头像

Bovlo da rizvermiĉelo (novelo) 一碗米粉不放葱花(短篇小说)

作者 aŭtoro: 殷嘉新 Yin Jiaxin, 来自 el: 湖北 Provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Friday, May 08, 2026, 10:40 (7天前)
编辑: Solis, 时间: Friday, May 08, 2026, 10:44

——el《Monato》2026.04

Bovlo da rizvermiĉeloj, senpecetoj de ŝenoprazo

Mi devenis de la provinco Hunan, kaj hunana rizvermiĉelo estis mia ŝatata manĝaĵo. Bedaŭrinde, neniu manĝejo vendis rizvermiĉelojn ĉe la portalo de mia universitato. Mi povis kontentigi mian apetiton per rizvermiĉeloj nur en la hejmloko dum vintraj kaj someraj ferioj. En mia dua studjaro ĉe la portalo malfermiĝis rapidmanĝejo, nomata “Juanjuana Rapidmanĝejo”, en kiu vendiĝis hunanaj rizvermiĉeloj. Mi ege ĝojis kaj tuj provis ĝin – la gusto estis bona, same kiel en mia hejmloko.

Juanjuana Rapidmanĝejo estis malgranda. Paro da mezaĝaj geedzoj servis kiel kaj kuiristoj kaj kelneroj. Mi ofte vizitis la rapidmanĝejon por manĝi bovlon da rizvermiĉeloj post la vespera lernado. Tiuhore, ne estis multaj klientoj, kaj dekkelkjara knabino, vestita en lerneja uniformo, kutime sidis ĉe tablo super siaj hejmtaskoj. Ĉiufoje mi mendis nur bovlon da rizvermiĉeloj. Mi abomenis la odoron de ŝenoprazo, do, mi speciale ordonis: “Sen pecetoj de ŝenoprazo.”

Vidinte min, la knabino tuj ridete alproksimiĝis al mi, dirante: “Bonvenon, frato!” Antaŭ ol mi malfermis la buŝon, ŝi ekkriis al la kuirejo: “Paĉjo, bovlo da rizvermiĉeloj, sen pecetoj de ŝenoprazo.” Poste ŝi verŝis tason da teo por mi kaj sin returnis al siaj hejmtaskoj. Iafoje ŝi konsultis min pri problemoj en la hejmtaskoj okaze de mia vizito. Mi ĉiam afable helpis al ŝi solvi la problemojn.
Iom post iom mi konatiĝis kun la knabino. Ŝi nomiĝis Duan Juanjuan. Ŝi havis kvarjaran fraton, kiu vivis en la kamparo kun la geavoj. Ŝi estis unuajarulo de mezlernejo kaj elstaris en ĉiuj lernobjektoj. Ŝi aparte interesiĝis pri literaturo.

Mi, kvankam komputila studento, ankaŭ interesiĝis pri literaturo. Sekve ni plu havis komunan paroltemon. Ŝi povis reciti multe da antikvaj poemoj kaj famaj prozaĵoj. Se ne estis alia kliento en la manĝejo, mi babilis iom kun ŝi, pri literaturo aŭ pri io alia, dume ŝia patro ridetis, sidante apude.

Iun sabatan vesperon de somero regis sufoka varmo. Mi kaj amikoj refreŝigis nin ekstere ĝis nokte. Mi sentis min iomete malsata, do iris al Juanjuana Rapidmanĝejo. Tiam Duan Juanjuan, ĵus fininte siajn hejmtaskojn, estis preta hejmeniri. Pro mia veno, ŝi sidiĝis kaj ekbabilis kun mi. Dum mi manĝis rizvermiĉelojn, ekfulmis kaj tondris, poste ekventis. Duan Juanjuan gaje saltleviĝis kaj kuretis al la pordo. Suprenetendante ambaŭ manojn kaj rigardante la ĉielon, ŝi laŭtis: „Ho, ekventas, tre bone! Malvarmetiĝas.” Baldaŭ, ventego ekblovis furioze. Ŝi ridante ekĝojkriis; „Ha, ha ... Ventu, ventu. Venigu pli forte la ventegon! (Maksim Gorkij)”

Ŝia patro ridetante riproĉis: „Jen denove freneziĝis, vi folulino!”

Mi ŝatis ŝian naivecon kaj sincerecon. En tiu momento, mi subite rimarkis, ke ŝi estas ne nur ĉarma, sed ankaŭ tre bela: la ĝisŝultra hararo estas tiel nigra kiel peĉo, la delikataj brovoj similas salikfoliojn, la kristalpuraj okuloj estas rondaj kiel abrikotoj, kaj la ŝafsebsimilaj vangoj ŝajnas tiel freŝaj, ke ili povus ŝprucigi akvon per nur unu tuseto de pinglo. Mi ŝin tre ŝatis kaj eĉ korinkliniĝis al ŝi. Tamen mi klare konsciis, ke mi ne devus ŝin ami, ĉar ŝi estis ankoraŭ neplenaĝa. Mi ne sciis, kion ŝi sentas pri mi, sed almenaŭ mi sciis, ke ne estas eblo, ke ŝi enamiĝu al mi, ĉar ŝi estas nur mezlerneja lernantino. Estis tro frue por ŝi droni en amo.

Laŭ la rutino, studentoj devas praktiki dum unu jaro antaŭ ol diplomiĝi. Somere de 1990, mi veturis al la urbo Shenzhen kaj ekpraktikis en elektronika firmao. Dum la praktikjaro, mi de tempo al tempo pensis pri Duan Juanjuan, precipe kiam mi manĝis rizvermiĉelojn.

Post unu jaro, mi revenis al la urbo Vuhan por diplomiĝo. Kiam mi atingis la universitaton, la unua afero, kiun mi faris, estis iri al Juanjuana Rapidmanĝejo. Ekster mia atendo, tie mi vidis, ke malaperis la ŝildo de Juanjuana Rapidmanĝejo super la lintelo, kaj ke oni estasmalkonstruanta intermuron. Scivole mi demandis la laborantojn: “Saluton! Ĉu vi bonvole informos min, kie estas la geedzoj de la antaŭa manĝejo?”

Ili respondis: “Ni ne scias. Ni estas portempaj dungitoj. Ni faras tion laŭ ordono de la dunganto. Ni scias nenion alian.”

Ricevinte la diplomon, mi forlasis Vuhan kun bedaŭro kaj melankolio, kaj daŭrigis mian laboron en la sama firmao en Shenzhen.

La sopiro al Duan Juanjuan obsedis min senĉese, ĝis tiu tago, kiam mi renkontis knabinon, kies aspekto, gestoj kaj parolmaniero eksterordinare similis al tiuj de Duan Juanjuan. La knabino devenis el la provinco Henan kaj laboris en la sama domego, kie mia firmao situis. Pro amo al la domo oni amas eĉ la korvon sur ĝia tegmento. Mi ekŝatis ŝin ĉe la unua vido kaj ni fariĝis bonaj amikoj, poste geamantoj. Printempe de 1993, ŝi akceptis mian peton por ŝia mano. En majo, kiam floroj floradis, ni kune veturis per trajno norden por vidi ŝiajn gepatrojn. Ni devis transŝanĝi al longdistanca aŭtobuso en Vuhan. Ŝi proponis viziton al mia universitato okaze de la transŝanĝo. Kaj mi konsentis kun ŝi, ĉar mi deziris viziti la amatajn instruistojn.
Estis la tagmeza horo, kiam ni ambaŭ elbusiĝis ĉe la portalo de la universitato, Mi nature ekrigardis al la direkto de Juanjuana Rapidmanĝejo, kaj rimarkis, ke la antaŭa manĝejeto estas ŝanĝita en pli grandan manĝejon, sur kies ŝildo estas skribite “Hunana Rizvermiĉelo”. Mi montris al mia fianĉino la manĝejon, dirante: “Ĉu ni unue iru tien por manĝi rizvermiĉelojn?”

Ŝi respondis: “Bone. Sed mi unue iros al butiko por ion aĉeti.”

“Mi akompanos vin.”

“Ne necesas. Mi aĉetos virinajn necesaĵojn. Vi iru mendi rizvermiĉelojn. Mi baldaŭ iros trovi vin.”

“Bone.”

Do ni ekiris respektive al malsamaj direktoj.

Troviĝis multaj klientoj ĉe „Hunana Rizvermiĉelo”. Apenaŭ mi eniris la pordon, kiam eksonis krio: “Bonvenon! Bovlo da rizvermiĉeloj, sen pecetoj de ŝenoprazo.”

Mi ĵetis mian rigardon al la direkto de la voĉo kaj miregigite ekvidis Duan Juanjuan, kiu estis puriganta tablon, rigardante min kun radia rideto sur sia vizaĝo.

Stuporinte momenton, mi paŝis al ŝi kaj sidiĝis ĉe la tablo fronte al la pordo: “Saluton, Juanjuan! Ne unu bovlon, sed du bovlojn sen pecetoj de ŝenoprazo.”

“Ho, kun amiko?” ŝi ekkriis al la kuirejo: „Plia bovlo da rizvermiĉeloj, sen pecetoj de ŝenoprazo.” Returninte la kapon, ŝi demandis min: “Frato, kie vi estis en la pasintaj jaroj?”

“En Shenzhen,” Mi havis multajn vortojn por diri al ŝi, sed ne sciis, kie komenci. Fine mi elbuŝigis: “Iufoje mi venis por vin viziti ...”

“Ĉu vere? Kiam?” ŝi demandis haste kun granda emocio.

“Kiam mi revenis por diplomo. Iuj laborantoj estis malkonstruantaj la intermuron ...”

“Momenton.” Ŝi rapide prenis bovlon da huntuno el la giĉeto por kliento, kaj poste revenis al mi: “Ho, tiun someron mi devis reiri al mia hejmloko por la altlerneja enirekzameno, kaj miaj gepatroj provizore ĉesigis la negocon por pligrandigi kaj renovigi la manĝejon.”

“Ve!” Mi sentis min malĝoja en la koro – Jen vere fatala erarkunigo! La sorto kruele ludis kun mi.

“Kio okazis?” ŝi surpriziĝis je mia suspiro.

“Nenio gravas,” mi respondis, ŝajnigante min trankvila. Fakte en mia koro miksiĝis diversaj sentoj, kiuj malfacile esprimeblis. Mi prove deturnis la paroltemon: “Kiel vi fartas dum la lastaj jaroj? Parolu pri vi mem.”

“Bone!” Kolektante la manĝilojn sur najbara tablo, ŝi ĝoje diris: “Mi sukcesis en la altlerneja enirekzameno ...”

“Ho, brave!” intermetis mi per laŭda tono.

Ŝi faris feliĉan rideton kaj daŭre diris: “Kaj mi speciale peticiis eniri ĉi tiun universitaton, por ke mi povu helpi la gepatrojn post studhoroj ...”

Aŭdiĝis la voĉo de ŝia patro el la giĉeto: “Rizvermiĉeloj pretaj.”

“Jen mi venas.” Ŝi alportis al mi du bovlojn da rizvermiĉeloj sur pleto, demandante: “Kie estas via amiko?”

Ĝuste en la momento eniris mia fianĉino, dume Duan Juanjuan salutis ŝin per laŭta voĉo: „Bonvenon! Kion vi volas manĝi?”

Svingante la manon, mi alvokis ŝin: “Venu, venu ĉi tien.”

Post kiam la fianĉino sidiĝis ĉe mi, ŝi ekrigardis al Duan Juanjuan perplekse, kaj tiu ankaŭ perplekse al ŝi. Kun streĉa kaj embarasita humoro, mi ekprezentis unu al la alia: “Jen Duan Juanjuan, filino de la mastro. Kaj jen mia fianĉino.”

“Saluton!” mia fianĉino diris ĝentile al Duan Juanjuan.

“Saluton!” diris Duan Juanjuan kun elpremita rideteto kaj malheliĝinta mieno, kaj aldonis: “Nu, mi ne ĝenos vin. Bonan apetiton!” Dirinte tion, ŝi foriris al sia patrino, kiu estis puriganta tablon ĉe la pordo. “Panjo, mi devas reiri al la pensiono.”

“Kial vi reiras tiel frue hodiaŭ?” demandis ŝia patrino konfuzite.

“Mi havas aferon. Ne zorgu pri mi.”

Kun la kapo klinita, Duan Juanjuan rapidis ekster la pordon. Mi akompanis ŝin per mia rigardo. Post kelkaj paŝoj, ŝi levis dekstran manon kaj ekfrotis siajn okulojn. Mi amare perceptis, ke ŝi certe ekploras ...

主题RSS Feed

powered by my little forum