Mi estas hundino 我是一只母狗(短篇小说)
Mi estas hundino
Yin Jiaxin
1
Mi estas hundino, naskiĝinta printempe en vilaĝo. Kiam mi aĝis unu monaton, al mia domo venis grandokula junulo, al kiu mia mastro min donis. La panjo starante sur siaj postaj piedoj tiris la junulon je la brako kaj lekadis min de la kapo ĝis la vosto. La junulo forpuŝis la panjon kaj enaŭtiĝis kun mi en siaj brakoj. La aŭto forveturis kaj la panjo postkuris ĝin ĝis la elirejo de la vilaĝo.
Post kelktempa vojaĝo, la aŭto trapasis longan ponton kaj veturis preter kongresan domegon en riparado kaj haltis sur larĝa parkumejo. La grandokululo elaŭtiĝis kun mi en sia sino kaj eniris pordegon kun fera krado. La granda korto situis ĉe la piedo de montodeklivo kun densa arbaro sur ĝi. En la korto, norde estis duetaĝa oficejo, oriente grandaj kuirejo kaj kantino, okcidente tenejo, inter la tenejo kaj la ĉirkaŭmuro estis la pordista ĉambro kaj ligna dometo por mi.
Oni eniris kaj eliris, kiel homplena ĉi tie! Precipe je la manĝhoro, laborantoj plenigis la tutan kantinon. Oni nomis min Floreto. Mi ne sciis, kiu estas mia mastro. Ĉu Grandokululo? Ne, li nur hazarde karesis min je la kapo. Ĉu la kuiristo? Ne, li faris nenion ol purigi la du pelvetojn kaj respektive enverŝi manĝaĵon kaj akvon por mi. Ĉu la rigidmiena fraŭlino? Ne, ŝi nur hazarde per sia ŝupinto tuŝis al mi la mentonon. Kvakam ŝi ĉiam rigidmienis, tamen ŝi povis tuj brile rideti renkonte al la grasulo, kiu havas brutalan temperamenton. Aliaj homoj malofte atentis min preterpasante. Ŝajnis, ke neniu ĉi tie estis mia mastro.
Mi estis tute libera dum la infanecaj monatoj. Ĉiutage mi gaje kaj feliĉee petolis en aŭ ekster la korto. Plenkreskinte, mi devis plenumi la taskon patroladi nokte en kaj ĉirkaŭ la korto. Ĝojinde, mi neniam sentis min soleca, ĉar mi havis bonan amikon, kiu estis senmastra kato griza. Ĝi ĉiunokte venis kapti muson ĉe la kuirejo, aŭ manĝi mian superfluan manĝaĵon, poste akompani min dum mia patrolado. Tagiĝo estis la adiaŭa horo por ni ambaŭ.
2
Aŭtuno venis kaj la domega riparado preskaŭ finiĝis. Iun tagon oni ekdisigis la skafaldon kaj amasigis ŝtalajn tubetojn inter la domego kaj la korto. En tiu noktmezo, mi trovis, ke kelkaj fremdaj siluetoj proksimiĝas al la amaso da tubetoj. Galopinte al ili, mi bojegis, avertante ke ili ne prenu la tubetojn. La siluetoj diskuris je mia bojado.
Post momento, silueto moviĝis al mi. Mi ekbojis kiam la silueto ĵetis ion al mi. Ŝokite mi salte evitis la alĵetaĵon. La silueto ne moviĝis plue, ŝajne atendante ion. Mi aliris kaj ekflaris la alĵetaĵon. Tio estis viandobulo. La agrabla odoro montris, ke ĝi nepre bongustas.
Mi neniam manĝas aĵon, kion fremdulo donas, ĉar iam mi revenis de ekstere kun peco da osto, la grasulo severe riproĉis, eĉ intencis piedbati min. Mi iris al la silueto kaj vidis, ke tiu estas juna virino en T-ĉemizo.
Mi daŭre bojegis por peli la virinon, kiam la dormema pordisto elvenis kun poŝlampo en la mano kaj persekutis la virinon. Li ĉe flanka pordo de la kongresa domego kaptis la virinon, kiu spiregis kun la graseta brusto ondiĝanta .
“Kiu estas vi? Kion vi faras ĉi tie en tia malfrua horo?” Li demandis ŝin.
“Mi faras nenion.” La virino diris mallaŭte: “Estas tre varme! Mi ne povas endormi, do promenas ĉi tie por ĝui friskan venteton.”
“Absurdaĵo!”
“He, vi malfermu vian manon, de via tenado jam ekŝvitas mia brako, ankaŭ mia kolo,” la virino afektis kolereti en koketa tono.
“Ĉu?” la pordisto vole-nevole malfermis la manon.
“Vi ne kredas?” La virino tenis la pordistan manon kaj metis ĝin sur sian kolon, dirante: “Vi palpu.”
Tuŝinte la virnan kolon, la pordisto honteme ektremetis. La virino mallevis ties manon kaj intence lasis al ĝi ektuŝi sian plenan mamon.
“Ho, tiel granda!” krietinte, la pordisto ekkaresis ŝian mamon per manplato kaj ĉirkaŭpremis la virinan kolon per brako.
La virino duonfermis la okulojn kaj ekspiregis kun la dorso apoganta kontraŭ muro. La virina spiregado ekscitis la pordiston. Li provis kisi la virinon kaj tiu akceptis lian kison. Poste la pordisto aŭdace suprenfaldis T-ĉemizon de la virino kaj elsaltis du plenaj mamoj kvazaŭ du leporidoj. La pordisto ne povis regi sian eksciton. Li klinis sin kaj alterne lekadis la du mampintojn kun du manoj frotantaj po mamon. La virino voĉspiregis plezure kun du neĝblankaj brakoj ĉirkaŭ la kolo de la pordisto.
Mi estas hundo. Mi restis silenta apude.
Baldaŭ la pordisto ekŝiris la virinon je la pantanolo. Tiu premis liajn manojn kaj al li en la orelon flustris: “Ne ĉi tie. En via deĵorĉambro, ĉu bone?”
“Bone!” la pordisto gaje jesis.
Kiam la pordisto ekkondukis la virinon, tiu diris: “Unue vi alligu la hundon, mi timas, ke ĝi mordos min. Atendu min en via deĵorĉambro, ĉu?”
Mi estis alligita sub la fenestro de la dejorĉambro.
En la ĉambro elŝaltiĝis lumo tuj kiam la virino eniris. Komence povis aŭdiĝi ilia interparolo kaj post nelonge ambaŭ ne parolis plue. Starante ĉe mia dometo, mi ne sciis, kio okazas ene. Kvieto regis ĉirkaŭe.
Kvieto nur daŭris kelkan tempon.
Tra la fenestro ŝvebis plezura ĝemado el la virina nazo, dume mi ankaŭ malklare aŭdis brueton malproksime, ŝajne ĉe la amaso da ŝtalaj tubetoj. Mi bojis kaj bojadis por averti la pordiston kontraŭ ŝtelistoj. La pordisto elŝovis sian nudan torson tra la fenestro kaj plendante ripoĉis al mi la bojadon. Mi fermis la muzelon. Plezura voĉo de la virina spiregado pli kaj pli laŭtis, akompanate de ritmaj klakfrapoj de karno kontraŭ karno. Iom post iom la klakfrapaj ritmoj rapidis kaj rapidegis, eĉ ekvibris la muro el sintezaj tabuloj.
La virino laŭte kriadis: “Ho, ĉielo, help! Ho, ĉielo, help ...” dum la pordisto laŭte kriadis: “Ah, ah, ah ...”
Subite, ĉio silentis en la ĉambro.
Denove mi aŭdis brueton ĉe la amaso da ŝtalaj tubetoj kaj eĉ elflaris fremdulajn odorojn en la aero. Mi refoje bojegis. Lampo eklumis en la ĉambro. La pordisto malfermis la pordon kaj elpantoflis en kalsoneto surkorpe kaj kun poŝlampo enmane. En la murangulo pisinte, li tra la fera krado balais ĉirkaŭen per rigardo kaj lumradio de la poŝlampo. Li trovis nenion nenormalan kaj ekiris al la ĉambro. Mi forte bojegis jen al li jen eksteren por sciigi lin pri ŝtelistoj, tamen li min skoldis: “Vi, aĉa hundino! Ĉu vi intencas fuŝi mian bonan aferon?”
Mi indigne lin insultis: “Mi estas hundino. Vi adultulo! Vere vi estas malhomo!” Bedaŭrinde, li nur povis aŭdi mian voĉon “ŭa, ŭa, ŭa...”
La virino elpantoflis en kalsoneto kaj T-ĉemizo. Senpudore, ŝi ankaŭ pisis ĉe la murangulo, dume ŝi plendis, ke mi estas tre ĝenema. Mi ankaŭ ŝin insultis: “Vi malĉastulino! Ankaŭ vi estas malhomo!” Nature ŝi nur povis aŭdi mian voĉon “ŭa, ŭa, ŭa...”
La pordisto firme ĉirkaŭligis mian muzelon per glubendo.
Denove mallumiĝis la ĉambro.
“Granda frato, tre energia vi estas!” laŭdis la virino.
“Ĉu?” malice demandis la pordisto.
“Jes.” multesignife respondis la virino.
“Ĉu vi ĵus atingis orgasmon?” demandis la viro fiere.
“Jes, jam dufoje. Tre agrable!” kun senpudora tono la virino diris: “Mi deziras ankoraŭfoje.”
“Ĝi ne povas erektiĝi nuntempe.” diris la pordisto: “Atendu ĝis mi ripozos iomete, ĉu bone?”
“Bone. Vi dormas kaj mi distros min mem per poŝtelefono.”
Bruo ĉesis ene, sed bruo ne ĉesis ĉe la amaso. Sed mi ne povis boji.
Post ĉirkaŭ unu horo, enĉambre la korpo-kontraŭ-korpa ludo refoje okazis ĝis preskaŭ elkrepuskiĝo. Post kiam la virino foriris, la pordisto deligis la glubendon de mia muzelo kaj enĉambriĝis dormi profunde.
En la mateno oni trovis, ke malaperis plejparto de ŝtalaj tubetoj el la amaso, apud kiu kuŝis la griza kato mortinta kun duona viandobulo ĉe ĝi. La grasulo kun kelkaj laborantoj venis al la deĵorĉambro kaj al la pordisto demandis: “Ĉu vi ne aŭdis iun nenormalan bruon nokte?”
“Neniun,” la pordisto respondis kun malforta voĉo.
“Ĉu Floreto ne havis ajnan reagon, nek bojis dum la tuta nokto?”
“Ne,” respondante, la pordisto promenigis siajn okulojn sur mi.
La grasulo grincigis siajn dentojn al mi kaj sputis insultojn: “Fi, tiu senutila hundaĉo!”
Mi deziris impeti antaŭen kaj mordi la pordiston ĝismorte. Sed mi alligita nur povis bojadi al li, skoldante: “Vi adultulo, fiulo, fek! Vere vi estas malhomo!”
Kompreneble, oni nur povis aŭdi mian orelpikan voĉon “ŭa, ŭa, ŭa...”
Ĉiuj ĉeestantoj scivolis, kial mi subite furiozas kontraŭ la pordisto. Tiu koleris kaj ĉagrenis, tial eltrovis dikan bastonon kaj ekbatis min kaprice. Bojante mi saltis tien kaj reen por eviti batadon, sed vane. Li trafis min per peza bato en mian frontan kruron. Mia kruro rompiĝis kaj mi preskaŭ svenis. Kun ĝemegoj mi falis surteren. Oni fortiris la furiozan pordiston, kiam du policanoj atingis la scenon.
Dum la policanoj faris surlokan enketon, la rigidmiena fraŭlino ekmemoris, ke kamerao sur norda tegmento povas filmi la scenon ĉirkaŭ la pordego. Spektinte la videon, la policanoj asertis, ke ili povu baldaŭ eltrovi la virinon per tekniko de vizaĝrekono, kaj la grasulo al la pordisto kriegis: “Forportu vian pakaĵon kaj havaĵon!”
Tiuvespere, nova pordisto maljuna ekloĝis en la deĵorĉambro.
Kvankam mi nur povis promeni per tri kruroj, tamen kiel hundo mi persistis en patrolado ĉiunokte malgraŭ akra doloro je la vundo. Dum patrolado, mi ne plu havis akompanadon de la griza kato, do malĝojo trafis min je la koro.
3
Kiam vintro falis, mia vundita kruro jam resaniĝis.
Iumatene alvenis multaj laborantoj kaj kamionoj. Oni tuj komencis detrui la barakon kaj formovi la meblojn. Dume mi scivole spektis la spektaklon svingadante la voston ĉe mia ligna dometo. Oni okupiĝis ĝis posttagmeze. Ĉiuj sintezaj tabuloj kaj mebloj estis forportitaj. Surloke nur restigitaj estis miaj dometo kaj du bovloj por manĝaĵo kaj akvo. Mi pensis, ke oni prenos min baldaŭ, eble Grandokululo aŭ Rigidmienulino aŭ Grasulo. Mi pacience atendis kaj atendadis. Tamen du tagoj pasis, neniu venis min preni; neniu donis al mi manĝaĵon aŭ akvon. Dum la tago mi ne riski forlasi mian dometon, ĉar se per hazardo iu ekmemoras min kaj venas preni min. Do, vespere mi iris al la rubujo ĉe la domego por trovi manĝeblaĵon. Sed troviĝis tre malmulto da manĝeblaĵoj pro manko de loĝantoj. Kiam mi ne povis elteni la malsaton, mi sobkuris sub la ponton kaj trinkis akvon el la rivero. Kelkfoje bonŝanco trafis min, ke mi sukcesis kapti raton ĉe la rubujo kaj sovaĝan kuniklon sur la montdeklivo.
Tiele, pasis semajno, poste monato, ĝis kiam ekneĝis, neniu venis min preni. Tamen mi firme restis sur la loko. Iun tagon viro kun bastono enmane venis al mia domo. Mi ĝojekscitiĝis kaj paŝis renkonte al li, pensante ke finfine oni ekmemoris min. Ekster mia atendo, tiu celis rabi de mi la lignan dometon por bruligi fajron. Kia aĉulo! Tiunokte mi dormis en murangulo de la domego kaj preskaŭ mortis de frosto.
Kelkajn tagojn poste mi trovis forlasitan tubkulverton ĉe la montpiedo, kaj enŝovis la de mi iompostiome kolektitajn ĉifonojn en la tubon kontraŭ la kreviga malvarmo. Malgraŭe mi ankoraŭ perdis la dormon pro frosto ĝis mi sur la ponto renkontis virhundon, ĉina komparhundo samkiel mi, senmastra kaj malsata. Ni kundormis por nin varmigi. Tamen la malsato ronĝadis nin. Kiam la sekva printempo venis, la virhundo deziris iri aliloken, ĉar ĝi alkutimis al vaga vivo. Ĝi invitis min sencele vagadi ĉie kune kun ĝi, Mi rifuzis la inviton, esperante, ke Grandokululo, Rigidmienulino aŭ Grasulo aperu por preni min. Do, mi adiaŭe akompanis ĝin ĝis la ponto kaj tiu foriris al oni-ne-scias-kie.
La malsata turmento ekmildiĝis iom kiam oni ekloĝigis sin en la loĝkvartalon malantaŭ la kongresa domego. Danke al la loĝantoj, ĉiutage troveblis manĝeblaĵoj ĉe la rubejo. Matene iuj infanoj kun librujo surdorse transiris la ponton por veturi al lernejo. Inter ili malongahara knabeto kun okulvitroj sur sia nazo tre plaĉis al mi, ĉar li ofte ĵetis al mi bongustaĵojn. Li ankaŭ nomis min Floreto kaj ofte ludis kun mi ĉirkaŭ la domego aŭ sur herbejo dum sia libera tempo. Foje promenante kune kun sia patro, li petis al la patro, ke li konduku min hejmen. Lia patro serioze diris al li: “Ne licas bredi hundon en loĝkvartalo. Vi ne plu ludu kun la hundo, ĉar vaga hundo ĝenerale kunportas viruson surkorpe. Oni devas ilin elimini.” Sed, spite al la patra averto, li ankoraŭ traktis min kiel amikon.
Iun posttagmezon antaŭ la domego mi mire rekonis aŭton, kiun Grasulo stiris. Mi flaris ĉirkaŭ la aŭto kaj elflaris la konatan odoron neniam forgesitan de mi. Mi saltis kaj saltadis de ĝojo. Baldaŭ, Grasulo kun Rigidmienulino eliris el portego. Mi emocie kuregis renkonte al ambaŭ. Vidinte min, Rigidmienulino mirigite diris: “Ah, estas Floreto! Neatendite ĝi estas ankoraŭ vivanta.”
“Tiom grandan vivoforton ĝi havas, ĉu?” diris Grasulo kun sarkasma rideto.
Mi ĵetis min familiare al Rigidmienulino, tiu evitis min flegme kaj haste enŝoviĝis en la aŭton. Mi ameme eklekis krurumon de Grasulo, tiu renversis min per piedbato, riproĉante: “For, for, for” kaj forstiris la aŭton indiferente. Mi persekutis per la plena forto sed ne povis kuratingi la aŭton. Fine mi rezignacie haltis, deprimita kaj depresia.
Subite, en miajn orelojn flugis ŝriko el la direkto de la ponto. Tio estis voĉo de la knabeto, mia amiko. Mi urĝe galopis sur la ponton kaj vidis, ke viro trudprenis mian amikon, kiu baraktadis kaj plorkriadis: “Help, help...” Freneze bojante, mi impetis antaŭen kaj ekmordis la viron je pojno, kaj tiu eligante ŝirantan krion demetis mian amikon kaj tujtuj eniĝis en aŭton atendantan ĉe la vojrando. Kaj la aŭto pafis sin for kiel fulmo.
4
Mi trovis, ke mi jam gravediĝis. Post nelonge naskiĝis paro da miaj gefiloj.
Bedaŭrinde fronta kruro mankis al la filino. Ĉiutage la knabeto donis al mi manĝaĵon, tiel ke mi havis sufiĉe da lakto por nutri la du bebojn. Li ankaŭ ŝatis miajn bebojn kaj ofte karesadis ilin. El lia kompatema bonkoro li pli ofte karesis kaj aparte prizorgis mian trikruran filinon. Kun lia akompano ĉiuj miaj familianoj sentis sin kontenta kaj ĝoja. En mia koro mi jam rigardis lin kiel la mastron.
Kiam la gefiloj aĝis monaton, okazis aflikta afero. Reveninte al la kulverto post trinkado de akvo el la rivero, mi vidis, ke la trikrura filino ĝemadis en la tubo dum la filo malaperis. Mi faris kompletan serĉon ĉirkaŭ la kulverto, sed vane. Certe oni ŝtelis mian filon. Ekde tiam mi neniam lasis la filinon sola hejme. Kvankam ĝi moviĝis lame kaj mallerte, tamen mi akompanis ĝin kiam ajn kaj kie ajn.
Frumatene de somero estis agrable malvarmete. Mi kun la filino petoladis gaje sur gazono dum oni sin okupis pri purigo de la domego kaj balaado de ties ĉirkaŭaĵo, ĉar en la domego okazonta estis grava kongreso. Siatempe alveturis platkamiono, sur kiu estas kaĝoj, en kiuj hundoj tumulte saltas kaj bojas. Kelkaj homoj, tenante reton, bastonon kaj forkon, alproksimiĝis nin. Mi eksentis danĝeron kaj kun streĉiteco forkuris kun la filino. En palpebruma daŭro mi kuris sufiĉe fore, sed la filino agis lante. La homoj preskaŭ kuratingis ĝin. Mi rekuris kaj provis ĝin helpi. Bedaŭrinde ni ambaŭ enretiĝis. Mi obstine mordis retŝnuron cele al rompo de la reto. Apenaŭ mi sukcesis, kiam konata silueto forte batis min je la kapo per bastono, tiel ke mi molfalis surteren kun okuloj nebuliĝintaj. Ĝuste tiun momenton, dorse de la silueto iu kun plora tono sputis laŭtan riproĉon: “Paĉjo, mi hatas vin!” Tiu ests la knabeto, mia amiko kaj eta mastro.
“Kara amiko, ne hatu lin, li estas via paĉjo!” La vorto fulmis tra mia cerbo.
La filino estis suĉanta mian mamon naive. Mi diris enkore: “Suĉu sate, kara mia! Tio estas lasta fojo, ke via panjo donas lakton al vi. Pardonon, bebo!”
La ĉielo fariĝis nigregriza. Mi malklare vidis, ke maljuna taŭisto en blanka robo flosis en la aero sur malpezaj nuboj. Li haltis super mi kaj vokis: “Floreto, leviĝu kaj sekvu min!”
Mi tuj leviĝis kaj soriris sekvante la taŭiston dum mia korpo ankoraŭ restis sur la tero. Mi sentis min perpleska kaj demandis la taŭiston: “Via Maljuna Moŝto, al kiu loko vi kondukos min?” Mirigite mi jam akiris kapablon paroli same kiel homo anstataŭ montone voĉi “ŭa ŭa ŭa...”
La taŭisto sin turnis kaj ridete respondis: “Mi kondukos vin al alia mondo, Estas tempo fini punon al vi.”
“La puno al mi?” mi iĝis pli perpleksa.
“Origine vi estis homo. Dum via homa vivo vi fordonis vin al drinkado kaj havis ekscesan emon al hundaĵo. Vi formanĝis oni-ne-scias-kiom da hundaĵo. Do, la sorto destinis, ke vi devu kiel hundo travivi la kalvarian vojon.”
“Estas tiel!” Mi havis subitan ekkomprenon.
La taŭisto demandis al mi: “Se vi havus alian ŝancon esti homo, mi scivolas, kia vi fariĝus?”
Mi decideme respondis: “Mi nepre abstinu je kiel vino tiel ankaŭ hundaĵo, kaj estu persono tiom konfidinda kaj fidela kiom hundo.”
La taŭisto plengorĝe ridegis kun levita kapo kaj ekŝvebis supren en la plialtan ĉielon.
完整帖子 kompletaj mesaĝoj:
- Mi estas hundino 我是一只母狗(短篇小说) -
殷嘉新 Yin Jiaxin,
2025-12-19, 14:53
- 过不了deepseek审查的内容 - dalianjasco, 2026-01-01, 16:56