头像

Mia najbaro Olda Zhang 邻居张老汉(短篇小说)

作者 aŭtoro: 殷嘉新 Yin Jiaxin, 来自 el: 湖北 Provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Sunday, April 26, 2026, 09:12 (11小时15分钟前)
编辑: Solis, 时间: Sunday, April 26, 2026, 09:30

——el la tra eldono de INK

Mia najbaro Olda Zhang

En mia vilaĝo troviĝis maljunulo, stranga kaj neforgesebla. Oni nomis lin Olda Zhang, apenaŭ memorante lian realan nomon Zhang Dawa.

Olda Zhang estis maljuna fraŭlo, kies domo situis proksime de la mia. En la pasintaj jaroj, novajn domojn sinsekve konstruigis ĉiuj vilaĝanoj escepte de Olda Zhang. Li diris, ke li ne havas sufiĉe da mono por konstruado de nova domo. Cetere li ne volis malkonstrui la malnovan domon, en kiu li iam loĝadis kune kun siaj gepatroj kaj gefratoj. Nur loĝante en tiu ĉi domo, li sentis sin trankvila kaj plezura. Li decidis loĝi ĉi tie ĝismorte.

Olda Zhang, ĉiam parolŝparema, malofte havis kontakton kun aliaj. Li ŝajne tre ĝuis sian solan kaj liberan vivon.

Mia karmemora avo iam rakontis iom pri la antaŭa vivo de Olda Zhang. En 1937 kiam japana armeo atakis Nordan Ĉinion, Zhang-familio havis kvar homojn: gepatroj, kvinjara filino kaj sepjara Zhang Dawa. Por malhelpi la sudeniron de japanaj trupoj, la registaro ordonis eksplode krevigi la digon de la Flava Rivero. Disverŝiĝinta akvo inundis la vastan ebenaĵon inkluzive nian vilaĝon. Ĉiuj vilaĝanoj devigite vagis ĉie por almozpetado. Survoje la fratino de Zhang Dawa mortis de malsato. En la sekva jaro, dum Zhang Dawa kaj la gepatroj almozpetis en Shandong-provinco, ili renkontis japanajn soldatojn kiuj rabis al la popolo havaĵojn. Ili respektive eskapis sencele. En la ĥaoso, Zhang Dawa disiĝis de siaj gepatroj.

Post kiam la inundo malaperis, vilaĝanoj sinsekve hejmeniris. El Zhang-familio nur la gepatroj jam revenis. Ilia dua filo naskiĝis en 1945 kiam Japanio kapitulacis. Malfeliĉe, kiam la bebo havis tri jarojn, lin trafis cerba paralizo. Ankoraŭ pli malfeliĉe, somere de 1955 la patro eksuferis je podagro, kaj poste pli kaj pli severe, tiel ke li iompostiome perdis laborkapablon. Zhang-familio vivis pli kaj pli malfacile. La patrino jam havis neniun metodon vivteni la familion, kiam neatendite revenis Zhang Dawa, kiu tiam estis alta, belaspekta kaj forta junulo. Tio okazis en la jaro 1957.

Oni ne sciis, kion Zhang Dawa spertis dum la pasintaj dudek jaroj, sentante lin iome fremda, ne tiel vigla kaj parolema kiel en la infaneco. Reveninte hejmen, Zhang Dawa apenaŭ parolis pri sia travivaĵo en la pasinteco, ne volis kontakti nek babili kun vilaĝanoj. Renkonte al iu ajn najbaro, li nur ridete ŝancelis la kapon por saluto; kiam okazis kunveno de tuta vilaĝo, li senvorte sidis en iu malhela angulo. Neniu virino volis edziniĝi al viro kun tia karaktero kaj el tia mizera familio kia la lia. Do li ĉiam restis fraŭla.

En 1968, lia patro mortis de malsano. En 1979, lia patrino forpasis kaj lia paralizita frato en 1997. Turmentoj kaj mizeroj ronĝadis tempon. Zhang Dawa jam fariĝis Olda Zhang.

Malriĉulo parencojn ne havas. Antaŭe mi apenaŭ vidis, ke iu parenco vizitis Zhang-familion. Dume, Olda Zhang neniam forlasis la vilaĝon por viziti iun ajn parencon. Tamen, ekde la enterigo de sia frato, dum ĉiu Festo de Mortintoj, farinte oferon ĉe la tomboj de siaj gepatroj kaj frato, Olda Zhang tuj forlasis la vilaĝon por du aŭ tri tagoj. Oni demandis al li, kien kaj por kio li forveturis. Li ĉiam eviteme respondis, ke li iris aliloken nur por sin distri de trista humoro.

Kiel vilaĝestro, mi ĉiutage salutis al Olda Zhang por prizorgi lian farton. Tiun matenon post la unua neĝfalo en la jaro 2006, mi kiel kutime iris al la domo de Olda Zhang. Mirigite, mi trovis ke li ĝemante kuŝas en sia korto. Li ĵus glitis kaj falis tiel peze, ke li ne povis sin levi. Mi tuj telefonis al la centro de medicina helpo kaj li tuj enhospitaliĝis.

La kuracisto diagnozis, ke unu lia sakra vertebro jam krevis kaj li devas ricevi kirurgian operacion kiel eble plej frue. La tuta kosto de la operacio kaj kuracado taksiĝis je pli ol 90,000 juanoj. Olda Zhang certe ne havis kapablon pagi la sumon, nek la vilaĝa komitato de administrado. Olda Zhang esprimis rezigni la operacion kaj kuracadon. La kuracisto eksplikis, ke ricevinte la operacion kaj kuracadon, Olda Zhang eble resaniĝos tiom kiom li kapablos sin mem prizorgi; male, se li rezignos, li ne povos restariĝi por vivi sen vartado. Mi kaj la aliaj anoj de la vilaĝestraro ne sciis kion fari por helpi al Olda Zhang, kiam li ekrememoris ion kaj diris al mi, ke eble gubernia buroo de civila administrado volas liveri monhelpon.

Doninte al mi du ŝlosilojn, Olda Zhang diris: “Bonvolu iri al mia domo. Malfermu la spegulŝrankon en mia dormoĉambro. Sur la supra septo estas rotanga kesto, kiun vi malŝlosos per la malgranda ŝlosilo. En la kesto troviĝas eta ferskatolo. Vi montros la aĵojn en la skatolo al gvidantoj de la gubernia buroo de civila administrado. Mi esperas, ke ĉi tiuj aĵoj utileblos por solvi mian malfacilon.”

Mi eniris la domon de Olda Zhang kaj malŝlosis la rotangan keston. Tuj falis en miaj okuloj kompleto de eksmoda militista uniformo. Sub la uniformo mi eltrovis la ferskatolon, en kiu kuŝas paketo. Malkovrinte la ŝtofpakumon, mi ŝtoniĝis de mirego. Al la okulo prezentiĝis unu ruĝa atestilo kaj kelke da militmeritaj medaloj, inter kiuj sin trovas eĉ unu Medalo pri Liberigo. Mi malfermis la atestilon kaj eklegis: “Tiu ĉi atestilo atestas, ke kamarado Zhang Venko en aprilo de 1947 aliĝis al la Ĉina Popola Liberiga Armeo kaj...” Ha, kiu estas Zhang Venko? Ĉu estas Olda Zhang? La atestilo pruvas, ke li iam laboris en Zhongnanhai, kie ŝtataj gvidantoj laboras kaj loĝas, ĉu vere?

Gvidantoj de la gubernia buroo de civila administrado tuj raportis la aferon pri Olda Zhang al la urba buroo. Tre baldaŭ konstatiĝis la identeco de Olda Zhang, kiu ja estas Zhang Venko. Je granda surprizo, Olda Zhang en sia juneco fariĝis batalheroo kaj eĉ servis al ŝtata gvidanto kiel gardisto.

Sciemaj ĵurnalistoj sinsekve alvenis la malsanejon por intervjui Olda Zhang. Laŭ intervjuoj, oni sciis la rakonton de lia junaj jaroj.

Tiun jaron post disiĝo de siaj gepatroj, Zhang Dawa daŭre vagadis almozpetante. En sia deka jaro, li ekservis knabon de riĉa familio. Profitante la ŝancon, li ellernis legi. En la aĝo de dek kvar jaroj, li fariĝis komizo de grenvendejo. Printempe de la jaro 1947, li aliĝis al la Ĉina Popola Liberiga Armeo. Ĉe soldat-registriĝo la oficiro al li diris: “La nomo Zhang Dawa ne estas orelplaĉa, eĉ iomete vulgara.”
“Vi donas la novan al mi, ĉu?”

“Nia trupo nepre iros de venko al alia,” la oficiro diris: “Do vi nomiĝas Zhang Venko, ĉu bone?”

Zhang Venko ĉiufoje batalis tiel brave, ke li akiris elstarajn meritojn. Post nelonge li varbiĝis membro de la Ĉina Komun-ista Par-tio. Kiam la trupo faris preparon por ataki trans la riveron Changjiang, Zhang Venko ricevis ordonon enposteniĝi kiel gardisto en Zhongnanhai. Ok jarojn poste, li kune kun iuj aliaj gardistoj estis liberigitaj el servo kaj reiris al sia hejmloko.

Laŭregule, li povis okupi postenon en iu gubernia organo. Sed, vidinte kriplan patron, paralizitan fraton kaj antaŭkadukiĝintan patrinon, li decidis resti hejme por prizorgi la familion.

Unu ĵurnalisto al Olda Zhang petis: “Ĉu vi povus al ni diri ion pri via sperto en Zhongnanhai?”

“Ne, nenion. Mi neniam diru!” li kategorie rifuzis.

“Kial ne?” nekomprenite demandis la ĵurnalisto.

Olda Zhang duonfermis siajn okulojn kvazaŭ en la cerbo serĉante fragmentojn de la pasinteco.

“Ĉe nia forlaso de Zhongnanhai,” li ekrememoris: “ĉefministro Zhou donis al ni aŭdiencon, instrukciante ke ni ne ĝenu lokan registaron, konservu sekreton kaj ne malkaŝu nian sperton en Zhongnanhai je ajna tempo kaj ajna ejo.”

Kun tia identeco, kompreneble, Olda Zhang ĝuis favoran traktadon kiel emeritiĝinta veterana kadro. Li ricevis senpagan operacion kaj kuracadon. Pli ol tri monatojn daŭris la konvalesko, dum kiu ĉiutage li aŭ kuŝis en la lito aŭ sidis en la rulseĝo. Fine de marto, Olda Zhang kapablis stariĝi kaj fari kelkajn paŝojn, kiam, kontraŭ ĉia atendo, li proponis ke li iros aliloken por tri tagoj. Mi ekmemoris, ke revenos Festo de Mortintoj je la kvina de aprilo, kaj ĉiujare en tiu ĉi tempo li forveturis oni ne scias kien. Ĉiuj admonis lin rezigni aŭ prokrasti la vojaĝon, sed li obstine insistis pri sia ideo. Diskutinte inter si pri la afero, la superaj gvidantoj decidis, ke Olda Zhang devas en mia varto plenumi la vojaĝon.

Mi ne atendis, ke nia celloko estas Pekino.

Per aŭtobuso, ni ambaŭ iris al Zhengzhou, la ĉefurbo de nia provinco, kaj de tie ni trafis trajnon, kiu post tuta nokto atingis Pekinon. Survoje, Olda Zhang al mi sciigis, ke li deziras tributi respekton al la restaĵoj de prezidinto Mao.

Elirinte la stacidomon, ni en taksio rektis al Tian’anmen-placo.

Kiam mi la rulseĝon puŝis antaŭen, Olda Zhang restis silenta, ŝajne droninte en medito.

Ĉe la pordego de Memoriga Halo pri Prezidinto Mao, forpuŝinte min, li stariĝis, forlasis la rulseĝon kaj strebe piediris en la antaŭsalonon. Vizaĝe al la blankmarmora statuo de prezidinto Mao, ordiginte sian uniformon, kun serioza mieno, li staris en soldatrigida pozicio kaj fiksrigardis la statuon por momento. Poste li levis sian dekstran manon kaj faris militistan saluton. Larmoj estis ruliĝantaj sur liaj vangoj.

主题RSS Feed

powered by my little forum