Bleko de makula cervo 远山鹿鸣(小小说)
Bleko de makula cervo
Mia hejmo situis en malgranda vilaĝo de la nordo ĉirkaŭita de montoj. La montoj estis kovritaj de densaj arbaroj kaj abunda herbaro. La gefiloj laboris en la urbo, mia edzino kaj mi konstruis malgrandan bienon en arbaro sur monto, kie ni bredis kelkdekon da ŝafoj. Ĉiutage mi paŝtis la ŝafojn, dum la edzino prizorgis la hejmajn taskojn. Nia vivo estis simpla, sed feliĉa kaj trankvila.
Printempe kaj somere, mi paŝtis la ŝafojn sur la proksimaj montodeklivoj. Sed aŭtune, kiam la herboj sur la montoj malpliiĝis, mi devis gvidi la ŝafojn al la foraj montoj. Feliĉe, en ĉi tiuj montoj, krom mildaj animaloj kiel leporoj, cervoj, simioj ktp, neniam aperis rabobestoj, do mi ne timis iri malproksimen por paŝtado.
En sunplena posttagmezo, la ŝafaro paŝtiĝis trankvile en la arbaro, dum mi plezure siestis sur granda ŝtono. Subite min vekis besta bleko “Hju, hju...”. Mi leviĝis por rigardi kaj vidis makulan cervon al mi vokantan.
Mi demandis la cervon: “Cervo, kio okazas al vi?”
Ĝi rigardis min kaj daŭre blekis: “Hju, hju...”
“Ĉu vi volas ke mi faru ion por vi?”
“Hju, hju...”
Mi alpaŝis al ĝi, sed ĝi retiriĝis kelkajn paŝojn. Mi antaŭeniris plue, kaj ĝi retiriĝis pliajn paŝojn. Tiam mi ekkomprenis, ke ĝi volas konduki min al iu loko.
Do mi sekvis ĝin.
Ĉirkaŭirinte monteton, mi ekvidis lageton. En la lageto videblis alia makula cervo, kiu spasme penis elrampi. Tamen, la bordo estis tro kruta por ke ĝi sukcesu elakviĝi. Mi alproksimiĝis kaj provis helpi ĝin per tirado de ĝia korno, sed vane. Poste mi eniris en la akvon kaj puŝis ĝin, sed kelkaj provoj same malsukcesis.
Mi tute seniluziiĝis, sekve mi telefonis al la edzino, petante ŝin veni per motorciklo kun dika ŝnuro, ŝovelilo kaj pioĉo. Laŭ la pozicio, kiun mi indikis, ŝi baldaŭ alvenis kun la iloj.
Ni ambaŭ fose malaltigis la bordon. Liginte ŝnuron al la cervo, kaj la alian finon de la ŝnuro al la motorciklo, mi ekrajdis la motorciklon, kaj mia edzino tiris la kornbranĉaron de la cervo. Tiele, la cervo sukcese surbordiĝis. Tuje la du makulaj cervoj haste forkuris kaj malaperis en la arbaron. Por eviti ke aliaj animaloj falos en la lageton, mi kaj la edzino specife fosis deklivan vojeton tiudirekten.
Dum la longa vintro dika neĝo kovris la teron, kaj ni nutris la ŝafojn per stokitaj furaĝoj ĝis la sezono kiam floroj floradas. Iun frumatenon de printempo la edzino kaj mi matenmanĝis, kiam aŭdeblis bruo ekstere. Ni malfermis la pordon kaj vidis makulan cervon antaŭ la korto, blekante “hju, hju...” En ĝi mi tuj rekonis la cervon, kiu vokis min en la arbaro en la pasinta aŭtuno.
“Saluton, cervo! Pro kio vi venis ĉi tien?” mi diris afable.
“Hju, hju...”
La edzino menciis, ke ĝi eble bezonas helpon.
“Ĉu vi volas, ke mi helpu vin denove?” Mi alproksimiĝis al ĝi kaj intencis ĝin sekvi. Sed ĉi-foje ĝi ne retiriĝis kaj rigardis foren, blekante: “Hju, hju...”
Mirinde, ĉe ĝia vokado alkuris grupo da cervoj.
Irinte al la arbo ĉe la korto, la blekinta cervo klinis la kapon kaj forte koliziigis siaj kornojn kontraŭ la trunko de la arbo. La tuta kornaro defalis surteren. Ni sentis la scenon nekredeble stranga. Pli neimageble estas, ke la aliaj cervoj agis samkiel la blekinto unu post alia. Poste, ili senvoĉe paŝetis malproksimen kun kalva kapo.
Rigardante la amason da kornoj, mi komprenis, ke la cervoj ja esprimis dankon al mi per sia propra maniero.