头像

Ho, mia apendicito 哦,我的阑尾炎(随笔)

作者 aŭtoro: 殷嘉新 Yin Jiaxin, 来自 el: 湖北 Provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Saturday, November 29, 2025, 08:13 (6天前)
编辑: Solis, 时间: Saturday, November 29, 2025, 09:26

Ho, mia apendicito

Yin Jiaxin

Je la 2a horo matene la 25-an de septembro 2025, mi vekiĝis pro kramfoj en la dekstra abdomeno. Mi supozis, ke temas pri stomaka ŝvelo, do mi ekmasaĝis min mem. Sed tio ne efikis, kaj la doloro pli kaj pli intensiĝis. Mi eksuspektis, ke temas pri apendicito. Ĉi tiu afero ne povas prokrastiĝi, tial mi rapide leviĝis kaj stiris la aŭton al la Popola Hospitalo. La kuracisto farigis por mi abdomenan CT-skanon, kiu konfirmis ke mi suferas de akuta apendicito. Li diris, ke mi devos ricevi miniincizan kirurgion de la apendico-forigo kaj resaniĝos post ĉirkaŭ semajno.

Veninte al la kirurgia sekcio de hepato kaj galo, mi estis akceptita de juna kuracisto. Tiu unue demandis, ĉu mi havas emeritan salajron, ĉu mi ĝuas medicinan asekuron, kiom da infanoj mi havas, kaj kia estas ilia financa stato. Mi sentis min ŝajne restanta en policejo kaj pridemandata de policano. Poste li informiĝis pri miaj lastatempaj dieto kaj medikamenta uzado. Mi diris, ke mi ĉiutage prenas pilolojn por malaltigi sangosukeron kaj sangopremon, kaj li diris, ke tiuj estas en ordo, kaj mi povas daŭrigi ilin normale.

Respondinte liajn demandojn, mi komencis ricevi diverasajn ekzamenojn inkluzive de denova abdomena CT-skano ĝis la tagiĝo. Oni aranĝis min en la dudek-duan liton. Post kiam mi kuŝiĝis, flegistino alportis kelkajn pilolojn kaj diris, ke mi prenu ilin. Mi obeeme prenis ilin. Poste, alia flegistino donis al mi pugan injekton, ventran injekton kaj faris perfuzojn. Tri fojojn sinsekve oni mezuris mian sangosukeron kaj sangopremon. Mi estis tre laca, do mi endormiĝis frue vespere.

Noktomeze mi vekiĝis por pisi, kaj subite falis ĉe la lito. Mi sentis teruran naŭzon kaj vomemon, kun ŝvito-gutoj tiel grandaj kiel pizo fluantaj de mia tuta kapo. Tujtuj mi premis la voksonorilon por alvoki flegistinon. Ŝi ne sciis kial mi tiel fartis, sed nur injektis al mi anti-voman medikamenton, kio iom mildigis mian naŭzan senson.
Post la tagiĝo, la flegistino denove alportis pilolojn. Mi demandis ŝin, kiaj medikamentoj ili estas. Ŝi respondis, ke ili estas piloloj por malaltigi sangosukeron kaj sangopremon. Tiam mi komprenis, ke la subitaj simptomoj de la antaŭa nokto verŝajne okazis ĉar mi prenis la samajn pilolojn dufoje. Ho, ve! Mi preskaŭ perdis la vivon pro apendicito.

Antaŭ la tagmezo, la juna kuracisto venis al mia lito kaj diris, ke laŭ la CT-skano, mi ŝajne havas kolecistiton pro galŝtono. Li menciis, ke dum la forigo de mia apendico, ili povos samtempe pritrakti la galŝtonon. Mi respondis, ke mi pripensos la aferon. Mi tuj konsultiĝis kun esperantisto-amiko, kiu estas sperta kuracisto pri tradicia ĉina medicino. Li klarigis, ke la tiel nomata galŝtono fakte ne estas verkalkaĵo, sed nur malmola tubereto el graso kaj kolesterolo, kiu ne bezonas kirurgian traktadon. Medikamentoj povas likvigi la tubereton. Mi ankaŭ konsultiĝis kun aliaj kuracistoj-konatoj, kiuj same diris, ke kolecistito ne estas grava malsano kaj krom ke mi havas severajn simptomojn, mi ne bezonas kirurgian intervenon.

Posttagmeze, denove venis tiu juna kuracisto. Li diris, ke en la kolora Doplera eĥografio de mia korpo, ili trovis iom da ombro en mia dekstra pulmo, kaj ili planas dum mia apendica operacio plene anestezi min, malfermi mian torakon kaj komplete ekzameni la pulmon. Ho ve! Aŭdinte liajn vortojn, mi tre timiĝis. Mi pensis, ke mi kvazaŭ enirintus la japanan hospitalon de 731 trupo. Ĉu pro apendiciton, mi devas ricevi vivsekcion? Mi scias, ke apendicita operacio ne enspezas multe, do ili volas pliigi aliajn operaciojn. Absurdaĵo!

En la sekva mateno venis grupo da kuracistoj. Ili demandis pri mia decido de kuracado. Mi faris mian decidon: 1, mi venis ĉitien nur por solvi la apendicion; 2, pri la kolecistito, mi elektos medikamentan kuracadon; 3, pri mia pulmo, post solviĝo de la apendicito mi konsultos kuraciston en la spira sekcio, ĉar ĉiu fakulo havas sian specialaĵon.

Ili prove persvadis min per diversaj kialoj, ke mi akceptos pliajn operaciojn. Mi ĉiam firme subtenis mian decidon. Fine, ili nur forigis mian apendicon.
Ho ve! Se kuracisto fariĝus komercisto, do, hospitalo certe fariĝus homobuĉejo kaj monofarejo.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum