Internacia kurso de Esperanto 国际世界语培训班,B1-B2 水平

作者 aŭtoro: Arko, 来自 el: 中国,江西, 发表于 afiŝita je Monday, December 08, 2025, 17:22 (1天18小时18分钟前)
编辑: Solis, 时间: Monday, December 08, 2025, 17:23

ILEI-kurso laŭ la metodo de Renato Corsetti
2026 ĵaŭdo januaro 08
11:30 - 13:00 UTC
(北京时间 19:30 - 21:00)

Internacia kurso de Esperanto (B1-B2), precipe por azianoj kaj afrikanoj

Kurso
Aliĝu al la senpaga internacia kurso kadre de la projekto EToSo (Esperanto-kursaro Tibor Sekelj)

Ĉu vi jam regas la bazojn de Esperanto kaj volas levi vin al la sekva nivelo?
Ĉu vi serĉas kurson dinamikan, modernan, samtempe efikan kaj homvarman?

Jen la ĝusta okazo!
Profunde inspirita de la laboro de nia karmemora majstro Renato Corsetti, nia instruisto [Franĉesko] Francesco Franceschini ekstartigas novan B1–B2-nivelan kurson, tute rekreitan el:
✨ la materialoj persone uzitaj de prof. Corsetti
✨ la rimedoj, kiujn li mem sendis al Franĉesko
✨ lia fama metodo “Gramatiko sen gramatiko” – natura, motiviga, vere lernanto-centra
✨ aktualaj tekstoj, bildoj kaj sondosieroj por viva, moderna lernado

原文链接:https://eventaservo.org/e/6e25bf

主题RSS Feed

powered by my little forum