头像

Amo kaj malamo inter montoj kaj akvoj 恩仇山水(小说)

作者 aŭtoro: 殷嘉新 Yin Jiaxin, 来自 el: 湖北 Provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Wednesday, November 19, 2025, 08:51 (17天前)
编辑: Solis, 时间: Thursday, December 04, 2025, 21:59

Amo kaj malamo inter montoj kaj akvoj

Yin Jiaxin

1
Tiu ĉi rakonto okazis komence de la dudeka jarcento en la apudmara regiono de la sudorienta Ĉinio.

Iun posttagmezon de la somera libertempo, varma vento blovadis tra Jefen-vilaĝo ĉirkaŭata de montoj. Minzi, portante argilan kruĉon da teo, iris ekster la vilaĝon al rizkampo, en kiu Asu kun sia patro estis priklanta rizplantidojn.
Proksimiĝante al la kampo, Minzi salute vokis al la duopo: “Hola, onĉjo Lu, fraĉjo Asu!”

Surprizite la paro rektigis sian korpon, kaj Asu kun ĝojo laŭte demandis: “Minzi, pro kio vi venis ĉitien en tiel varma horo?”

“En tiel varma horo vi certe soifas, mi pensas.” Demetinte la kruĉon sub arbo, Minzi per maniko viŝis la ŝviton de sia frunto, alvokante: “Venu trinki teon kaj ripozu iomete.”

“Minzi, estas tre varme. Ne ĝenu vin alporti teon por ni. Ni jam kunportis iom da akvo.” Dirinte, Olda Lu daŭrigis sian laboron.

“Mi pensas, ke via kunportita akvo ne sufiĉas,” dirante Minzi klinis la kapon.

Asu sidiĝis apud Minzi en la ombro de la arbo kaj trinkis bovlon da teo, poste zorgeme sugestis: “Minzi, mia paĉjo pravas. La suno tro ardas por vi elteni. Pli bone, vi restu hejme.”

Minzi ruĝiĝis, mallaŭte grumblis: “Mi nur deziras vidi vin kaj babili iom kun vi.”

Minzi kaj Asu estis najbaroj. La du familioj loĝis muron ĉe muro en sama korto. Asu aĝis pli ol Minzi je kvin jaroj, kaj ili ambaŭ lernis de la sola instruisto en la vilaĝo. Matene, ili iris al la lernejo manenmane, kaj reveninte, ili plenumis hejmtaskon kaj ludis kune. Ili havis inter si rilaton intiman kiel sangaj gefratoj. Husi, la patro de Minzi, vivtenis sian familion per fiŝkaptado kaj Olda Lu per terkultivado. Dum la du viroj laboris ekstere, iliaj edzinoj sin okupis pri mastrumado hejme. La patrino de Asu bredis porkon kaj la patrino de Minzi tenis dekkelkajn kokinojn. Ofte ili ambaŭ babiladis en la korto, farante kudradon kaj flikadon.

La fiŝkaptisto Husi kaj la terkultivisto Olda Lu kutime revenis hejmen ĉe la sunsubiro kaj kune sidis tetrinkante kaj babilante ĝis vespermaĝo. Kvankam ambaŭ familioj ne vivis riĉan vivon, tamen kiel simplaj plebanoj ili estis kontentaj pri sia propra feliĉa vivo.

Tempo fluis tiel pace, sed iutage ĉio ŝanĝiĝis.

2

Proksime al Jefen-vilaĝo je preskaŭ dudek kilometroj etendiĝis vasta maro, sur kiu sin trovis bando da kanajloj. La ĉefo alnomiĝis Frenezulo Zan. Ja estis la bando, kiu frakasis la pacan vivon de la du familioj en Jefen-vilaĝo.

La vera nomo de Frenezulo Zan estis Zan Linzi, kaj li estis vilaĝano de la ĉemara vilaĝo Gufen. Liaj gepatroj, longtempe fiŝkaptante sur la maro, ne havis tempon nek povon eduki lin. Li jam ekde sia infaneco ŝatis interbatiĝi kontraŭ najbaraj buboj kaj ofte kaŭzis ĝenaĵojn. Iusomere li ĉasadis en la montaro Vulon kaj hazarde renkontis la taŭistan ĉefpastron Junjan, kiu ekzercas sin en luktarto. Zan Linzi estis tiel fascinita de ties lertaj movoj de luktarto, ke li petis fariĝi ties lernanto. La taŭista ĉefpastro ekzamenis lin per la rigardo kaj diris: “Lernanto de luktarto devas havi aplomban koron kaj afablan konduton. Laŭ mia observo, vi ŝajne ne estas tia junulo, do bonvolu foriri.”

Zan Linzi ne volis foriri sen ajna akiro, li obstine petis, ke la taŭista ĉefpastro donu al li iom da instruoj. La taŭista ĉefpastro levis la kapon al la ĉielo kaj eligis profundan suspiron: “La sorto estas destinita, ke ni renkontiĝu hodiaŭ. Lernado de luktarto bezonas kompreneman kapablon. Mi ne instruos vin. Nun ke vi jam vidis miajn movojn de ekzercado, do vi mem provu ilin memori kaj asimili. Mi esperas, ke vi ĉiam restu senkulpigema kaj tolerema, kaj vivu simple kaj modere. Se tiel, vi estos feliĉa sen ajna rimorso. Alie, ve...”

Post hejmenreveno, Zan Linzi komencis atente rememori kaj pene ekzercadi la movojn de la taŭista ĉefpastro. Ĉu dum la frosta vintro ĉu dum la varmega somero, li ekzercis sin en luktarto kun konstanteco kaj persisteco. Komence, li povis konduti laŭ la instrukcio de la taŭista ĉefpastro, restante senkulpigema kaj tolerema. Sed post sinsekvaj malsukcesoj je enamiĝo, li tute ŝanĝiĝis.

Starante sur la marbordo de Gufen-vilaĝo kaj rigardante al la malproksimo, oni povis vidi grandan insulon, sur kiu situas Rosan-vilaĝo. Tie loĝis knabino, kiu nomiĝas Mele. Zan Linzi renkontis Mele dum foiro kaj tuj lin allogis ŝia bela aspekto. Mele ankaŭ naskis simpation al li. En postaj foiroj, la du gejunuloj renkontiĝis plurfoje. Zan Linzi falis en sian amon al ŝi, pensante pri ŝi tagnokte. Sed Mele ne aŭdacis akcepti lian amon, ĉar ŝi bone konis, ke laŭmore, malpermesata estas geedziĝo inter la du vilaĝoj Gufen kaj Rosan, inter kiuj ofte okazis furiozaj konfliktoj. Zan Linzi devis kaŝi sian amon enkore. Ĉiufoje kiam li sopiris al Mele, li iris al la marbordo kaj fiksrigardis la insulon Rosan por kelka momento. En iu printempa tago, Mele edziniĝi malproksimen. Informiĝinte pri tio, Zan Linzi longe staris sur la marbordo, vizaĝe al la vilaĝo Rosan murmurante: “Rosan-vilaĝo en miaj okuloj, sed kie estas mia amatino?”

Pro malĝojo, Zan Linzi ekfumis cigaredon kaj ekdrinkis alkoholon, lia konduto fariĝis pli kaj pli stranga. En pluvegaj tagoj li ofte, kun la vesto malbutonita kaj larmoj en la okuloj, vagadis sur la strando kaj lasis al pluvo frapadi lian tutan korpon. De tempo al tempo li levis la kapon kaj laŭte vokis al la ĉielo: “Kie estas vi, mia kara?”

Post longe, knabino nomata Muzi rebruligis la amflamon en Zan Lingzhi. Tiu ĉi knabino estis ne nur bela kaj afabla, sed ankaŭ legpova kaj ĝentila. Ŝi revigligis Zan Linzi. Vespere oni ofte vidis, jen ke Muzi kun Zan Linzi promenadas sur la strando, lasante freŝan venton ludi sian longan kaj nigran hararon, jen ke Zan Lingzhi remadas en boato kun Muzi, babilante kaj ridante. Ŝi havigis al li ĝojon, kiun li neniam antaŭe spertis. Li konsideris ŝin donaco de la Ĉielo.

Iun tagon, alilanda ferŝipo ankris por proviantado ĉe la vilaĝo Gufen. Multaj vilaĝanoj scivole iris spekti, ĉar antaŭe ili neniam vidis alilandan ŝipon de tiel proksime. Dume la ŝipestro per binoklo rigardis la spektantan homamason, inter kiu estas Muzi. La ŝipestro ne atendis, ke en tiu ĉi izola vilaĝo troviĝas junulino tiel bela kiel Venuso. Liaj avidaj okuloj estis fiksitaj sur Muzi ĝis tiu forlasis la kajon.

En la vesperkrepusko de la sekvanta tago, Zan Linzi kaj la gepatroj ne revenis al la haveno je la kutima horo. Muzi maltrankvile atendis ilin, paŝante tien kaj reen ĉe la kajo. La ŝipestro ŝin vidis kaj vokis el la ŝipo. Muzi ne komprenis la fremdan lingvon, do la ŝipestro al ŝi montris la binoklon kaj invitis ŝin al la stirejo por observi boaton sur la maro. Muzi, naiva fraŭlino, forte sopiris sian amaton, do ŝi senpripense supreniris en la stirejon. Ŝi absolute ne imagis, ke al ŝi okazos makabra afero.

La ŝipestro kun la ĉefmaato kaj la dua maato faris monstran krimegon, poste forĵetis senkonscian Muzi sur la strandon kaj haste forveturigis la ŝipon. Kiam Zan Linzi alvenis, li vidis, ke kompatinda Muzi kuŝas sur la sablo, kun taŭzitaj haroj, en disŝirita blanka bluzo kaj sangomakulita flava jupo. Disrompiĝis la koro de Zan Linzi. Li premis sian amatinon al la sino kaj senĉese vokis ties nomon amare. Finfine Muzi vekiĝis, sed ŝi ne plu povis rekoni sian amaton, ĉar ŝi jam freneziĝis!

Zan Linzi tute furiozis kaj pleniĝis de angoro. La du doloraj amospertoj ŝanĝis liajn temperamenton kaj agmanieron. Li ignoris la instrukcion de la taŭista ĉefpastro kaj ekĝenis vilaĝanojn ĉie. Sekve li eĉ unuiĝis kun kelkaj kanajloj ŝtelante kaj rabante de tempo al tempo. La bando ordinare kaŝis sin sur nekonata insulo, okaze de manko de mono kaj nutraĵo, ili ŝtele surbordiĝis kaj atakis vilaĝon. Vilaĝanoj sentis sin tre ĝenitaj, sed neniu kuraĝe aŭ kapable rezistis ilin. Postdorse oni kromnomis Zan Linzi “Frenezulo Zan”.

3

Iun aŭtunan posttagmezon kiam la vilaĝanoj laboris en kampo, al la kajo de Jefen-vilaĝo albordiĝis granda ligna ŝipo, kiu portas Frenezulon Zan kaj ties subulojn. La bando senbrue eniris la vilaĝon kaj faris ŝteladon. Ili, kun la ŝtelitaĵoj pasante preter la domo de Asu, ekvidis la patrinojn de Asu kaj Minzi brodantajn sub arbo en la korto. En la knabineco la du patrinoj aspektis belaj kaj ĉarmaj, post la edziniĝo ili malofte laboris enkampe, tiel ilia haŭto restis delikata kaj glata. Kvankam ili estis ne plu junaj kun po infano de dekkelkaj jaroj, tamen ili ankoraŭ havis allogan belecon. Rigardo al la du virinoj ekbruligis voluptfajron en la interno de Frenezulo Zan. Li volis, ke la du virinoj vivu en lia nesto sur la maro kaj ĉxiumomente
kontentigu lian lascivan deziron, do li ordonis forkapti la du virinojn. Plorkriante kaj baraktante, la du patrinoj rezistadis per tuta forto, sed vane. La kanajloj al la du virinoj ŝtopis la buŝon per ŝtofo kaj ligis la manojn kaj piedojn per ŝnuro, poste ŝovis ambaŭ respektive en jutsakon.

Elportonte la du patrinojn el la korto, la kanajloj renkontis Asu kaj Minzi, kiuj revenis de lernejo. Vidinte la teruran okazantaĵon, Asu tuj impetis al Frenezulo Zan kaj ĉirkaŭbrakumis ties kruron, plorege petante liberigi la du patrinojn. Ĉu kato povas akiri frandaĵon el faŭko de tigro? Kelke da kanajloj forkuris laŭeble rapide, portante la du jutsakojn. Frenezulo Zan, kiu ekzercis sin en luktarto plurjare, simple donis unu pezan pugnobaton al Asu je la kapo, ke tiu svene falis surteren. Dume, Minzi fariĝis ŝokita de la ĥaosa sceno, senmove apogante sin sur la pordo.
Olda Lu kaj Husi ĉiam kondutis honeste, milde kaj timide. Informiĝinte pri la afero, ambaŭ kolapse falsidiĝis sur la teron. Ili ne sciis kion alian fari ol korŝire muĝadis kiel furioza rabbesto, frapadante al si la bruston. Afablaj vilaĝanoj alarmis la policon. Serĉinte kaj persekutinte kelkan tempon, la policanoj kaptis du subulojn de Frenezulo Zan. Ili konfesis: tiutage la bando, metinte la du virinojn sur la ferdekon, urĝe forveturigis la ŝipon, timante persekutadon de vilaĝanoj, dum la du virinoj kontinue baraktis kaj fine rulis sin en la riveron. Frenezulo Zan timiĝis de la pereo de du vivoj, tiel ke li kun sia bando fuĝis al oni ne scias kie. Tiuj ĉi du subuloj ne volis forlasi sian hejmlokon por vagadi surmare, tial ili arestiĝis.

4

Ĉiutage la suno leviĝis kiel antaŭe, kaj la vivantaj devis daŭrigi sian vivon. Asu decidis ĉesi sian vizitadon al lernejo kaj iri al la budhista templo nemalproksima de Jefen-vilaĝo, por lerni luktarton de la ĉefbonzo. Li deziris propramane mortigi Frenezulon Zan kaj ties bandon. Rimarkinte kaŝitan mortigan motivon de Asu, la ĉefbonzo kunmetis la manplatojn antaŭ sia brusto kaj duonfermis la okulojn, dirante: “Amitabo! Mi kaj la disĉiploj ekzercadis nin en luktarto, cele al nenio alia ol fortigi la sanon kaj defendi la templon. Vi, tiel juna, ja havas fortan venĝemon en via koro, mi ne povas instrui al vi luktarton.”

Asui rakontis al la ĉefbonzo pri la tragika okazaĵo en Jefen-vilaĝo kaj konfesis sian intencon venĝi sin kontraŭ Frenezulo Zan. La ĉefbonzo milde diris: “Amitabo! Naskiĝo estas morto kaj morto estas naskiĝo.” Li fermis la okulojn kaj ekestiĝis en zenostato, ignorante Asu.

Asu apenaŭ forlasis la templon kiam li renkontis la konatan de si bikŝuon ĉe la enirejo. Sciinte pri la afero de Asu, la bikŝuo proponis, ke li iru al la montaro Vulon kaj lernu luktarton de la taŭista ĉefpastro Junjan. La bikŝuo emfazis: “Renkontinte la taŭistan ĉefpastron, ne elmontru vianvenĝintencon nur diru ke vi lernos luktarton por sanfortiĝo. Se la taŭista ĉefpastro malkovros vian venĝintencon, ekspliku, ke vi volas forigi malbonulojn por protekti la vilaĝanojn.”

Atinginte Vulon-montaron, Asu per multaj penoj renkontiĝis kun la taŭista ĉefpastro, kaj akceptiĝis kiel ties disĉiplo post multfoje da petoj. Sur la monto li diligente lernis kaj ekzercis sin ĉiutage, malgraŭ la vetero ventega, ŝtorma, neĝada aŭ varmega. Kvin jarojn poste, li fariĝis tre lerta je pugnobato, piedbato kaj glavarto. Dum tiuj kvin jaroj li neniam forgesis la malamon kontraŭ Frenezulo Zan kaj ties bandon. Asu volis descendi la monton por venĝi sin, sed li ne sciis kiel diri al sia majstro, la taŭista ĉefpastro.

Iun nokton antaŭ ol fari zenadon, la taŭista ĉefpastro Junjan ekaŭdis obtuzan bruon en proksima malgranda arbaro. Ĉu sovaĝa besto denove venas ataki homojn? Tenante glavon li silente aliris la arbaron por eksplori. Tie li vidis, ke Asui ekzercas sin en luktarto. Laŭ la vervo de lia ekzercado, la taŭista ĉefpastro divenis la intencon de sia disĉiplo. En la sekvanta posttagmezo, li venigis Asu al la zenito de la monto kaj diris: “Ashu, antaŭ kvin jaroj mi jam sciis, ke vi kovas venĝemon en la koro. Observinte vian ekzercadon hieraŭ nokte, mi asertis ke vi volas foriri de la monto.”

Asu sciis, ke neniu intenco povas kaŝiĝi antaŭ la saĝa majstro. La taŭista ĉefpastro donis glavon al li, dirante: “Vi prenu ĉi tiun glavon, Morgaŭ ĉe la matena krepusko, iru mem al la stalo kaj forrajdu la plej ŝatatan de vi jujubkoloran ĉevalon. Vi ne bezonas adiaŭi iun ajn, inkluzive min, kaj foriru kviete. Ĉi tiu glavo kaj la ĉevalo estas miaj donacoj al vi.” Li elprenis saketon kaj aldonis: “Ekde via alveno, ĉiuposttagmeze vi senpage okupiĝis pri bagatelaj aferoj en la templo. Jen estas iom da mono por via survojaj elspezoj.”

“Dankon, majstro!” Asu surgenuiĝis kaj faris profundan riverencon antaŭ la majstro.
“Asu, kun via nuna kapablo, ne estas problemo venĝi vin kontraŭ Frenezulo Zan kaj lia bando. Tamen, eble vi neniam povos ilin trovi.”

“Kial mi ne povus trovi ilin?” demandis Asu konfuzite.

Ĉirkaŭrigardinte la neĝkovritajn montojn, la taŭista ĉefpastro kun emocio suspiris, duone al Asu kaj duone al si mem: “Vasta estas la reto de la Ĉielo, kvankam grandaj estas ĝiaj maŝoj, ĝi tamen lasas al nenio ilin trairi.” Dirinte li forlasis Asui sen returni la kapon.

Asu ne komprenis la vortojn de sia majstro. Kial li ne povos trovi Frenezulon Zan kaj lian bandon? Li ne kuraĝis plue demandi. En lia koro la majstro estus vivanta dio, kiu povus ĉion scii kaj travidi.

En la sekvanta frumateno, Asu laŭ la ordono de la majstro descendis Vulon-montaron, rajdante sur la jujubkolora ĉevalo. Sur la zigzaga pado, kun larmoj en la okuloj, li foj-refoje retrorigardis la templon sur la montosupro. Kvankam li deziris kiel eble plej rapide trovi Frenezulon Zan kaj venĝi sin, tamen vere li sentis domaĝon, disiĝante de la majstro kaj la taŭistoj-amikoj.

5

Oni diras: “Sen virino ne ekzistus hejmo.” Forpaso de la edzino kaj foriro de la filo multe ĉagrenis Oldan Lu, ke li ofte sola drinkadis hejme anstataŭ kulturi enkampe. En la supra parto de Bahe-rivero aperis kelkaj orsablo-lavantaj ferŝipoj. Ili severe poluis la akvon, tiel ke fiŝoj pli kaj pli malmultiĝis en akvaro ĉe Jefen-vilaĝo. La fiŝkaptisto Husi devigite ekserĉis novan akvoregionon kun riĉa fiŝresurso. Minzi ne volis forlasi Jefen-vilaĝon, esperante revidi fraĉjon Asu. Ŝi firme kredis, ke fraĉjo Asu nepre revenos en iu tago. Tamen, por vivtenado, ŝi devis, kune kun sia patro, remis en la malnova ligna fiŝboato laŭflue de Bahe-rivero.
Sub la aŭtuna sunbrilo, la ligna fiŝboato lante veturis en la malsupran parton de Bahe-rivero. Husi intencis eltrovi senhoman lokon, kiu taŭgas por ankri la fiŝboaton kaj instali sin kaj la filinon.

“Patro, rigardu, kiel granda arbo!” Entuziasme kriis Minzi, montrante malproksiman bordon. Vere, tie staris altega arbo kun kolosa krono, sub kiu kuŝis kelkaj plataj ŝtonoj. Ĉirkaŭ la loko estis vasta malaltaĵo kovrita de densa fragmitaro, tra kiu sin trovis apenaŭ rimarkebla pado ligiĝanta al ŝoseo ĉe montopiedo. Je ekstremo de la ŝoseo videblis urbeto. Husi kaj la filino starigis tendon kiel la domon, kun la plataj ŝtonoj kiel tablo kaj litoj.

Komencis nova vivo. Ĉiutage Husi fiŝkaptis post tagmanĝo kaj en la sekva mateno vendis la fiŝojn en la urbeto. Ĝenerale, Minzi asistante akompanis la patron. Hazarde ŝi faris mastrumadon hejme. Poste sidante ekster la tendo, ŝi jen spektis birdojn inter branĉoj, jen meditis rigardante malproksimen. La figuro de Asu ĉiam ŝvebadis antaŭ ŝiaj okuloj. Minzi ne ŝatis tiun ĉi izolan strandon de fragmitoj, ŝi sopiris pri Jefen-vilaĝo kaj tieaj vilaĝanoj, precipe pri fraĉjo Asu, kun kiu ŝi multfoje intervidiĝis en sonĝo.

6

Kvankam la sopiro al la hejmloko turmentis Asu dum kelkaj jaroj, tamen li decidis hejmeniri post plemumo de la venĝo. Li bone konis, ke tiaj homoj kia Frenezulo Zan ne alkutimas vivi norde aŭ enlande, li kun la glavo rajdis sur la ĉevalo suden laŭ ĉemara regiono. Dum pli ol du jaroj li serĉadis siajn malamikojn, perlaborante la vojaĝkoston kiel provizora dungito. Finfine iun tagon, li informiĝis, ke Frenezulo Zan kun sia bando aktivas en la ĉefurbo de Hanan-insulo, kiu distancas ĉirkaŭ mil kilometrojn de Jefen-vilaĝo. Post kiam Asu atingis la ĉefurbon, oni sciigis al li, ke la bando jam esti eliminita.

Maje antaŭ kvin jaroj, subite aperis bando da rabistoj en la akvoregiono de la ĉefurbo. Oni ne sciis, de kie ili venis. Ili foje kaj foje rabis komercajn ŝipojn kaj vilaĝojn. La lokaj policanoj plurfoje serĉis sur la maro kaj persekutis sur la tero, sed ili ne sukcesis. Antaŭ unu kaj duona jaroj okazis granda cunamo. Inter la viktimoj oni trovis naŭ alilokanoj, ok mortintaj kaj unu severe vundita.

Pridemandite, la vundito konfesis, ke li estas membro de la bando el naŭ homoj, inter kiuj la ĉefo esas Frenezulo Zan; antaŭ ses jaroj la bando dum rabado mortigis du virinojn sur Bahe-rivero ĉe Jefen-vilaĝo, ili fuĝis kaj vagadis sur maro; poste ili venis al Hanan-insulo. La polico ĵetis la postvivanton en malliberejon. Neatendite li baldaŭ mortis de malsano.

Asu bedaŭris, ke li ne mortigis la malamikojn propramane, tamen li ankaŭ sentis sin ĝoja, ĉar la Ĉielo jam punis la malbonulojn. Li tuj sin returnis al hejmloko. Li volis laŭeble rapide vidi la patron, Minzi kaj onĉjon Husi.

Reveninte al Jefen-vilaĝo, Asu tre ĉagreniĝis, ke la patro jam kadukiĝis, kaj araneaĵoj tute vualas la fenestron de Minzi. Ĉe la funebra ceremonio por la du patrinoj, surgenuante kaj riverencante kap-al-tere antaŭ la du spirit-tabuletoj, li ploregis preskaŭ ĝis svene, kaj ĉiuj ĉeestantaj vilaĝanoj inkluzive de la sola instruisto larmis torente kiel tajdo. Post la ceremonio, Asu abrupte rememoris la vortojn de sia majstro ĉe la adiaŭo kaj demandis al la instruisto, kion signifas “Vasta estas la reto de la Ĉielo, kaj kvankam grandaj estas ĝiaj maŝoj, ĝi tamen lasas al nenio ilin trairi”. La instruisto klarigis: “Tiuj vortoj estas similaj al la okcidenta proverbo, kiu diras ‘La muelŝtonoj de Dio muelas malrapide, sed fajne.’ Tio signifas, ke la Ĉiela ordono estas justa, kaj malbonfarantoj ricevos punon. Ĝi ŝajnas neperfekta, sed fine ĝi ne forlasos iun ajn malbonan homon.” Asu ekkomprenis la vortojn kaj elkore pli admiris sian majstron.

7

Iun frumatenon zefiro estis milda kaj aero vigliga. Minzi vekiĝinte eksentis sin senkaŭze maltrankvila kaj ekscitita, kaj ŝia koro ŝajne batis iomete pli forte ol normale. Ŝi decidis resti hejme anstataŭ akompani la patron.

Posttagmeze Minzi, sidante sur ŝtono, ĝuis la ĉirkaŭan pejzaĝon: aŭtuna ĉielo estas altega, nuboj maldensaj, montaro blua kaj fragmitaro orflava. Kiel agrabla la mondo estas! Post momento Minzi stariĝis kaj pasumis tien kaj reen. Ŝia menso malpacis kiel la birdoj flugantaj kaj pepantaj inter la branĉoj. Foje ŝi turnis sian vizaĝon al Bahe-rivero, kaj aliafoje al la ŝoseo ĉe la montopiedo. Subite, Minzi trovis, ke de malproksime algalopis ĉevalo. Baldaŭ la rajdanto venis al la digo, haltigis sian ĉevalon kaj ĉirkaŭrigardis kvazaŭ serĉante ion. Poste la rajdanto spronis sian ĉevalon ekiri laŭ la pado tra fragmitoj en la direkto de la granda arbo. Minzi sentis streĉitecon kaj ne sciis kion fari. La jujubkolora ĉevalo pli kaj pli alproksimiĝis, Ŝi konfuziĝis kaj ekscitiĝis: “Kiu estas tiu? Ĉu estas...? Ĉu estas...?" Ŝiaj okuloj vualiĝis de larmoj kaj la lazura ĉielo turniĝis super ŝia kapo...

主题RSS Feed

powered by my little forum