Embaraso 尴尬(笑话)
Embaraso
Inter popolanoj cirkulas embarasa kaj amuza rakonto:
En lia oficejo estas ses homoj: krom li mem estas sinjorino Fu sidanta kontraŭ li kaj kvar viraj kolegoj. Ili laboras kune en akordo kaj geamikiĝas unu kun alia.
Iutage la kompanio sendis lin oficvojaĝi al Pekino kaj sinjorinon Fu por ĉeesti kunvenon en urbo Tianjin, kiu situas tuj najbare de Pekino. Do ili ambaŭ veturis kune per trajno. Estis vespere kiam la trajno atingis Pekinon. Post vespermanĝo, ili ektrovis loĝejon. Ĉar estis turisma sezono, ĉiuj hoteloj estis plene okupataj. Strate post strato ili finfine trovis hotelon, kiu povas akcepti gastojn. Je tio ili tre ĝojis, sed tuj falis en dilemon, ĉar en la hotelo restis nur unu neloĝata ĉambro kun unu granda lito. Nokto tiel profundis kaj ili tiel laciĝis, ke ili ne povis ne akcepti la ĉambron.
En la ĉambro sinjorino Fu honteme proponis, ke unu kapkuseno devas estis metita meze de la lito por apartigi unu disde la alia dum dormado. Li kapjesis. Tiel ambaŭ tranoktis trankvile. En la sekva mateno, sinjorino Fu veturis al Tianjin dum li plenumis la taskon en Pekino. Estis la unua fojo por li viziti Pekinon, sekve fininte la taskon, li vizitis kelkajn vidindaĵojn inkluzive de la Granda Muro.
Reveninte de Pekino, li ekoficis en la oficejo, kie sin trovis sinjorino Fu. Ĉiuj liaj kolegoj neniam vizitis Pekinon, do li ne povis deteni sin paradi antaŭ ili. Iu envie demandis al li: “Ĉu vi jam grimpis la Grandan Muron?”
“Kompreneble. Ne estas bravulo, kiu ne supreniris la Grandan Muron.” Tion dirinte, li mienis fiere.
Tiam sinjorino Fu kun la kapo klinita grumblis ŝajne al si mem; “Ĉu tiu, kiu eĉ ne povas transrampi kapkusenon, kapablas grimpi la Grandan Muron?” Ŝia voĉo estis mallaŭta, sed sufiĉe kuris en liajn orelojn. Aŭdinte ĝin, li ekrigardis ŝin konfuzite kaj konsternite. Kaj tiu ĵetis al li signifoplenan rideton.
Matene de lia tri deka naskiĝtago, ŝi kaŝe diris al li: “Hodiaŭ estas via naskiĝtago. Venu al mia hejmo vespere. Mia edzo ne estas hejme, li jam oficvojaĝis. Kaj vi ricevos surprizĝojon.”
“Kian surprizĝojon?” li demandis scivoleme.
“Mi ne diras al vi nuntempe.” Mistera rideto ludis ĉe ŝia buŝangulo. Kaj li lasis liberan kuron al sia fantazio.
Tiuvespere, sin tualetinte li bele vestita iris al la hejmo de sinjorino Fu. Irinte en ŝian salonon, li rimarkis, ke ŝi, ankaŭ bele vestita, estas delikate ŝminkita, kaj ŝi aspektas tiel rava, ke li vere deziras ŝin brakumi kaj kisadi. Li softis al ŝi: “Vi estas tre bela!”
“Dankon pro via laŭdo!” Serena rideto montriĝis sur ŝia vizaĝo.
Li fiksrigardis ŝin per lascivaj okuloj kaj tiu scivoleme demandis lin: “Kial vi rigardas min tiel strange?”
“Mi estas iomete ekscitita.” Volupta deziro ondis tra lia korpo.
“Trankviliĝu. Post momento mi faros vin ne nur ekscitita sed ankaŭ ĝoja.” Montrante la fermitan pordon de ĉambro ŝi pli diris al li: “Mi la unua eniros la ĉambron kaj pretigos min. Vi atendu ĉi tie ĝis mi vokos vin. Ne forgesu malŝalti la lampon de la solono antaŭ ol puŝmalfermi la pordon.”
“Vere romantika!” Lia koro ekbatis rapide.
“Certe!” Tion dirinte, ŝi montris al li misteran rideton, kiu perdigas lian menson.
Apenaŭ ŝi eniris la ĉambro, kiam li ekdemetis la vestojn kun sango bolanta tra la tuta korpo. En palpebruma daŭro li sin nudigis, malŝatis la lampon kaj atendis en obskuro. Aŭdinte la vokon de sinjorino Fu, li palpe puŝmalfermis la pordon kaj trovis, ke ankaŭ obskuro regis en la ĉambro. Pensante, ke la virino estas vere lerta tenti viron, li karese ekvokis: “Bebo mia, mi venas. Kie vi estas?”
Ĝuste en la momento, subite ekbrilis la lumo de la ĉambro, kaj samtempe aŭdiĝis kanto “Feliĉan naskiĝtagon”. Efektive la ĉambro estas manĝejo, meze de kiu staras ronda tablo, sur kiu estas granda kuko kun tri kandeloj sur ĝi. Ĉirkaŭ la tablo sidas la kolegaro de la oficejo, ili ĥoras manklakante takte.
Embaraso 尴尬(笑话)
Tre dankon por skribado en Esperanto. Mi ŝategas via artikolojn.
Embaraso 尴尬(笑话)
Dankon pro via legado!