglo kun la kapo etendiĝanta en la aero alte super la akvo. Tial oni nomas ĝin Aglabek-klifo. Dum sia infaneco ŝi ofte petoladis ĉi tie kune kun najbaraj infanoj. Ekde tiam, kiam ŝi vizitis lernejon, ŝi malofte venis, ĉefe por sin distri de sia enuo. Tiumomente ŝi sentis malĝojon kaj morozon, do ŝi deziris ripozi iom da tempo sur la supro de la klifo.
Apogante sin sur la balustrado, ŝi spektis la pejzaĝon: iuj estas remadantaj sur la akvosurfaco, iuj hokfiŝantaj ĉe la rando kaj iuj naĝantaj en la malprofunda parto. Kia bela kaj bona homovivo estas! Ŝi kaŝe sin instigis, ke ŝi nepre trovu favoran okupon kaj laboru diligente por vivi feliĉe. Subite, ŝi aŭdis bruon malantaŭ si. Ŝi turniĝis kaj vidis, ke laŭ la pado alkuras plorante mallongahara knabino en mezlerneja uniformo kaj ŝin postkuras kelkaj homoj kriantaj ion. Atinginte la balustrado, la knabino sin turnis kaj minace kriis al la postkurantoj: “Ne sekvu min. Alie mi sobsaltos. Restu kie vi estas!”
La knabino plorsingultis kun sia dorso kontraŭ la balustrado kaj distance haltis la postkurantoj, kiuj tumulte klopodis persvadi la knabinon, ke ŝi ne estu impulsiĝema.
“Ne ĝenu min. Reiru! Mi ne volas vin aŭdi,” histerie ordonis la knabino.
La homamaso retroiris iom.
“Ankaŭ mi deziris sobsalti.” Han ŝajne parolis tute sola, sed fakte intencis aŭdigi sin de la knabino. Tiu surpriziĝis, ke estas junulino distance je kelkaj paŝoj, kaj dube pafis la rigardon al la parolanto.
Han turnis la kapon al la knabino kaj daŭrigis: “Mi ĵus deziris sobsalti, ke ĉiuj ĉagrenoj solviĝos. ”
“Sed kial vi deziras morton?” demandis la knabino.
“Mi estas sentaŭgulo,” diris Han suspirante pro tristo. Ŝi per fingro montris al la knabino terkabanon sur malproksima deklivo: “Ĉu vi jam vidas flave-brunan domon?”
La knabino balancis la kapon. Han intence pacigis ŝian humoron per babilado.
“Tio estas mia domo,” Han daŭre diris: “Avinjo kadukiĝas, panjo ne povas fari pezan laboron, paĉjo vundiĝis je femuro en la pasinta jaro kaj fraĉjo vizitas mezlernejon. Tre malriĉa estas mia familio, por kiu mi povas fari nenion. Mi plenumis studadon en universitato per mono pruntedonita de banko. Baldaŭ mi komencos amortizi la deprunton. Sed ĝis nun mi ankoraŭ estas senokupa. Mi neniel havas elirejon ol min mortigi, ĉu?”
La knabino aŭskultis kun kompata mieno, ŝajne jam forgesinte sian propran aferon. Han daŭrigis sian rakonton: “La koro ne permesas al mi forlasi la povrajn familianojn, kiuj alfrontas tiom da malfaciloj. Sed kion mi povas fari?”
La knabino restis silenta, Han paŭzis iomete kaj diris: “Mi preskaŭ sobsaltis, sed tuj mi ŝanĝis la ideon.”
La knabino ĵetis scivolan rigardon al Han, kaj tiu klarigis: “Rigardu la virojn, kiuj sin distras sur la maro. Se mi plonĝus en la akvon, ili nepre provus min savi. Surbordigite kaj kuŝigite sur la strando, mi eble senkonscius. Tute egale, ĉu mi jam mortintus aŭ ankorŭ estus vivanta, por doni al mi sukuron fremda viro super mi per siaj manoj konstante premadus mian bruston, kiu estis neniam tuŝita de ajna viro, kaj intertempe li farus al mi helpan spiradon kun siaj lipoj sur la miaj, kiuj ankaŭ neniam tuŝis tiujn de aliulo. Kiel hontinde! La viro daŭrigontus siajn movojn ĝis mia reviviĝo aŭ konfirmo de mia morto.”
La knabino ruĝiĝis kaj ekhavis embarasitan mienon.
Tiumomente en la malproksimo sur la pado, pli kaj pli granda fariĝis la homamaso. Inter la homoj iuj deziris persvadi la knabinon, iuj celis rigardi la spektaklon, pluraj homoj eĉ filmis la scenon per sia poŝtelefono kaj prezentis la videon en sia socia orbito.
Han plue klarigis: “Kompreneble, mi povus elekti alian sinmortigan manieron, ekzemple, min pendigi aŭ veneni. Tamen, tio ne estos pli bona. En la kadavrejo jurmedicinisto unue demetus de mi ĉiujn vestojn, inkluzive de la mamzono kaj la kalsoneto, poste esplorus mian kadavron inkluzive de la generaj organoj, dum policanoj registrus la tutan procezon per fotilo kaj kamerao. Imagu, do, ke mi tute nuda kuŝus sur frida nekropsia tabulo. Kiel pudor-ofenda! Ĉu mi povas toleri tion, ke amaso da viroj tiel agus super mia pura korpo? Ne! Simple konsiderinte tion, mi ne plu volas min mortigi.”
Inter tempe, la knabino pripensis ion kun la kapo klinita, kaj Han konklude diris: “Do, kio ajn okazas, oni absolute ne devas elekti sinmortigon.”
La knabino levis la kapon, iris kelkajn paŝojn al Han kaj mallŭte dirante: “Franjo, mi deziras hejmeniri.”
“Mi akompanu vin, ĉu bone?” demandis Han.
La knabino al ŝi ĵetis konfidan rigardon kaj balancis la kapon forte. Ŝi premis la knabinon je mano. Ambaŭ ekdescendis laŭ la pado. Han laŭtis al la homamaso: “Bonvole disiĝu! Ni volas hejmeniri. Nenio gravas.”
Oni ekdisiĝis. Mezaĝa virino renkonte al la knabino emis diri ion konsolan. Sed tiu rifuzis, dirante: “Pardonon, instruisto! Bonvolu ne ĝeni nin. Mi deziras babili momenton kun tiu ĉi franjo. Estu trankvila. Mi ne min mortigos, nek nun nek iam ajn.”
En la posta mateno, eksonoris la poŝtelefono de Han. La vokanto estis la ĉefo de Zisin Psikokonsulta Kompanio, kiu varme diras: “Fraŭlino Han. Mi jam vidis per mia poŝtelefono videon de la okazaĵo inter vi kaj la knabino. Kiam estos por vi oportuna momento? Pri via okupo, mi pensas ke ni devos interparoli plue.”
Fraŭlino Han ridetis, serene kiel matene leviĝanta suno .
完整帖子 kompletaj mesaĝoj: