Kiel prononci ne-nur-radikaj vortoj
Kiel prononci ne-nur-radikaj vortoj
En ĉinaj esperantaj kursoj, mi lernis jenajn regulojn pri elprononco de ne-nur-radikaj vortoj:
1. Oni aparte elprononcu vortojn prefikso+radiko, ekz. oni elprononcu vorton ĉefurbo kiel ĉef-urbo, sed ne ĉe-fur-bo; malamiko kiel mal-a-mi-ko, sed ne ma-la-mi-ko.
2. Oni aparte elprononcu vortojn de radiko+radiko, ekz. oni elprononcu vorton belarto kiel bel-ar-to, sed ne be-lar-to; batalarto kiel ba-tal-ar-to, sed ne ba-ta-lar-to.
3. Oni kune elprononcu vortojn de radiko+sufikso, ekz. oni elprononcu vorton lernanto kiel ler-nan-to, sed ne lern-an-to; kuracisto kiel ku-ra-ci-sto, sed ne ku-rac-isto; naŭa kiel na-ŭa, sed ne naŭ-a.
Nun mi konsultas:
1. Ĉu tiuj reguloj estas ĝustaj?
2. En la 16 reguloj ne estas tiuj reguloj. Do kiam oni ekaplikis tiujn regulojn?
3. Kial oni aparte elprononcas vortojn de prefikso+radiko kaj radiko+radiko, sed nur kune legas vortojn de radiko+sufikso?
完整帖子 kompletaj mesaĝoj:
- Kiel prononci ne-nur-radikaj vortoj -
Solis,
2025-10-28, 00:38
- Respondoj kaj analizoj de kelkaj AI - Solis, 2025-11-03, 18:31