Aŭgurado (novelo) 算卦(短篇小说)
Aŭgurado
Yin jiaxin
La edzino de Liu Min gravediĝis, kaj li scivolis, ĉu ŝi koncipis filon aŭ filinon. Se filinon, li decidis igi la edzinon aborti, ĉar la lastaj generacioj de la familio Liu havis po unu filon. La politiko de naskplano estis strikte plenumata. Laŭ la regulo, lia edzino nur povis akuŝi unu fojon. Li ne povis permesi, ke li mem rompu la radikon de la genealogia arbo de la familio Liu. Tamen laŭleĝe, kuracisto ne licis malkaŝi al gravedulino la sekson de la feto. Li ne povis fari alie ol konsulti aŭguriston.
Ĉe angulo de Judin-strato troviĝis tridek-kelkjara aŭguristo, alinomata Mirinda Zou. Li ĉiutage vestita en taŭistan robon funkciigis sian aŭguran standon ĉe la stratangulo. Lia negoco prosperis: multaj homoj venis por ricevi lian antaŭdiron. Oni diris, ke li faras la plej precizajn antaŭdirojn, sekve li estis la plej multekosta aŭguristo en la urbo Vudan.
Liu Min venis al Mirinda Zou por konsulti lin pri la sekso de la naskoto. Tiu diris: “Alia aŭguristo postulas du juanojn por unu konsulto, sed mi postulas pli multe.”
“Jes, jes. Mi venis pro via famo,” Liu Min diris kun plena respekto.
“Unue vi devas pagi kvin juanojn.”
Ricevinte la monon, Mirinda Zou demandis lin pri liaj naskiĝaj dato kaj horo kaj tiuj de lia edzino, poste levis la kapon al la ĉielo kun la okuloj duonfermitaj kaj kalkulis per la fingroj de ambaŭ manoj. Baldaŭ li malfermis la okulojn kaj diris al Liu Min kun embarasita mieno: “La aŭguraĵo pri vi estas tre stranga!”
“Kial vi tion diras?”
“Mi ne povas diveni, ĉu via edzino naskos filon aŭ filinon, sed mi povas certi, ke via propra filino prizorgos vin en via maljuneco ĝis la fino.”
“Sensencaĵo! Ĉu ĝi ne indikas, ke mia edzino naskos filinon?” Liu Min kontraŭdemandis kun amara rideto kaj vespiris: “Ve, mi deziras filon. Do, mi ŝin abortigos.”
“Ne. La sorto estas destinita de la Ĉielo. Kompreneble, ĝi iuokaze povos ŝanĝi. Sed por vi, la abortigo de via edzino ne estas solvo ŝanĝi la sorton,” admonis Mirina Zou kun ridetantaj okuloj.
“Mi petas, ke vi diru al mi detale.”
“La ĉiela sekreto ne devas malkaŝiĝi. Kiu malkaŝas ĝin, tiu ricevos ĉielan punon. Mi povas nur doni al vi averton, kiun vi devos atenti en la estonto,” diris Mirinda Zou per aplomba tono. “Tamen, ĝi estas alia konsulto, vi devas pagi krome.”
Liu Min fariĝis konfuzita, demandante: “Kiom?”
“Dudek juanojn.”
Liu Min hezitis kun la kapo klinita: ĵusa kvin juanoj plus nuna dudek egalis trionon de lia monata salajro. Li vere domaĝis la monon. Post kelktempe, kunpremante la dentojn kaj piedfrapante, li tamen elpoŝigis monon. Mirinda Zou elprenis antikvan moneron kaj petis Liu Min suprenĵetis ĝin. Kiam ĝi surteriĝis, Mirinda Zou notis, ĉu ĝi kuŝas kun averso aŭ reverso supren. Ili faris tion sesfoje. La ses notoj formis diagramon de sortodivenado. Fiksrigardinte la diagramon dum minuto, Mirinda Zou denove levis la kapon al la ĉielo kun la okuloj duonfermitaj kaj kalkulis per la fingroj de ambaŭ manoj. Fine, li diris serioze al Liu Min: “Post dek ok jaroj, tio estos en 2001, la 15an de julio, ne eliru kiu ajn de viaj familianoj. Vi ĉiuj ĝuste restu hejme la tutan tagon. Memoru, imperative memoru.”
Liu Min volis akiri pli da informoj, sed Mirinda Zou ne respondis plue.
Kelkajn monatojn poste, la edzino de Liu Min naskis filon. Li tre ĝojis kaj samtempe ekkoleregis kontraŭ Mirinda Zou, sentante sin trompita. Li iris al Judin-strato kaj insultis tiun: “Ci trompisto! Ci aŭguris tute ne precize.”
“Kio okazis?” Mirinda Zou demandis.
“Ci diris, ke mia propra filino prizorgos min en mia maljuneco ĝis la fino.”
“Jes. Tion mi diris.”
“Tamen mia edzino ĵus naskis filon por mi.”
En la momento, multo da preterpasantojn kolektiĝis ĉirkaŭ ambaŭ. Sekve Liu Min al la homamaso kriis: “Vi ĉiuj juĝu, ĉu li estas trompisto aŭ ne.”
“Sed mi ne asertis, ĉu via edzino naskos filon aŭ filinon,” refutis Mirinda Zou.
“Absurdaĵo! Ci ĉarlatano. Repagu mian monon!” Liu Min plilaŭtigis sian voĉon indigne.
“Ne eblas,” rifuzis Mirinda Zou.
“Ne eblas? Do mi disrompu cian kacan standon kaj frakasu la trompajn ilojn!”
Dirante Liu Min ekagis kaj la homamaso ekĥoris flanke. Mirinda Zou staradis apude sen vortoj.
Liu Min senĉese insultis kaj disrompis la aŭguran standon, ĝis kiam stratpatrolistoj lin haltigis. Forirante, li ankoraŭ svingante la pugnon kriis al Mirinda Zou: “Ci ne plu aranĝu la standon. Mi rompos ĝin ĉiufoje kiam mi vidos ĝin. For el Vudan-urbo!”
Ekde tiam oni ne plu vidis la aŭguran standon ĉe la stratangulo de Judin-strato kaj nek sciis, kien Mirinda Zou iris.
La tempo flugis kiel sago. Senkonscie pasis dek ok jaroj, kaj la filo de Liu Min jam finis mezlernejan studadon. Post la finiĝo de la altlerneja enirekzameno, la geknaboj, kvazarŭ sovaĝaj ĉevaloj, feneze distris sin ekstere. La gepatroj ne volis regi ilin, pensante ke la streĉaj jaroj de mezlerneja studado sufiĉe lacigis la infanojn, kaj nun ili simple lasu ilin ludadi laŭplaĉe. Iun posttagmezon Liu Min ricevis telefonon el policano, ke lia filo naĝis kun amikoj en Baro-rivero kaj dronis malfeliĉe. Ĉi tiu trista novaĵo atakis lin tiel peze, ke li kuŝis en la lito dum kelkaj tagoj sen manĝi aŭ trinki. Lia edzino plurfoje svenis. De tiam, ili neniam rekolektis sian energion kaj vivadis en senfina malĝojo.
Liu Min kaj lia edzino ne eliris el la aflikto perdinta la filon ĝis post kvin jaroj. Ili decidis naski alian infanon. Ĉifoje kiam lia edzino gravediĝis, Liu Min ne plu interesiĝis pri la sekso de la feto, ĉar li jam perceptis, ke Mirinda Zou aŭguris precize. La tago kiam lia filo dronis ja estis la 15an de julio, 2001, ĝuste kiun Mirinda Zou avertis. Se li firme kredus Mirinda Zou, li certe memorus la tagon kaj neniel permesus la filon eliri tiutage, tiel li ne perdus lin.
Vere, lia edzino naskis filinon. Ili ambaŭ rigardis ĉi tiun infanon kiel trezoron kaj subtile prizorgis ŝin. La tempo fluis kiel rivero. Kiam la filino ekvizitis la universitaton en la urbo Vuhano, Liu Min kaj lia edzino jam maljuniĝis. Por la filinon akompani kaj prizorgi, ili translokiĝis al luita apartamento en loĝkvartalo apud la unviversitato. Liu Min kutime promenis iom antaŭ matenmanĝo. Iun matenon, li trovis, ke maljunulo, kiu faris tajĉiĉuanojn apud la florbedo, aspektis iomete familiara, kaj post atenta okulmezuro, li rekonis Mirindan Zou. Tiu havis arĝentblankan hararon kaj infanecan vizaĝon, plena de energio kaj vigleco, tute ne similante al maljunulo preskaŭ okdekjara, sed kvazaŭ taŭista feo.
Liu Min surprizkriis: “Saluton! Ĉu vi estas Mirinda Zou?”
Mirinda Zou momente rigidiĝis, fikse rigardis la vokinton kaj kvazaŭ ĵus vekiĝinte el sonĝo, ekkriis: “Ĉu vi estas tiu, disrompinta mian standon?”
“Pardonon, pardonon!” Bedaŭron enhavis la tono de Liu Min.
“Kial vi estas ĉi tie?”
Liu Min ekpremis manon de Mirinda Zou kaj diris; “Mia filino studas en la universitato, mi kaj la edzino akompanas ŝin ĉi tie. Kiel vi fartas?”
“Bone, bone!” ĝoje respondis Mirinda Zou.
“Kio okazis al vi en la pasintaj jaroj?”
“Ho, tio estis longa rakonto. Iru al mia hejmo kaj ni babilos trinkante.”
“Trinki en tiel frua mateno?” miris Liu Min.
“Jes. Matentrinkado estas en furoro ĉi tie. Sekvu la lokan moron.” dirante, li ektiris Liu Min je la brako.
En lia hejmo estis virino ĉirkaŭ sesdek jara. Videblis, ke la virino certe estis belulino en sia juneco. Li ordonis al la virino prepari pladojn por trinkado, kaj tiu tuj eniris la kuirejon.
“Mi ĉiam volis regali vin per trinkado, sed ne estis ŝanco. Nun ŝanco trafis min,” afable diris Mirinda Zou.
“Pro kio vi volis min regali per trinkado?” scivoleme demandis Liu Min.
“Vi estas mia favoranto.”
“Via favoranto?” refoje miris Liu Min.
Jen la historio de Mirinda Zou post lia forlaso de Vudan-urbo:
Post kiam lia stando estis disrompita, Mirinda Zou venis al Vuhano. Pro manko de famo en la nova loko, li devis trairi stratetojn kaj vokante proponi aŭguradon. Lia negoco iris ne bone. Iafoje li perlaboris apenaŭ sufiĉe da mono por lui loĝejon. Hazarde, li havis prosperan tagon. Iun tagon de 1988, li starigis sian aŭguran standon ĉe la placo de fervoja stacidomo, kaj multaj homoj konsultis lin, tiel ke li akiris proksimume ducent juanojn ĝis vespere. Ne malproksime de lia stando sub granda arbo longe sidis junulo sen iu ajn pakaĵo. Kolektante la ilojn por fini sian laboron, Mirinda Zou rimarkis, ke la junulo havis terure palan vizaĝon kaj vitrecan rigardon. Subite la junulo falis surteren kun la okuloj fermitaj kaj la korpo spasmanta.
Mirinda Zou urĝe alkuris lin levi kaj ekpremis ties filitrumon. Momenton poste, la junulo suspirante malfermis la okuloj. Efektive, li svenis de malsato. Li manĝis nenion dum unu tago kaj duono. Li estis universitata diplomito el Henan, kaj preparis ŝanĝi trajnon al Ŝanhajo por enposteniĝo. Bedaŭrinde, ŝtelitaj estis liaj pakaĵoj kaj monujo en la antaŭa posttagmezo. Li faris almozpeton por aĉeti bileton kaj manĝaĵon, sed neniu volis lin kredi.
Mirinda Zou tuj helpis al la junulo trinki akvon kaj invitis lin al rapidmanĝejo por vespermanĝo.
“Dankon, dankon!” dirante, la junulo riverencis al Mirinda Zou foje refoje.
Dum la manĝo, pro la profesia kutimo, Mirinda Zou detale rigardis la vizaĝon de la junulo kaj surprize trovis, ke ĝi estas eksterordinaraa vizaĝo. Li en la koro aŭguris, ke tiu ĉi junulo nepre riĉegiĝos kaj fariĝos potenculo en la estonto.
Post la manĝo, Mirinda Zou elprenis monbiletojn kaj ridete diris: “Knabo, vi havas bonŝancon, mi hodiaŭ perlaboris iom da mono. Jen cent kvindek juanojn. Prenu. Memoru: estu singarda, kiam ajn vi restas ekstere.”
Ĉe tio, la junulaj okuloj ekbrilis pro emocio. Li dankeme diris: “Vi vere estas bonkorulo. Bonvolu diri al mi vian adreson kaj nomon, ke mi repagos la monon al vi post kiam mi revenos al Ŝanhajo.”
Li hahais kaj diris: “Oni nomas min Mirinda Zou. Mi estas libera kaj senhejma vaganto sen konstanta loĝejo. Ne konsideru la repagon al mi.”
La junulo surgenuiĝis kaj intencis koŭtoŭi al Mirinda Zou. Tiu haste levis lin, dirante: “Nia hodiaŭa renkontiĝo estas sorta destino. Se inter ni estus alia destino, ni povus renkontiĝi denove.”
Kiel antaŭe la suno leviĝis kaj subiris ĉiutage, kaj Mirinda Zou eliris frue kaj revenis malfrue por aŭguri foje ĉi tien kaj foje tien. Nerimarkite, li vivadis iele-trapele en Vuhano dudek kvin jarojn plie.
Frusomere de 2013, iun posttagmezon, Mirinda Zou siestis dolĉe sub granda arbo, kiam ĉe lia malplena stando ekhaltis du nigraj luksaj aŭtoj, el kiuj eliris mezaĝulo kaj kelkaj junuloj. Apenaŭ Mirinda Zou vekiĝis el sonĝo je la bruo, kiam la mezaĝulo alproksimĝis kaj surgenuiĝis, plorkriis: “Favoranto, finfine mi eltrovis vin. Mi ĉiam sendis serĉi vin dum jaroj!”
Tiu knabo de antaŭ dudek kvin jaroj nun fariĝis plutokrato. Li volis inviti Mirindan Zou al Ŝanhajo por ĝui lian maljunan vivon. Sed tiu rifuzis, ĉar li jam kutimiĝis al la simpla vivo en Vuhano. Do la plutokrato por li aĉetis grandan apartamenton en Vuhano, speciale aranĝis kunulinon kaj vivtenadis la duon.
Liu Min sentis sin mirigita je la rakonto de Mirinda Zou kaj diris: “Bonkorulo meritas bonan rekompencon. Vi estas lia favoranto, kaj ankaŭ li la via.”
“Ankaŭ vi estas mia favoranto,” Mirinda Zou diris serene, verŝante brandon por Liu Min.
“Ankaŭ mi?” Liu Min konfuziĝis.
“Jes. Se vi ne pelus min el Vudan-urbo, mi ne povus veni al Vuhano, kaj se mi ne estus en Vuhano, mi ne povus renkonti la knabon. Tiale, ankaŭ vi estas mia favoranto.”
“O, tio ja estas prava.” Liu Min ekkomprenis. Glutinte buŝon da brando, li aldonis: “Ĉio estas tiel hazarda.”
Mirinda Zou trankvile diris: “Ĉio en la mondo estas destinita de la sorto.”