Kaŝbileto en la angla 一张纸条(短篇小说)
Kaŝbileto en la angla
Yin Jiaxin
En aŭtuno 1981, Bo Zendon eniris la Unuan Supera Lernejon de Vudan per alta poentaro. Li havis bonajn notojn en ĉiuj fakoj, krom la angla. Li devenis de kampara malsupera lernejo en la gubernio Hedon, kie ne estis instruisto pri la angla lingvo, do li tute ne lernis la anglan. Dum la ekzameno por eniri supera lernejo, li simple hazarde respondis la demandojn prezentitajn en la papero pri la angla, kaj sekve ricevis nur ok poentojn.
Dek ses lernantoj el malsamaj klasoj loĝis en dormoĉambro adaptita el malnova klasĉambro. Bo Zendon dormis sur malsupra lito, kaj super li estis la alia internulo el lia klaso, Gu Senmin, kiu venis de alia gebernio. Gu Senmin havis bonan noton en la angla sed malbonan en matematiko. Do, Gu Senmin donis al Bo Zendon helpon en la angla kaj Bo Zendon al Gu Senmin en matematiko. Loĝante kune kaj helpante unu la alian, ambaŭ rapide fariĝis intimaj amikoj.
Kvankam Bo Zendon ne komprenis la lecionojn de la angla instruisto, tamen li ne senkuraĝiĝis. Li decidis lerni ekde la alfabeto kaj nepre plibonigi siajn anglan noton. La gepatroj esperis, ke li sukcesos eniri universitaton, forlasi la montaran vilaĝon kaj ŝanĝi sian sorton. Li komprenis la gepatran esperon. Ĉu en malvarmega vintro ĉu en varmega somero, li ĉiam ellitiĝis je la kvina horo matene kaj lernis la anglajn legante ĉe vojlampo. Tamen, pro tute manka bazo, lia progreso estis malrapida. Li enviis tiujn kunlernantojn, kiuj estas kapablaj en la angla, precipe la knabinon sidantan antaŭ li. Ŝi nomiĝis Pan Lanlan. Ŝi estis eksterordinare lerta en tiu lingvo. La instruisto ofte petis ŝin respondi demandojn en lecionoj, kaj ŝi kutimis enmeti kelke da anglaj vortoj aŭ frazoj en sian babiladon. Li ofte petis ŝian konsilon.Ankaŭ en la aliaj lernobjektoj ŝi estas bona. Do, ili ambaŭ havis multajn komunajn temojn por diskuti kune. Krom tiu de la angla, en ekzamenoj pri ceteraj lernobjektoj Bo Zendon kaj Pan Lanlan alterne atingis la unuan lokon en la klaso.
Dum la dua jaro de la supera lernejo, Bo Zendon jam fariĝis puberulo kaj komencis atenti knabinojn. Li opiniis, ke Pan Lanlan ne nur estas afabla, sed ankaŭ tre bela, la plej bela knabino en la klaso. Lia amiko Gu Senmin ankaŭ pensis tiele. Dum diskutado, Pan Lanlan ĉiam parolis kun viva mieno kaj graciaj gestoj. Ŝi havis paron da parolpovaj okuloj kaj dolĉaj vangokavetojn. Bo Zendon ekamis ŝin. Li pensis: “Kiel feliĉe estus, se mi povus edziĝi al ŝi en la estonteco!” Kun sento de malsupereco li konsciis, ke kiel kampara knabo li ne havas kvalifikon por edzinigi tian urban knabinon, kaj lia ideo estis kvazaŭ bufo volas manĝi cignan viandon. Tamen, antikva proverbo diras: “En libroj troviĝas belulino kiel jado, en libroj troviĝas ora domo.” Li sciis, ke se li sukcesos eniri bonan universitaton, li eble povos edziĝi kun ŝi. Li malkaŝis sian korsekreton al Gu Senmin, kaj tiu kuraĝigis kaj esprimis sian benon al li.
Bo Zendon ne certis, ĉu Pan lanlan ŝatas lin aŭ ne. Iufoje dum babilado pri revo, Pan Lanlan demandis al li, kien li planas iri por studi kaj kian fakon elekti. Li respondis: “Mi deziras studi medicinon en urbo Vuhan.”
Pan Lanlan ĝoje diris al li: “Ankaŭ mi deziras studi medicinon en Vuhan. Ni ankoraŭ estos kunlernantoj en universitato, ĉu bone?”
“Bone, bone!” Li ekĝojis, perceptante ke ŝiaj vortoj montris ŝian ŝaton al li. Li ne povis deteni sin partumi sian ĝojon kun Gu Senmin kaj diris, ke li volas trovi ŝancon por esprimi sian amon al ŝi. Gu senmin ridetante demandis: “Ĉu vi estas tiel certa, ke ŝi ankaŭ ŝatas vin? Ĉu vi ne timas, ke ŝi rifuzos vin?”
Post tiu demando, lia memfido malfortiĝis, kaj li murmuris: “Do mi atendos iom pli, eble ĝis antaŭ la universitata enirekzameno.”
Iun tagon antaŭ la enirekzameno, li kun plena kuraĝo skribis al ŝi amkonfesan leteron. Li ne kuraĝis transdoni ĝin al ŝi persone, sed sendis ĝin poŝte. Post la sendo, li ĉiutage estis maltrankvila kaj eĉ ne povis rekte rigardi ŝin ĉe renkontiĝo. Post kelkaj tagoj, ŝi kaŝe metis bileton en lian manon. Nerve li malfermis la papereton ĉe murangulo kaj legis anglalingvan frazon: “I long to live and die together with you”. Kvankam li rekonis la anglajn vortojn, tamen li tute ne komprenis la signifon de la frazo. Do li devis peti de sia amiko Gu Senmin traduki ĝin. Leginte la bileton, tiu surprize demandis: “Kiu skribis ĝin?”
“Pan Lanlan donis,” Bo Zendon respondis honeste.
Gu Senmin indiferente diris: “Ĝi signifas: mi deziras vivi pli dum vi devas morti!”
Aŭdinte tion, li forte deprimiĝis. Li neniam atendis, ke ŝi ne nur ne ŝatas lin, sed eĉ tiom abomenas lin, ke ŝi skribis tian malbenan frazon. Kvankam li suferis grandan baton en la koro, tamen tio ne influis lian animstaton por la universitatan enirekzameno. Male, li sekve decidis, ke li nepre sukcesos en la ekzameno kaj eniros bonan universitaton. Li volis montri al ĉiuj, ke li fakte estas elstara.
Ekde la ricevo de tiu bileto, li ne plu kontaktis ŝin. Post la konkludo de la enirekzameno, li rekte reiris hejmen por atendi la rezultojn. Fine, li sukcese eniris medicinan universitaton. Pan Lanlan malsukcesis pro malsaniĝo dum la enirekzameno. En la universitato estis multe da belaj knabinoj, sed Bo Zendon interesiĝis pri neniu el ili, ĉar Pan Lanlan jam okupis lian koron. Li senĉese sekvi ŝin per la penso. Li scivolis, kion ŝi nun faras kaj kiel ŝi fartas.
Bo Zendon planis fariĝi kandidato al la magistreco post la diplomiĝo. Por la postdiploma enirekzameno, necesis bone mastrumi la anglan. Tial li ŝparis tempon por lerni ĝin, partoprenante eksteruniversitatajn kursojn eĉ dum vintraj kaj someraj ferioj. Lia angla nivelo dum du jaroj laŭgrade altiĝis. Iun tagon, kiam li pensis pri Pan Lanlan, li rememoris la bileton kaj subite komprenis la sognifon de la skribaĵo: “Mi volas esti kun vi, ĉu dum vivo ĉu en morto.” Li ekkonsciis, ke Gu Senmin erarigis lin per mistraduko. Li preskaŭ dezirus kreskigi al si flugilojn kaj tujtuj flugi al Vudan por serĉi la knabinon, kiu ofte aperis en liaj sonĝoj.
Somere de 1986, Bo Zendon vizitis la ĉefinstruistino de la supera lernejo por informiĝi pri Pan Lanlan. Tiu diri al li: “En 1984, pro dismenoreo, ŝi ne sukcesis bone plenumi la enirekzamenon. Ŝi ripetis sian lastan studjaron, sed bedaŭrinde en la tago antaŭ la enirekzameno, ŝi devis submetiĝi al operacio pro akuta apendicito. Sekve ŝi rezignis sian revon pri universitato. Nun mi ne scias, kie ŝi estas kaj kion ŝi faras. Pro kio vi serĉas ŝin?”
“Mi pruntis de ŝi romanon tiun jaron kaj forgesis redoni ĝin al ŝi.” Li plektis mensogon, hontante malkaŝi sian veran intencon.
“Ho, mi provos serĉi ŝian hejman adreson en mia oficejo.”
Laŭ la adreso donita de la ĉefinstruistino, Bo Zendon trovis la loko. Sed tie jam estis publika verda areo. Oni diris ke pro urba renoviĝo, la antaŭaj loĝantoj respektive translokiĝis oni-ne-scias-kien. Li estis seniluziigita kaj plena de obseda rimorso.
Ĉar ne sufiĉis lia poento de la angla, Bo Zendon ne sukcesis fariĝi kandidato al la magistreco. Ĉe sia diplomiĝo, li petis esti asignita al la Popola Hospitalo de urbo Vudan, por ke li povu tie labori samtempe serĉante Pan Lanlan. Li asertis as si mem ke li nepre ŝin eltrovos iun tagon. Dum du jaroj li informiĝis ĉie pri ŝi, sed vane. Plurfoje li renkontis siajn kunlernintojn de la supera lernejo, bedaŭrinde ankaŭ ili ne sciis, kie Pan Lanlan estas. Tamen, li ne perdis la esperon kaj persistis en sia serĉado.
Laŭ la ĉina kalendaro, la 9-a de la 9-a monato estas la Festo de Duobla Naŭ, speciale por maljunuloj. Ĉiujare en tiu tago la hospitalo okazigis aktivadon, ke iuj kuracistoj vizitas loĝkvartalojn por provizi senpagan medicinan konsulton al maljunuloj. En la Festo de Duobla Naŭ en 1991, Bo Zendon kaj du flegistinoj estis senditaj por servado al la loĝkvartalo Ruĝa Pomo.
Frumatene, la trio starigis konsultotablon ĉe la enirejo de la loĝkvartalo. Venis multaj maljunuloj por konsultado, tiel ke la triopo estis treege okupita. En apartamento de la unua etaĝo la familio estis edzinigonta sian filinon. La pordo de la domego estis ornamita per lanternoj kaj koloraj rubandoj, kreante viglan kaj festan atmosferon.
Ĉirkaŭ la deka horo, juna virino rapidis al la konsultotablo, vokante kuraciston por savi homon. La novedzino, dum sia tualetado, ricevis elektrobaton pro difektita harsekigilo. Bo Zendon tuj kuregis al la apartamento. En dormoĉambro li vidis, ke sur la planko kuŝas la senkonscia novedzino en nupta robo kaj kun peza ŝminko, kaj ke homoj konsternite staras apude. Per sia stetoskopo li ne povis detekti batadon de ŝia koro. Li urĝe surgenuiĝis super la novedzino, metis siajn manplatojn unu sur la alian sur ŝian bruston kaj ritme premadis, poste enblovis aeron en ŝian buŝon. Li ripetis tion kelkfoje. Finfine la novedzino rekonsciiĝis. La ĉeestantoj helpis ŝin al la lito por ripozi duonkuŝante. Iu donis al Bo Zendon lavtukon por viŝi la ŝvitojn. Viŝinte la ŝvitojn sur la kapo, li ekviŝis la ruĵmakulon sur siaj lipoj: ĝuste tiam la novedzino mire kriis: “Aĥ, ĉu estas vi, Bo Zendon?”
Aŭdinte tion, Bo Zendon sin turnis kaj rekonis, ke la novedzino estas neniu alia ol Pan Lanlan. Antaŭ ol li diros ion, oni brue kriis: “Venis la novedzo!” Pretervole, li sin returnis kaj rekonis, ke la novedzo estas Gu Senmin.