头像

Leciono pri arabaj ciferoj 阿拉伯数字的教训(随笔)

作者 aŭtoro: 殷嘉新 Yin Jiaxin, 来自 el: 湖北 Provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Saturday, December 06, 2025, 07:14 (1天11小时33分钟前)
编辑: Solis, 时间: Saturday, December 06, 2025, 08:16

Leciono pri arabaj ciferoj

Yin Jiaxin

En 1993, mia ĵus emeritiĝinta patro ne volis resti senokupa kaj petis min trovi ion por fari. Post pripenso, mi decidis ke li sin okupu pri vestovendejo. Ankorŭ mankis iometo da kapitalo al ni kun la patraj ŝparoj kaj miaj, , do mi petis pruntedonon de kolego. La kolego konsentis prunti al mi 5,000 juanojn (tiam usona dolaro egalas 8,30 juanoj), postulante monatan interezon de 3%. Mi jesis kaj sekve manskribis pruntateston.

La vendejo de mia patro malfermiĝis la 1-an de oktobro je la brulado de petardoj, kaj la negoco estis sufiĉe bona. Je la 20-a de oktobro, mi laŭ interkonsento pagis unumanatan interezon al mia kolego. Tamen, surprize, la kolego diris, ke mi devas pagi al li interezon de du monatoj, kaj montris al mi la daton de la pruntatesto – la origina “septembro (ĉinoj nomas ĝin la naŭa monato)” estis ŝanĝita al “aŭgusto (la oka monato)”.

Mi komprenis, ke li certe ŝanĝis “9” al “8”. Sed pro ĝentileco kaj por eviti konflikton, mi ne disputis kun li kaj devis pagi al li ekstran interezon de unu monato kvazaŭ mutulo engluti la maldolĉaĵon, ne esprimante sian suferon. Mi klare memoris, ke mi pruntprenis la monon je la 20-a de septembro, ne de aŭgusto. Por pruvi ke mia memoro ne eraris, mi speciale foliumis mian taglibron. En ĝi estis notite, ke en la 20-a de aŭgusto mi vizitis la iam loĝitan domon de Mao Dun, ĉina fama verkisto, en la urbeto Wuzhen de la provinco Zhejiang, kiu distancas je 1000 kilometroj de nia urbo. Kiel mi povus en la sama tago reveni por prunti monon de li?

Dum du sekvantaj monatoj, nia tuta familio manĝis ĉipan legomojn, aĉetis neniun novan aĵon por la hejmo, kaj la vendejo sin provizis per nova stoko kiel eble plej malmulte. Tiel, je la 20-a de decembro, ni finfine repagis la tutan pruntosumon al la kolego.

Ĉi tiu leciono, kvankam kostis al mi cent kvindek juanojn, samtempe profunde instruis min. Mi devas danki la kolegon, ĉar li edukis min kaj igis min kompreni, ke mi nepre estu zorgema kaj ne malatenta pri kondutoj.

Ekde tiam, en manskribaĵoj mi evitis uzi arabajn ciferojn laŭeble, precipe kiam mi subskribas datojn.

Mi ekmemoras pri la Futian-evento okazinta inter la ĉinaj ruĝarmeaj trupoj en decembro 1930. Tiutempe, Li Shaojiu kaj liaj klikoj troetendis la “purigadon kontraŭ kontraŭrevoluciuloj”, kaŭzante sangajn konfliktojn interne de la Ruĝa Armeo.

Post fiaskis la komplotita de Lai Zuotao asasino kontraŭ Mao Zedong(tiama ĉefo de la Ruĝa Armeo), Cong Yongzhong - unu el la ĉefaj konspirantoj - decidis utiligi Zhu De, Peng Dehuai kaj Huang Gonglue (tiama komandantaro) por elimini Mao. Por tio, li falsis leteron ŝajne verkitan de Mao al Bo Gu (tiama gvidanto de la Kompartio).
La letero esence diris: “Se vi per torturo eltrudas iun denunci, ke Zhu, Peng kaj Huang estas membroj de la kontraŭrevolucia AB Bando, do ni povos ilin likvidi facile.”

Cong montris la falsan leteron aparte al Zhu, Peng kaj Huang, cele al tio, ke ili atencos Mao.

La manskribo de Mao integris karakterojn de diversaj skoloj kaj samtempe formis lian unikan propran stilon, kiun aliaj tre malfacile povis imiti. Tamen, Cong sukcese imitis ĝin tiel bone, ke oni apenaŭ povis distingi la falsaĵon disde la aŭtentika.

Kiam Zhu, Peng kaj Huang ricevis la falsan leteron, kaj tamen rimarkis iun strangaĵon. Ili sciis, ke por dato fine de leteroj Mao ĉiam kutimis uzi ĉinajn ciferojn, neniam arabajn ciferojn. Sed en la falsa letero, la dato estis skribita per arabaj ciferoj.

Se la komandantaro kredintus la leteron, Mao nepre falintus en danĝeron. Ĝuste tiuj arabaj ciferoj savis la vivon de Mao! Alie, la historio de Ĉinio en la 20-a jarcento verŝajne aspektus tute alie.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum