URSO KAJ ABELOJ

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, February 17, 2022, 10:40 (796天前)

URSO KAJ ABELOJ

Urso trovis abelujon en ĝardeno kaj renversis ĝin por leki mielon. Koleraj abeloj svarmis ĉirkaŭ la kapon de l' perfortulo kaj furioze atakis al li la okulojn kaj la nazon.

La urso komence tute ne timis la pitajn insektojn kaj batis ilin jen dekstren jen liven per la manego, sed la miriadoj da abeloj ĉiam denove atakis kaj atakis. Kaj fine la urso freneze eksaltis kaj mem propraunge disŝiris sian vizaĝon.

(2022.2.17)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum