狼和小羊 作者 @ Lupo kaj Sxafido

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, February 14, 2022, 21:18 (802天前) @ 作者 @春苗

LUPO KAJ ŜAFIDO

Lupo ekvidis ŝafidon, kiu estis trinkanta akvon el rivereto, kaj volis formanĝi ĝin kun ia preteksto. La lupo iris al la rivereto ŝajnigante, ke li ankaŭ volas trinki kaj diris al la ŝafido.

— Kial ci kuraĝas malpurigi la akvon, el kiu mi volas trinki?

— Ĉu mi povus? — kun naiveco respondis la ŝafido, — ĉar vi estas pli supre, de kie la akvo fluas direkte al mi.

— Nu, sed ci insultis mian patron antaŭ unu jaro.

— Mi ne estis naskita antaŭ unu jaro.

— Babilaĵo! — fine diris la lupo, — mi cin formanĝos, tutegale.

Kaj li ĵetis sin sur la ŝafidon.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum