头像

Ĝena floropresita robzono 可恼的花裙带(随笔)

作者 aŭtoro: 殷嘉新 Yin Jiaxin, 来自 el: 湖北 Provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Monday, June 08, 2026, 08:08 (8天前)
编辑: Solis, 时间: Monday, June 08, 2026, 12:17

——el《Literatura Vivo》

Ĝena floropresita robzono
Yin Jiaxin

 Mia amiko sinjoro Lin servis kiel asistanto de ĝenerala direktoro en ŝtata kompanio por eksterlanda komerco. Antaŭ dekado, li subite prezentis rezignon kaj funkciigis vestaĵbutikon. Mi demandis al li, kial li rezignis la prestiĝan postenon por fariĝi privata komercisto. Li amare ridetis kaj rakontis al mi sian historion:

Antaŭe mi estis direktoro de filio de nia kompanio. Mia laboro sufiĉe bone progresis. Post kelkaj jaroj da peniga laboro, mi akiris plurajn konstantajn klientojn, kaj la negocokvanto de la filio rapide kreskis kun bona profito. Tiutempe mi sentis min tre kontenta. En somero antaŭ tri jaroj, meksika kliento sendis al mi faksmesaĝon, petante kune starigi vestaĵfabrikejon por certigi la liveradon. Kiel filia direktoro, mi ne rajtis decidi pri tia afero. Do mi telefonis al la ĝenerala direktoro por difini redevuon diskuti pri la kunlaboro. Ĉiufoje la ĝenerala direktoro diris, ke li estas okupita kaj ke ni parolu pri tio post kelka tempo. Mi respondis al la kliento, ke lia propono estas grava kaj la estraro de nia trunka kompanio estas pripensanta ĝin. 

Post nelonge, la kliento denove sendis faksmesaĝon demandi pri la kunventura projekto. Je la krepusko de tiu tago kiam mi rehejmiĝis de laboro per buso kaj preterpasis la trunkan kompanion, mi rimarkis la aŭton de la ĝenerala direktoro parkita ĉe la enirejo. Mi pensis, ke en tiu momento estas bona ŝanco raporti al li, sekve mi descendis de la buso kaj iris al lia oficejo.

Mi frapis je la pordo de lia oficejo kaj aŭdis bruon interne. Daŭre frapante, mi aŭdis ke knaras la pordo de la klozeto. La pordo malfermiĝis, kaj la ĝenerala direktoro ŝajnis konfuziĝi iomete kun ruĵmakulo sur vango. Mi senintence ĵetis rigardon al la fermita klozeto kaj surprize ekvidis pecon de florpresita robzono sub la pordo. Tuj mi komprenis, kion la direktoro ĵus faris en la oficejo. Verŝajne mi alvenis en malĝusta momento!

Baldaŭ la direktoro jam sereniĝis kvazaŭ nenio okazus, tamen li tute ne povis kaŝi la maltrankvilon kaj kolereton en liaj okuloj.

Post la Printempa Festo de la sekvanta jaro, la estraro nomumis min kiel asistanton de la ĝenerala direktoro, respondeca pri la oficejaj aferoj kaj la dokumenta sekcio. Tio estis promocio por mi, sed fakte sur tiu posteno mi havas nenion fari. Ĉar mi ne plu okupiĝis pri komercaj aferoj, mi devis transdoni la klientan reton, kiun mi pene konstruis dum jaroj.

Kiam mi eklaboris en la trunka kompanio, fraŭlino Feifei el la dokumenta sekcio komencis intimigi kun mi. Ŝi ĉiutage flataĉis min, laŭdante mian altnivelon de la angla kaj lertecon pri eksterlanda komerco. Ŝi diris, ke ŝi ĉiam deziris lerni de mi por plibonigi sian anglan, sed antaŭe ne havis oportunecon ĉar ni ne laboris kune. Nun, mi fariĝis ŝia rekta superulo, kaj ŝi povas facile konsulti min, ktp.

Vere, fraŭlino Feifei tre fervore lernis la anglan. Preskaŭ ĉiutage ŝi venis al mia oficejo por konsulto. Komence ŝi demandis nur pri la angla kaj foriris tuj post mia klarigo. Sed iom post iom ŝiaj demandoj fariĝis pli kaj pli diversaj, foje preskaŭ ŝanĝiĝante al bagatela babilado. Ŝi ĉiam venis ĝuste antaŭ la laborfino por babili pri anglalingva lernado, pri komercaj scioj, poste pri ŝiaj amikoj, hobioj, libertempa vivo, kaj eĉ pri ŝiaj vivfilosofio, sociaj opinioj kaj amkonceptoj. Kiam ŝi ekparolis, ŝi preskaŭ neniam volis ĉesi, ofte daŭrigante post la oficaj horoj.
Kelkfoje mi atentigis ŝin ne tro deturniĝi de la temo, sed ŝi ŝajnis tute ignori miajn rimarkojn kaj daŭrigis kiel antaŭe. El la koro mi enuigis de ŝi.

Iun vesperon kiam mi iris viziti amikon, mi renkontis fraŭlinon Feifei surstrate. Ŝi portis belan robon, kiun mi neniam antaŭe vidis ŝin surhavi. Strange, tuj kiam mi ekvidis tiun robon, ĝi ŝajnis al mi tre familiara. Subite mi memoris - la zono de tiu robo estis absolute identa kun tiu, kiun mi vidis en la oficejo de la ĝenerala direktoro! Tiam mi komprenis ĉion kaj tuje ekkomprenis la veran kialon, kial fraŭlino Feifei tiel persisteme algluiĝis al mi - ŝi havis kaŝitan intencon, kiu estas malica kaj insida!

Ekde tiam, mia antaŭa ĝeno pri fraŭlino Feifei ŝanĝiĝis al timo. Mi laŭeble evitis ŝin, malproksimiĝi de ŝi kaj esti singarda ĉie. Tamen, ĉia singardo montriĝis vana. Iun tagon, la kompartia sekretario vokis min al sia oficejo kaj tre severe informis min, ke iuj en la kompanio denuncis, ke mia rilato kun fraŭlino Feifei estas “nekutima”. Li konsilis al mi atenti rilaton kun koleginoj por ne difekti mian karieron. Sed kiel mi povus esti pli singarda? Mi evitadis fraŭlinon Feifei kvazaŭ peston, dum ŝi persekutis min kiel muŝo!

Poste, eĉ mia edzino eksuspektis mian rilaton kun fraŭlino Feifei. La kalumnioj vere efikis. Mi devis peti revenon al mia antaŭa filio, sed la sekretario kaj ĝenerala direktoro diris, ke ne estas vaka gvida posteno en la filioj. Mi eĉ proponis fariĝi ordinara komercisto en filio, sed ili respondis, ke estas tro strange malaltigi estraranon al simpla komercisto sen kialo. Ĝuste tiam la urba registaro postulis, ke ĉiu unuo sendu homojn por helpi kamparanojn elmalriĉiĝi, emfazante ke la teamestro devas esti estrano. Do la estraro decidis min kun du aliuloj plenumi tiun taskon.

La estraro promesis, ke post unu jaro mi povos reveni al mia origina posteno. Tamen, apenaŭ kelkajn tagojn post mia foriro, ili jam nomumis novan asistanton por anstataŭi min. Kiam la jaro finiĝis, la du kunuloj revenis al siaj antaŭaj postenoj, sed mi restis senpostena. La estraro metis min en oficejon por legadi ĵurnalojn kaj trinkadi teon - tiel nomate “en atendo de postenigo”. Kiam mi petis al la estraro asigni taskon al mi, ili ĉiam prokrastis al la sekvanta, sekvanta kaj senfina sekvanta tago.
Post pripensado mi konkludis, ke en tiu kompanio mi havos mornajn perspektivojn. Por plenkreska viro, tia sensenca vivado ne estas akceptebla. Transiri al alia kompanio? Dum la pasintaj du jaroj sen komercaj taskoj, mi jam perdis mian klientan reton, kiu estas mia kapitalo. Mi devos komenci absolute de nul. Ĉu vivanta homo povus morte sufokiĝi pro manko de elirejo? Estas pli bone eliri kaj klopodi memstare. Tiel mi forlasis la ŝtatan kompanion.

主题RSS Feed

powered by my little forum